Vai all’indice

Kiel vi vivas la postsendependecon?

di codesito, 03 agosto 2012

Messaggi: 23

Lingua: Esperanto

codesito (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 09:21:24

Zato:
codesito:Tamen mi fidas je la hispana popolo, ne je la politikistoj, nia granda lando superos ĉiujn ekonomiajn malfacilaĵojn, kaj rezistos la premon de la sendependemuloj, kaj ne dividiĝos. Aldone, ni venkos almenaŭ en la du venontaj mondialoj de futbalo.
Tio estas tipaj ambicioj de imperiistoj.
Tio ofendas min kaj montras ke vi estas malbona homo. Imperiistoj estas tiuj kiuj invadas aliajn landojn, ne tiuj kiuj defendas sian landon de personoj kiel vi.

Zato (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 12:23:14

codesito:Tio ofendas min kaj montras ke vi estas malbona homo.
Vi agnoskas min malbonan homon ĉar mia opinio ne plaĉas al vi? Tio estas tipa fanatikeco. ridulo.gif
Mi pensas, ke vere malbona homo estas tiu, kiu forĵetis sian najbaron el domo de najbaro, ĉar najbaro estis pli malforta homo ol li. Vere malbona homo sincere kredas, ke domo, kiu estis la domo de najbaro, nun estas lia leĝa propraĵo.
codesito:Imperiistoj estas tiuj kiuj invadas aliajn landojn, ne tiuj kiuj defendas sian landon de personoj kiel vi.
Ĉu vi vere pensas, ke eŭska Lando estas via lando, kaj ne lando de eŭskoj?

codesito (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 12:39:47

Zato:
codesito:Tio ofendas min kaj montras ke vi estas malbona homo.
Vi agnoskas min malbonan homon ĉar mia opinio ne plaĉas al vi? Tio estas tipa fanatikeco. ridulo.gif
Mi pensas, ke vere malbona homo estas tiu, kiu forĵetis sian najbaron el domo de najbaro, ĉar najbaro estis pli malforta homo ol li. Vere malbona homo sincere kredas, ke domo, kiu estis la domo de najbaro, nun estas lia leĝa propraĵo.
codesito:Imperiistoj estas tiuj kiuj invadas aliajn landojn, ne tiuj kiuj defendas sian landon de personoj kiel vi.
Ĉu vi vere pensas, ke eŭska Lando estas via lando, kaj ne lando de eŭskoj?
Ne, vi estas malbona homo ĉar vi diris ke mi estas imperiisto, fanatikulo kaj sugestis ke eble mi ŝtelis la domon de mia najbaro aŭ io simila, sciante ke tio estas malvera.

Vere, eŭskio ne estas mia, tie mi havas nenian propraĵon, bedaŭrinde.

fajrkapo (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 12:47:35

Zato:Ĉu vi vere pensas, ke eŭska Lando estas via lando, kaj ne lando de eŭskoj?
Ĝi hodiaŭ estas lando de Hispanio samkiel Andaluzio, Kastilio aŭ Katalunio. Kiam demokrate kaj leĝe ĝi ne estos, ĝi estos lando de tiu nova Nacio. Kvankam mi ne kredas ke tio okazos, kaj hodiaŭ ankaŭ estas nia lando.

codesito (Mostra il profilo) 05 agosto 2012 14:09:00

Ĉi tie nur vincas respondis al mia originala demando, kion mi dankas al li.
Ankaŭ kamil respondis, sed ŝajnas ke ne estis lia propra sperto. Dankon ankaŭ al vi.
Dankon ankaŭ al ĉiuj kiuj partoprenis en la fadeno.

Bonvolu UZI ĈI FADENON NUR POR PAROLI PRI LA ORIGINALA DEMANDO, Por paroli pri la sendependeco de hispanaj popoloj uzu la fadenon "sendependa katalunio". Pardonu ĉar mi ne kondukis bone la fadenon.

vincas (Mostra il profilo) 06 agosto 2012 11:32:30

codesito:
vincas:Nu, Mi, almenaŭ nun, vivas bone kaj nenion mankas. Litovio fariĝis membro de EU kaj NATO ka tio estas bone, laŭ mia opinio. Litovoj povas vojaĝi kaj labori tra la tuta EU.
Antaŭ ne longe ni ankaŭ vivis bone en suda Eŭropo, sed nun nia ekonomio iom post iom malpliboniĝas kaj ni timas ke baldaŭ ĉio iros merden, ni estas tute ŝuldigitaj kaj laboro mankas, nia lando apartenas nun al la uloj kiuj pruntedonas/is monon al la ŝtato je 8% de intereso. Por ni la ampleksigo de EU ne estis tro bona negoco.
Litovio ankaŭ havas problemojn, ekzemple, grandan elmigradon. Tio estas malbone, sed tio estas ankaŭ iom bona. Se Litovio ne estus membro de EU litovoj sidus en sia hejmo sen laboro, sed nun ili povas trovi laboron en EU.

cxevino (Mostra il profilo) 06 agosto 2012 13:41:43

Tiuj orientaj landoj jam ekzistis ene de Sovetunio (Bretonio, plue ne sendenpendas, ankaŭ ne Kurdio, Palestinio ktp...). Hodiaŭ estas malsame: ili iĝis parto de la Kvara Reiŝo Otanaziista... Historio tuj punos ilin...

MikhailMarkeyev (Mostra il profilo) 09 agosto 2012 11:01:51

codesito:Kion vi gajnis kaj perdis kun la sendependeco?
Kiel vi vivas la postsendependecon?
Ĉu vi konsilas al la hispanoj ke ni ankaŭ dividiĝu en multaj landetoj kiel ekzemple Jugoslavio aŭ Sovetunio?
Mi loĝas en Rusio, kiu iusence estas sendependinta Rusia Soveta Federacia Socialista Respubliko - grava parto de detruita Sovetunio. Revolucio de 1991 jaro dispecigis Sovetunion al ĉirkaŭ-deko da sendependaj landoj. Tuj post la revolucio en Rusio aperiĝis kaj kreskiĝis multe da krimuloj. Fabrikado tute haltas. Krimuloj trompadis civitanojn kaj kolektis multe da mono.
Nun, post 20 jaroj de la revolucio, Rusio ne restaŭrigas sian ekonomian kaj produktadan potencon. La kaŭzo estas tre simpla: ju malpli granda estas lando des malpli enlandaj ekonomiaj ligoj estas.
Eksterlandaj ligoj kreskas malpli rapide, kaj dependas de tutlanda ekonomia situacio, politiko ktp.
Mi resumas. Se vi konsentas al malriĉeco de ĉirkaŭ ĉiu popolo, kreskado de senlaboreco, malamo de estintaj samlandanoj, tiam vi "liberigu" vian landon.

nigra_rivereto (Mostra il profilo) 09 agosto 2012 14:03:07

codesito:Aldone, ni venkos almenaŭ en la du venontaj mondialoj de futbalo.
Kara codesito,

Pri la originala demando de tiu fadeno mi ne sentas min kompetenta opinii, sed rilate vian supran aserton mi ne konsentas kun vi. Mi pensas ke almenaŭ en la mondpokalo 2014 venkos Brazilo. ridulo.gif

lacerto (Mostra il profilo) 09 agosto 2012 14:41:15

codesito:Eble ni povus doni sendependecon al ĉiuj la regionoj de Hispanio, tiel, neniu bezonus pagi la ŝuldojn, ĉu ne?
Kiu estas tiu "ni" kiun vi skribis?

Torna all’inizio