Zum Inhalt

Akvo, akvumi, aero aerumi, falsa,

von cellus, 5. August 2012

Beiträge: 13

Sprache: Esperanto

cellus (Profil anzeigen) 5. August 2012 17:39:56

Mi estas certa, ke kiam mi lernis esperanton en la komenco de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento korektaj formoj en esperanto estis aerumi kaj akvumi. Mi nun vidas ke oni povas "aeri" kaj "akvi".

Mi dum multaj jaroj tute ne uzis esperanton, kaj mia demando estas ¶cu mi tutsimple ne observis certan evoluon de la lingvo.

Notu cetere ankaŭ la verbon "falsi" – ne kiel mi kredis – falsigi, pri kies analizo mi ne estas tute konvinkita, eĉ se Bertilo skribis pri ĝi en sia PMEG kaj se Zamenhof uzis ĝin en siaj verkoj. Mi opinias ke la analizo estas erara. Sed ĝis kiam mi komprenos mi obeos la regulojn.

hebda999 (Profil anzeigen) 5. August 2012 18:45:01

laŭ PIV:

falsi (tr) Elfari ion malveran k doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, k speciale:
1 Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo: falsi oronB, bankbiletojn, monerojn; falsi vinon, lakton; (analoge) falsi ies subskribon; falsita fabrikmarko.
2 En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita: falsi testamenton, ĉekon (ŝanĝante nomojn aŭ ciferojn); falsi la daton de akto; falsita evangelio, epistolo; falsi la leĝon, la historion; oni poste falsis la sencon de miaj vortojZ. ☞ interpoli.
3 Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni: falsi la pezilojn; ludi per falsitaj kartoj (sekrete markitaj), per falsitaj ĵetkuboj (ne ekvilibraj).

Do falsigi ne estas ĝusta.

darkweasel (Profil anzeigen) 5. August 2012 18:46:21

Verboj el ne-agaj radikoj

Koncerne vian demandon pri falsi, uzu la foruman serĉilon, pri tio ni antaŭ nelonge havis fadenon.

(#6000)

sudanglo (Profil anzeigen) 5. August 2012 23:12:51

Mi estas certa, ke kiam mi lernis esperanton en la komenco de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento korektaj formoj en esperanto estis aerumi kaj akvumi. Mi nun vidas ke oni povas "aeri" kaj "akvi"
Mi dubas ke oni efektive uzas akvi kaj aeri anstataŭ akvumi kaj aerumi.

Certe La nombro de trafoj en la Tekstaro forte subtenas la formojn kun -um. Kaj mi persone ĉiam uzus tiujn formojn. Iom ŝokas min la komentoj en la sekcio de PMEG referencita far darkweasel.

Mi eĉ povus imagi signifo-diferencon inter akvi kaj akvumi.

Kirilo81 (Profil anzeigen) 11. August 2012 19:22:49

sudanglo:Mi dubas ke oni efektive uzas akvi kaj aeri anstataŭ akvumi kaj aerumi.
Mi uzas nur ilin, same "butoni" k.a. La signifa flekseblo de verboj derivitaj de substantivaj radikoj estas trajto de la lingvo, kiun oni ne povas for-um-i.
Precipe pro tio, ke -um- en tiuj okazoj neniel helpas pli bone kompreni la verbojn:
akv/i: esti io aŭ fari ion, kio havas rilaton al akvo
akv/um/i: esti io aŭ fari ion, kio havas rilaton al akvo

sudanglo (Profil anzeigen) 11. August 2012 20:12:50

Tre sunis hodiaŭ - oni havis multe da sun-brilo.
Tre neĝis/pluvis hodiau - falis multe da neĝo/pluvo.
Tre bruas ĉi tie - estas multe da bruo

Tre akvas - ???.

Mi pensas ke la signifo de 'tre akvas' devas esti, ke estas abundo de akvo. Ĉiuokaze mi supozus la signifon ne-transitiva. Kio okazis? Akvas ĉie sur la planko!

Male, la signifo de 'akvumi' estas transitiva - aldoni akvon al io.

黄鸡蛋 (Profil anzeigen) 15. August 2012 11:57:03

sudanglo:

Mi pensas ke la signifo de 'tre akvas' devas esti, ke estas abundo de akvo. Ĉiuokaze mi supozus la signifon ne-transitiva. Kio okazis? Akvas ĉie sur la planko!
Konsentite!

Kirilo81 (Profil anzeigen) 15. August 2012 14:46:20

Kial do?

La signifo de verboj derivitaj de substantivaj radikoj simple estas fleksebla, kaj ne estas kaŭzo provi, elpreni parton de tiuj verboj, laŭ via kompreno ŝajne la transitivajn, kaj marki ilin per -um-, ĉar -umi estas same malklara kiel -i, kaj -i ne pliklariĝas per la forfalo de kelkaj verboj, la signifoj restas konvenciaj.
Plia konsekvenco estus, ke oni ne plu povus diri "brosi", sed devus diri "brosumi".

Ondo (Profil anzeigen) 15. August 2012 18:00:16

cellus:Mi estas certa, ke kiam mi lernis esperanton en la komenco de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento korektaj formoj en esperanto estis aerumi kaj akvumi. Mi nun vidas ke oni povas "aeri" kaj "akvi".
Vi eble tamen estas certa nur pri tio, ke interalie aerumi kaj akvumi estis ĝustaj, aŭ ĉu iu efektive instruis al vi, ke akvi kaj aeri estas malĝustaj?

Ĉu vi opinias, ke ĉiam nur unu formo estas ĝusta kaj ĉiuj aliaj estas eraraj?

Vi uzis la adjektivon korekta. Kion laŭ vi signifas korekto kaj korekti?

Ankaŭ mi verŝajne plej nature dirus akvumi (ekzemple florojn) kaj aerumi (ĉambron, littukojn). La vorton aeri mi verŝajne neniam vidis (laŭ PIV ĝi signifas pumpi aeron en pneŭmatikon) kaj akvi estas malofta. Sed mi vidas nenian kialon diri, ke akvi kaj aeri estas eraraj.

Neniu el la verboj estas plene klara simple per sia derivo. La malplej klaraj estas la um-verboj, kiuj, laŭdifine, povas signifi preskaŭ ion ajn. Ilian signifon fiksas nur la uzado, kiel ĝi faris al akvumi kaj aerumi (tiu lasta estas eĉ Fundamenta).

Sed, se vi malŝatas iujn vortojn, ne uzu tiujn. Vi povas, ekzemple, doni akvon al plantoj kaj vestaĵojn elmeti al aero, ktp.

sudanglo (Profil anzeigen) 15. August 2012 21:35:42

La uzo de aeri kaj akvi en la senco de la um-formoj ŝajnas al mi malkongrui kun kio estas akvo kaj aero, kaj mi eĉ volus diri ke tia uzo estas erara.

Broso ja estas ilo. Tre nature brosi prenas objekton. Kaj La signifo de brosi estas klare establita - uzi broson por tiu celo por kiu ĝi taŭgas.

Bruo, pluvo, neĝo, akvo, aero tute ne estas iloj kaj en la vivo ne estas io, kio nature estus la objekto de la simpla verbigo.

Oni ne komparu oranĝojn kun orangutanoj.

Cellus, laŭ mia kompreno, ne argumentas ke akvi, kaj aeri ne estas eblaj formoj, sed ke ili ne kaperu la establitajn signifojn de akvumi kaj aerumi. Por tiuj establitaj signifoj oni uzu la tradiciajn formojn. Kaj mi konsentas kun li.

La kazo de butoni/butonumi estas pli malcerta. Tamen butono, samkiel broso, povas esti rigardata kiel iuspeca 'ilo'.

Butonita jako povus esti jako kun butonoj (kp. kronita per orita kupolo), kaj ne necese jako en tiu momento butonumita.

Zurück nach oben