Skip to the content

Ĉu vi estas sportspektema?

by kujichagulia, August 3, 2012

Messages: 8

Language: Esperanto

kujichagulia (User's profile) August 3, 2012, 2:04:14 AM

Al mi ŝajnas ke multaj Esperantistoj ne ŝatas spekti sporton. Kial? Mi ŝatas lerni lingvojn, aŭskulti kaj ludi muzikon, kaj vojaĝi. Sed mi ankaŭ ŝatas spekti kaj ludi sporton. Tamen ŝajnas nekutime, ĉu ne?

antoniomoya (User's profile) August 3, 2012, 5:24:42 AM

kujichagulia:Al mi ŝajnas ke multaj Esperantistoj ne ŝatas spekti sporton. Kial?
Mi estas unu el tiuj, kiuj ne speciale ŝatas spekti sportojn.

Vidu motorciklo-kuradojn aŭ biciklo-rondirojn: amaso da uloj kiuj kuras unu post la alia por vidi kiu el ili alvenos unue. Ĉiam estas la sama infaneca historio.

Aŭ vidu piedpilkadon: dudek du uloj kurantaj post unu pilkon, unuflanken, aliflanken, denove unuflaken, ree aliflanken... por provi fari golon,
kiu kelkfoje neniam alvenas. Por mi fariĝas vere enuiga.

Amike.

fajrkapo (User's profile) August 3, 2012, 8:13:48 AM

Se mi gajnus monon mi ŝatus spekti sportojn, same kiel la nemonemaj sportistoj...

fajrkapo (User's profile) August 3, 2012, 7:25:11 PM

kial ili faras denove la olimpikon en Londono? jam estas tri fojoj en tiu urbo...Estas multaj urboj en la mondo por fari ĝin!

tic89 (User's profile) August 5, 2012, 6:58:26 AM

Mi ne pensas ke spekti sporton estas malbona sed laŭ mi estas multaj pli bonaj aferoj kiujn oni povus fari. En Nov-zelando la plimulto de la popolo estas sportspektema kaj iam mi taksas tion malfeliĉe ĉar ili ne interesiĝas pri aliaj aferoj. Sed mi ne scias ĉu ili ne interesiĝas pri aliaj aferoj pro ilia sportspektemeco aŭ ĉu ili estas sportspektema pro tio ke ili ne interesiĝas pri aliaj aferoj.

Kion mi diris estas nur ĝenerala eldiro kaj fakte mi ankaŭ konas homoj kiuj estas sportspektema kaj ankaŭ estas multe pli inteligenta kaj klera ol mi!

ratkaptisto (User's profile) August 5, 2012, 9:45:28 AM

Mi ankaŭ estas unu el tiuj, kiuj ne ofte ŝatas spekti sportojn. Mi mem sportas (biciklado, kurado, migrado, unubiciklado, naĝi, gimnastikado ktp.). Cetere mi laboras en mia ĝardeno (ankaŭ tiu estas sporto). Kaj ankaŭ mi lernas Esperanton. Mi ne estas sportspektema.

novatago (User's profile) August 5, 2012, 11:20:07 AM

Por mi estas tute malamuza spekti aliajn sportumi. Mi nur gajnas malamuzon. Mi komprenas ke oni ŝatu konkuri kaj sportumi, sed mi ne komprenas spektumadon je sportoj. Mi ankaŭ ne komprenas diigon de sportisto pro sia altkvalita sportado. Tiu sportisto trejnas sin. Laŭ mi, nur estus mirinda ke sportisto estus altkvalita sen trejnado. Krome, homaro gajnas nenion pro la rompado de rekordoj, eble la sportisto gajnas ion (ĉu materiale, ĉu nemateriale) sed homaro ne.

Ĝis, Novatago.

antoniomoya (User's profile) August 5, 2012, 12:02:33 PM

ratkaptisto:Mi ankaŭ estas unu el tiuj, kiuj ne ofte ŝatas spekti sportojn. Mi mem sportas (biciklado, kurado, migrado, unubiciklado, naĝi, gimnastikado ktp.). Cetere mi laboras en mia ĝardeno (ankaŭ tiu estas sporto). Kaj ankaŭ mi lernas Esperanton. Mi ne estas sportspektema.
Kun tiom da okupoj, vi ne havas tempon! ridulo.gif
(...same kiel mi).

Amike.

Back to the top