У садржају

Tion mi ne sciis pri la lingvoj en EU.

од cellus, 03. август 2012.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

cellus (Погледати профил) 03. август 2012. 09.59.08

Mi volis gugli por trovi informojn pri tio kiom kostas la lernadon de fremdaj lingvoj precipe en Svedujo, kaj tiam mi stumblis sur tiun ĉi artikolon en la granda sveda ĵurnalo, la Stokholma Dagens Nyheter http://www.dn.se/nyheter/politik/eu-blir-allt-mer-...

Interesulo povos traduki gin helpe de la guglotradukilo kaj havos certan ideon pri la enhavo. Mi nur mencios kelkajn faktojn kiun aparte frapis min.

Aparte Francujo postulis ke Britio antaŭ ol ĝi aliĝis al la Eŭropa Unio promesu ke ĉiuj britaj oficistoj kiujn Britio sendos al la EU-institucioj en Bruselo sciu la francan lingvon. Tion la britoj plenumis je 100 %. La grandiĝo de la uzo de la angla en la Unio komenciĝis kun la aliĝo de Svedujo, Finlando kaj Aŭstrujo.

Laŭ la artikolo – de la 2005-a jaro – Francujo donas senpagan instruadon de la Franca lingvo al ciuj diplomatoj, ĵurnalistoj kaj oficistoj en Bruselo! Germanujo komencas fari la samon.

La angla lingvo kiu estas uzata en la Unio estas ia pala varianto de la vera angla lingvo.

Mi ne referos pli de la artikolo, sed mi notos kontraŭdiron en la rezonado.

Se mi, kiel svedo, estos oficisto aŭ diplomato kaj devos lerni du lingvojn, kaj tio ĉefe nur por ĝojigi la francojn, kiuj ja povus lerni la anglan kiel ĉiuj aliaj, miaj fremdaj lingvoj kompreneble ne estos same nuancplenaj kiel la angla lingvo de la denaskuloj, aŭ mi zorgu pri tio ke mi elektis gepatrojn kiuj povis sendi min al anglalingva lernejo.

Nun la propagando por multlingveco diras ke ni povas lerni plurajn lingvojn kaj uzi ilin. Samtempe oni diras ke ni nedenaskuloj, ne povas lerni la anglan mondlingvon same bone kiel la denaskuloj. Klare.

Unu fremdan lingvon vi povas lerni je preskaŭ denaska stato sed ne du. Kaj ĉu tri, se mi ankaŭ devu paroli la germanan?

Ni havas almenaŭ du elirvojojn:
1. Ĉiu lernu esperanton tiel ke esperanto povos esti la same "nenuanca" lingvo por ĉiuj

2. Ni akceptu ke la angla lingvo havas kontinentan varianton kiu estas alia ol la Brita denaska lingvo, tiu eŭropa varianto estas la lingvo kiun ni lernis en la lernejo, britaj infanoj same kiel ne-britaj!

La artikolo estis presita antaŭ 7 jaroj en 2005, nun pasis pli da tempo, kaj certe kelkaj faktoj jam estas obsoletaj (neaktualaj). Sed ĝi estas tamen interesa

Notu ke oni devas havi diversajn "agendojn" kiam oni konstatas ke "svedoj ne parolas tiel bone la anglan lingvon kiel ili mem kredas kaj tial la sveda lingvo devas esti interpretiata en la institucioj de la Eŭropa Unio" kaj "Multlingveco estas bona afero por la E..b Eŭropa Unio.

Kaj Esperanto? Por ni britoj kaj francoj estas tiel malfacile paroli en alia lingvo ol nia propra, ĉar ni bone komprenas kion faras la ne-denaskuloj kun niaj lingvoj! Kaj tio estas la lingva problemo en nuksoŝelo!

Kaj kiam oni parolas pri la "multlingvismo" mi suspektas ke oni "petas almozon por sia malsana patrino", kiel diras sveda parollturno.

Altebrilas (Погледати профил) 03. август 2012. 15.42.54

2. Ni akceptu ke la angla lingvo havas kontinentan varianton kiu estas alia ol la Brita denaska lingvo, tiu eŭropa varianto estas la lingvo kiun ni lernis en la lernejo, britaj infanoj same kiel ne-britaj!
"ni" povas akcepti tion, sed la kompanioj povas postuli, ĉiumomente, ke dungito (aŭ dungoto) parolu la anglan lingvon kiel denaskulo. Kaj tie staras la tikla punkto. Tia procezo neeviteble kondukas al kreado de anglaparolanta elito.

lagtendisto (Погледати профил) 03. август 2012. 16.43.26

cellus:Ni havas almenaŭ du elirvojojn:
1. Ĉiu lernu esperanton tiel ke esperanto povos esti la same "nenuanca" lingvo por ĉiuj
2. Ni akceptu ke la angla lingvo havas kontinentan varianton kiu estas alia ol la Brita denaska lingvo, tiu eŭropa varianto estas la lingvo kiun ni lernis en la lernejo, britaj infanoj same kiel ne-britaj!
3. Uzo de funkcia planlingvo, kiu iel similecas kun la angla lingvo.

En surloka biblioteko mi trovis lernlibron por Interlingvao (F.P. Gopsill: Interlingua Today, A course for beginners, tria eldono, 2002). Temige mallonga historio de planlingvoj. Tiu libro enhavas interesan informacion. Paĝo 176: "Istos son solo un pauc del centenas de projectos offerite al mundo como lingua international. Le sol linguas, que pare ancora durar, son esperanto*, interlingua e glosa, que esseve le sol linguas a esser considerate per le Parlamento Europee in 1993". Ekzistas alian pruvon, ke en 1993 okazis prezento de planlingvoj en europa parlamento. Ĉu iu scias plu detale, kio okazis tie?

*En originala teksto tiuj vortoj ankaŭ markitas tiel.

Nikologos (Погледати профил) 03. август 2012. 21.08.04

spreecamper:

Dankon pro la informoj. Mi tute ne sciis pri tio.
Mi ankaŭ povis lerni iomete pri la glosa lingvo. Mi jam aŭdis la nomon, sed mi ne sciis nenion pli.

cellus (Погледати профил) 03. август 2012. 21.23.42

Mi scias pri du lingvoj kun la nomo glossa. Unu estis inventita jam dum la dua mondmilito de brito, kies nomon mi ne memoras, sed vi povos gugli pri tio. Eble tiu lingvo estis interglossa. La alia Glossa propagas tre energia brita (?) paro (kies nomon mi ankaŭ forgesis, maljuneco malgajo.gif

Ambaŭ glossa-ligvoj havas tre fortan grekan elementon. Multaj vortoj estas tiaj grekaj vortoj kiujn ni konas en la internacia vortaro. Krom tio la lingvo havas certajn volapukecajn trajtojn en tio ke oni uzas pe kiel ia finaĵo kun la signifo PErsono.

Volapuko ja uzas m = maskulino por li, f = feminino por ŝi kaj n = neŭtro por ĝi.

lagtendisto (Погледати профил) 04. август 2012. 11.24.46

Sed kial Glosa lasis decidi kelkaj responduloj ĉe Eŭropa Parlamento, ke Glosa taŭgus por la tasko de eŭropa pontolingvo?

cellus (Погледати профил) 05. август 2012. 11.22.23

spreecamper:Sed kial Glosa lasis decidi kelkaj responduloj ĉe Eŭropa Parlamento, ke Glosa taŭgus por la tasko de eŭropa pontolingvo?
Mi ne scias. Mi kredas ke estis rezulto de bona kaj konvinka persvado. Homoj kiuj ne komprenas la problemon de interlingvistiko kaj kiuj ne scias internacian helplingvon ne povas kredeble prijuĝi tian demandon.

Вратите се горе