Към съдържанието

Akvo, akvumi, aero aerumi, falsa,

от cellus, 05 август 2012

Съобщения: 13

Език: Esperanto

Kirilo81 (Покажи профила) 16 август 2012, 09:52:24

akvi estas almenaŭ same malnova kiel akvumi, ambaŭ estas Zamenhofaj laŭ PIV, do ambaŭ havas ekzistorajton; sed el pure lingvoteĥnologia vidpunkto, la formoj en -um- miaopinie estas ne rekomendindaj, ĉar ili estas malpli ekonomiaj (pli da sonoj sen aldono de signifo).
Likvaĵo estas substanco kiel ekz. mineralo aŭ metalo, kaj verboj derivitaj de substancoj kutime signifas "provizi ion per", do akvi kiel nikeli.

Ĉiuokaze, klaru por ĉiuj, ke tradicie ambaŭ formoj ĝustas, dum ŝajne ne estas interkonsento, kiu estas rekomendinda.

cellus (Покажи профила) 28 август 2012, 18:14:24

Ondo:
cellus:Mi estas certa, ke kiam mi lernis esperanton en la komenco de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento korektaj formoj en esperanto estis aerumi kaj akvumi. Mi nun vidas ke oni povas "aeri" kaj "akvi".
Vi eble tamen estas certa nur pri tio, ke interalie aerumi kaj akvumi estis ĝustaj, aŭ ĉu iu efektive instruis al vi, ke akvi kaj aeri estas malĝustaj?
Mi povas vidi avantaĝon ke oni ne havas tro precizajn regulojn pri kion vorto signifas. En ĉiuj lingvoj ja estas iom "glite".

Ondo:Ĉu vi opinias, ke ĉiam nur unu formo estas ĝusta kaj ĉiuj aliaj estas eraraj?

Vi uzis la adjektivon korekta. Kion laŭ vi signifas korekto kaj korekti?
Korekta ja ankaŭ, mi lernis en la PMEG apartenas al la sama grupo de adjektivoj kiel falsa kaj mi devas akcepti la faktojn, ŝatannte ilin aŭ ne.

Do antaŭ ol mi vidis la lumon, mi opinius ke korekto signifus la agon de *korektado kaj korekti mi nomus *korektigi.

Mi kredas ke tro multe da akademieca korekteco estas danĝera por lingvo. Aliaflanke ordo ne estas malbona!

cellus (Покажи профила) 06 септември 2012, 19:30:46

Ne temas tiom pri kion mi volas aŭ ne, sed kial.

Ekzemple, kial ĝusta povas havi verbon ĝustas kaj ĝustigas ion, sed ne falsi = malĝustigi.

Ĉu dependas de la lingva fono de LLZ?

Pri broso kaj kombilo mi povas imagi bonan klarigon, en la pola, kiun Zamenhof scipovis, kombi estas czesać kaj kombilo estas grzebień, do du tute diversaj vortoj, dum kiam broso estas szczoteczka kaj ekzistas verbo szczotkować, do jam de la sama radiko, kaj Zamenhof do ne trovas neceson aldoni ian helpsilabon kiel il – pri kombilo – aŭ -um- por aerumi.

En la sveda lingvo ekzistas esprimo kiu estas postraciigo. Tio signifas ke oni elpensas klarigon kiu ne nepre estas objektive korekta. Kiel tian mi opinias la distingadon de broso kiel substantiva radiko kaj kombi kiel verba radiko. Eble la sola scienca klarigo estas ke "Zamenhof kreis la vortojn tiaj."

Обратно нагоре