Tartalom

Propagando agas kontraŭ la digneco de la homo

codesito-tól, 2012. augusztus 2.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

codesito (Profil megtekintése) 2012. augusztus 2. 13:28:48

Ni loĝas en la socio de la masiva propagando kiel neniam antaŭe oni vidis, tiel ke al ni tio ŝajnas tiel natura kiel la herbo al la bovoj. Tamen mi pensas ke Propagando agas kontraŭ la digneco de la homo, detruas nian kapablon pensi per ni mem, kaj faras nin pupojn en la manoj de la povuloj.
Mi pensas ke oni povas informi pri kio ajn, sed sen klopodi manipuli kaj trompi.

cellus (Profil megtekintése) 2012. augusztus 2. 15:45:36

Mensoga propagando preskaŭ ĉiam agas kontraŭ la proprajn interesojn. Ĝi estos malkaŝota.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2012. augusztus 2. 17:17:13

Kiam mi rigardas televidon kaj subite aperas anoncojn, mi tuj forigas la sonon aŭ ŝanĝas la televid-kanalon.

Mi ne elportas ke iu ajn enigu mianazen varojn kiujn mi ne bezonas. Kiam mi bezonas aĉeti ion, mi serĉas ĝin.

Do, propagando kaj anoncoj ne influas min. Mi tute simple rifuzas ilin.

Amike.

cellus (Profil megtekintése) 2012. augusztus 3. 7:28:19

Probable vi povas esti liberigita de la reklamo se vi pagas abonon por la kanalo kiun vi volas rigardi. Via pago al la kanalo estas rigardi la reklamon kaj eventuale eĉ aĉeti la varojn kiujn oni reklamas. Tiuj kiuj anoncas en la televido bone scias ke ni forprenas la sonon, iras fari kafon aŭ vizitas la necesejon dum la reklamo, tial ili metas ĝin ankaŭ en la mezo de la programo.

Mi memoras de miaj junaj jaroj, kiam estis reklamo antaŭ la filmoj. Ofte tiuj reklameroj estis tre bonaj. Ingmar Bergman eĉ faris komercajn filmojn. Oni povis ironizi pri la reklamo. Kelkaj sloganoj estis tiel bonaj ke ili eniris la lingvon.

codesito (Profil megtekintése) 2012. augusztus 7. 21:40:11

Vere, min ege lacigas la fanatikuloj de la propagando kiuj konscie volas trompi kaj manipuli pri io ajn. Mi kompatas ilin kaj iliajn viktimojn.

Koracio (Profil megtekintése) 2012. augusztus 8. 16:22:14

Probable vi povas esti liberigita de la reklamo se vi pagas abonon por la kanalo kiun vi volas rigardi.

Sed ni pagas la abonon por la kanaloj kiujn ni rigardas, kaj ofte devas rigardi ankau la reklamojn.

nikko (Profil megtekintése) 2012. augusztus 22. 8:52:52

Koracio:Probable vi povas esti liberigita de la reklamo se vi pagas abonon por la kanalo kiun vi volas rigardi.

Sed ni pagas la abonon por la kanaloj kiujn ni rigardas, kaj ofte devas rigardi ankau la reklamojn.
Se vi ne rigardas reklamon en senpaga kanalo - vi fariĝas ŝtelisto kaj pirato! ridego.gif

Altebrilas (Profil megtekintése) 2012. augusztus 22. 9:50:12

Efika propagando estas tia, ke oni ne rimarkas ke ĝi estas propagando.

Vissza a tetejére