본문으로

Kiel vi vivas la postsendependecon?

글쓴이: codesito, 2012년 8월 3일

글: 23

언어: Esperanto

codesito (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 8:51:02

lacerto:
codesito:Eble ni povus doni sendependecon al ĉiuj la regionoj de Hispanio, tiel, neniu bezonus pagi la ŝuldojn, ĉu ne?
Kiu estas tiu "ni" kiun vi skribis?
Tiu ni estus la hispanoj, sed tio estis ŝerco. Bv. Ni uzu ĉi fadenon por paroli pri la originala temo, ne pri la sendepeneco de la hispanaj regionoj.

Mi ŝatus scii ankaŭ la opinion de la orienteŭropanoj pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de komunismo kaj kapitalismo, ĉar vi konas nun ambaŭ.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 9:34:51

codesito:ne pri la sendepeneco de la hispanaj regionoj.
+1

(Ĉu vere la reston de la mondo tiom interesas tiu temo?)

sergejm (프로필 보기) 2012년 8월 14일 오전 7:32:03

En ĉiu lando estas altruistoj kaj egoistoj. Sed ankaŭ estas friponoj - uloj kiuj ŝajnigas sin por la aliaj esti altruistoj, estante egoistoj.
Ju pli multaj estas altruistoj, des pli bone por ĉiuj - eĉ por egoistoj kaj friponoj.
Sed por ĉiu aparta ulo estas pli profite esti fripono aŭ egoisto.
Kiam la lando dispeciĝas en pli malmultaj pecetoj, ĉiu esperas ke li estos en tiu peceto, en kiu altruistoj estos pli multaj, kaj egoistoj kaj friponoj restos en aliaj pecetoj.
Sed la plejmulto malgainos pro tio.

다시 위로