У садржају

Kiel vi salutas (-is) viajn geinstruistojn en lernejo/koleĝo/universitato?

од Demian, 01. август 2012.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

Demian (Погледати профил) 01. август 2012. 17.19.06

Unua lernejo (ĝis la 10-a klaso):

Class stand! Jai Hind,! Madam-ji, good morning/afternoon!

(Klasanoj staru! Vivu Hindion! Instruistino-ĝi*, bonan matenon/tagon!)

ĝi* = vorto por esprimi admiron

Dua lernejo (11-a kaj 12-a klasoj)

Good morning/afternoon Sir/madam
(Bonan matenon/tagon, instruist(in)o)

Kolegio

Ni nur staris

Fonto: persona sperto

Kiaj estas viaj salutoj?

Hispanio (Погледати профил) 01. август 2012. 18.57.17

Kiam mi iris al la lernejo kaj al la mezlernejo, oni neniam starigis nin. Ni nur salutis per la vorto "saluton" aŭ "bonan tagon", kaj kelkuloj eĉ ne salutis.

La sama afero okazas en universitatoj.

darkweasel (Погледати профил) 01. август 2012. 19.13.15

Hispanio:Ni nur salutis per la vorto "saluton" aŭ "bonan tagon", kaj kelkuloj eĉ ne salutis.
Simile estis ĉe mi. Tamen nin oni ja starigis (kvankam ne ĉiuj instruistoj pri tio ankoraŭ insistis, kiam ni jam estis pli aĝaj) - tio estas laŭ mi ĉefe metodo silentigi la lernejanojn post la paŭzo, ĉar ili rajtas residiĝi nur eksilentinte. ridulo.gif

glig (Погледати профил) 01. август 2012. 20.56.32

Dum la tuta lernejtempo ni estis devigataj ekstari kiam instruisto eniras la klasĉambron. Kutime unue ni salutadis lin aŭ ŝin dirante "bonan matenon" aŭ "bonan tagon" unuvoĉe, kaj poste la instruisto nin salutas. Kiam mi parolas pri la lernejtempo, tiam mi pensas pri la tempo ĝis mia 14-a jaro. Poste dum mezlernejo ni ne tiom ofte estis starigataj, iuj profesoroj starigis nin, iuj ne. Same estas nun ĉe universitato kie unue ni salutas profesorojn, ne atendante lian respondon. Kompreneble estas iuj kiuj nur pasas preter vi eĉ ne konsiderante vin kiel viva estaĵo, sed tio ne ĝenas min tro multe.

Вратите се горе