Al la enhavo

-IGI

de fajrkapo, 2012-aŭgusto-01

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:05:11

Mi ne komprenas ankoraŭ tute bone la uzadon de tiu ĉi postfikseto-sufikseto.
Ekzemple mi puras la domon, kaj mi purigas la domon. La unua estas por mi klare, mi mem lasas mian domon purita, pura.
Sed ĉu la dua "mi purigas la domon" estas ke mi faras ke aliaj puru mian domon? mi kredas ke ne. kio do? (hispane yo hago limpiar mi casa, o yo mismo limpio mi casa?), ĉu simile al mi mem puras mian domon?, kial do oni uzas -ig, kaj ne simple mi puras mian domon?
Mi opinias ke estas troa uzo de -ig nenecese kelkfoje.

-Ĉu signifas ankaŭ ke mi mem faras ke aliaj faru ion por mi, aŭ simple mi faras mi mem ke mi faru ion, malgajo.gif ?
-Se signifas nur fari fari ion, mi faras mi mem ke mi faru ion, kial ne uzi simple la verbon sen -ig, ekzemple, "neniam estas malsufiĉe klari tiun ĉi temon, klarigi tiun ĉi temon", Kie estas la malsamo?
(hispane aclarar el tema, y hacer aclarar el tema?, la segunda sería que alguien lo aclare)

Mi legas la tekstojn unu kaj alifoje, sed ili ne estas tute bonkompreneblaj por mi.
Mi scias ke probable jam estas aliaj fadenoj pri tio ĉi, sed neniam estas malsufiĉe klari-klarigi? tiun ĉi temo kiu "farigas" mian kapon rompa, ĉu mi estas la sola kun tiu ĉi problemo?, ridulo.gif

tommjames (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:16:12

fajrkapo:kial do oni uzas -ig, kaj ne simple mi puras mian domon?
La radiko pur' estas baze adjektiva. Oni do purigas ion, aŭ igas ion pura. "Puri ion" ne havas sencon, ĉar "puri" signifas "esti pura", kaj kompreneble tia ideo ne povas havi objekton.

fajrkapo:Mi opinias ke estas troa uzo de -ig nenecese kelkfoje.
Eble, sed Esperanto estas kia ĝi estas.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:26:25

tommjames:
fajrkapo:kial do oni uzas -ig, kaj ne simple mi puras mian domon?
La radiko pur' estas baze adjektiva. Oni do purigas ion, aŭ igas ion pura. "Puri ion" ne havas sencon, ĉar "puri" signifas "esti pura", kaj kompreneble tia ideo ne povas havi objekton.

fajrkapo:Mi opinias ke estas troa uzo de -ig nenecese kelkfoje.
Eble, sed Esperanto estas kia ĝi estas.
Kial oni scias se "puri" kaj aliaj verboj necesas aŭ ne -igi, sen neceso scii ĉu iu verbo estas transitiva aŭ ne. Ĉu ne estas kielo?, ĉu.

Mi opinias ke tio estas la kialo de tiom ig-uzado, "estas pli bone ke io malmanku ol manku", ĉu?
Ĉiel, "mi puras la domon" mi ĉiam komprenus same kiel mi purigas la domon.

Do, ig ne rilatas al la ideo ke iu faru ion, cŭ?, aŭ jes?

Dankon ĉiel,

PS: la ideo ke iu faru ion, mi klarigas: ke mi faras ke iu faru ion, ekzemple, mi purigas la domon: mi faras ke iu puru la domon...(kredas mi ke ne)
Aŭ ĉu -ig nur rilatas al verboj tr-ntr, por sencigi la verbon, kaj faru ĝin transitiva?

tommjames (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:37:41

fajrkapo:Kial oni scias se "puri" kaj aliaj verboj necesas aŭ ne -igi, sen neceso scii ĉu iu verbo estas transitiva aŭ ne. Ĉu ne estas kielo?, ĉu.
Veras, ke necesas scii la transitivecon de verbo por ĝuste uzi ĝin kun/sen -ig kaj iĝ. Koncerne la radikon pur', estas evidente ke ĝi estas netransitiva se oni memoras ke la radiko estas baze adjektiva. Se vi uzas adjektivan radikon kiel verbon, kaj via verbo havas la signifon, ke eco estas transdonita al io alia, kompreneble necesas uzi -ig. En la angla se mi diras "clean the table", tio signifas "make the table clean". En Esperanto, tio estas "igi la tablon pura", aŭ "purigi la tablon".

Ĉu klare?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:52:56

Por diri ĝin lingvistike, -ig altigas la valenton de verbo je unu loko, tio signifas, ke ĝi transitivigas netransitivajn verbojn (X purasY purigas X) respektive kaŭzativigas transitivajn (X manĝas YZ manĝigas X per Y / Z manĝigas Y al X).
Simile funkcias -iĝ, kiu forprenas unu valentan lokon.

Por scii, kiam (ne) uzi -ig/-iĝ, oni devas scii ĉu radiko estas verba, adjektiva aŭ substantiva - tion oni devas lerni kun la radiko, sed kutime io ja facile estas klasifikebla kiel ago/stato, kvalito aŭ aĵo.
Ĉe verbaj radikoj (ne)transitiveco estas parto de la signifo, kiun oni devas lerni.
Verbo derivita de adjektiva radiko estas ĉiam netransitiva, stata (X-i = esti X-a), do por transitiva verbo baze de adjektiva radiko oni ĉiam bezonas -ig, kiel ekz. ĉe purigi.
Iom pli komplike estas ĉe substantivaj radikoj, ĉar la verboj derivitaj de ili povas esprimi agon aŭ staton, kiu proksime rilatas al la ideo de la substantivo. Tiel reĝi estas netransitiva, stata ("esti reĝo" ), marteli estas netransitiva, aga ("uzi martelon" ) kaj akvi (ne akvumi) estas transitiva, aga ("provizi ion per akvo" ). Tion oni devas parkeri, bedaŭrinde.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 11:59:47

Pli malpli TJ, dankon.
Ĉu la transitivecon dependas de la verbdeveno por aldoni aŭ ne ion?, ekzemple, pur-, La radikdeveno estas adjektiva, puri: ntr-purigi: tr.
Tute male se la radikdeveno estas verba: scii-scia, ĉi tie scia estus tute male al vorto kiel pura, kaj scii: tr-sciigi: ankaŭ tr (ĉi tie ambaŭ estus transitivaj): ĉu sciigi signifus fari scii ion?

Ĉu ĉiam oni povus aldoni antaŭ "fari-n", por havi specon de truko por scii ĉu oni devas aldoni -ig aŭ ne?, ek. fari pura ion, fari scii ion...
Ĉu ankaŭ fari necesus -ig? farigi ion pura, farigi scii ion.
Helpon! mi bezonas ferion...okulumo.gif

Dankon ankaŭ kirilo

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 12:21:26

Jes, esence oni devas scii, kian karakteron havas radiko - tio gravegas por la tuta vortfarado en Esperanto.

farigi signifas "fari, kiu iu faru ion" aŭ "lasi iun fari ion", sed mi ne pensas, ke ĝuste ĉi tiu formo estas ofte uzata.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 13:29:18

Ĉu estus same pur-fari kaj pur-igi?, aŭ mortfari kaj mortigi?

PS mortfari: fari morton: mortigi?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 14:16:47

fajrkapo:Ĉu estus same pur-fari kaj pur-igi?, aŭ mortfari kaj mortigi?

PS mortfari: fari morton: mortigi?
X-igi oni povas parafrazi per "igi X-a" (do en via ekzemplo "igi morta" ), la esprimo "fari morta" estas sinomina al ĝi, sed memoru, ke fari havas ankaŭ aliajn signifojn (oni povas "fari ion", sed ne *"igi ion" ).

Mi povus imagi, ke mortfari, purfari signifas "mortigi", "purigi", sed mia unua supozo estus, ke ili signifas ion alian, ĝuste ĉar "mortigi", "purigi" ktp. estas la nepre uzindaj esprimoj por tio, kion vi celas, do kial komplikigi la aferon?

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-01 16:34:30

fajrkapo:Mi ne komprenas ankoraŭ tute bone la uzadon de tiu ĉi postfikseto-sufikseto.
Ekzemple mi puras la domon, kaj mi purigas la domon. La unua estas por mi klare, mi mem lasas mian domon purita, pura.
Sed ĉu la dua "mi purigas la domon" estas ke mi faras ke aliaj puru mian domon? mi kredas ke ne. kio do? (hispane yo hago limpiar mi casa, o yo mismo limpio mi casa?), ĉu simile al mi mem puras mian domon?, kial do oni uzas -ig, kaj ne simple mi puras mian domon?
Mi opinias ke estas troa uzo de -ig nenecese kelkfoje.
Pura = limpio. Puri = estar limpio.
Purigi = igi pura = poner limpio (limpiar)
La domo puras (estas pura).
Mi purigas la domon (mi igas la domon pura).
Yo mismo limpio mi casa = Mi mem purigas mian domon.
Yo hago limpiar mi casa = Mi purigigas mian domon.
Aclarar el tema = klarigi la aferon (igi la aferon klara).
Hacer aclarar el tema = Klarigigi la aferon.
Mia amiko farigas sian novan domon.

Amike.

Reen al la supro