メッセージ: 7
言語: Esperanto
Demian (プロフィールを表示) 2012年8月7日 2:49:07
Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?
kefga_x (プロフィールを表示) 2012年8月7日 3:22:13
Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"Kiel mala + aĉa povus esti "malbonega"? la malo de la vorto "aĉa" estus la "bona" laŭ mia scio. Mi ankaŭ pensas ke "malaĉa" estas ofte uzata kiel la vorto "mojosa" volas esti uzata, sed multaj homoj malŝatas "mojosa", kaj la vorto "malaĉa" estas pli malaĉa ol "mojosa".
Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
cellus (プロフィールを表示) 2012年8月7日 5:03:07
kefga_x:Kiu estas la etimologio de "mojosa"?Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"Kiel mala + aĉa povus esti "malbonega"? la malo de la vorto "aĉa" estus la "bona" laŭ mia scio. Mi ankaŭ pensas ke "malaĉa" estas ofte uzata kiel la vorto "mojosa" volas esti uzata, sed multaj homoj malŝatas "mojosa", kaj la vorto "malaĉa" estas pli malaĉa ol "mojosa".
Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?
pohli (プロフィールを表示) 2012年8月7日 7:09:06
Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"Tute klare "malaĉa" = "malo de aĉa". Do pro la forto de la vorto "aĉa" (kiu estas pli ol malbona) la signifo estas laŭ mi ne nur "bona" sed eĉ "bonega".
cellus:Kiu estas la etimologio de "mojosa"?"mojosa" estas neologismo, kiu konsistigas el la literoj "MJS" (elparolita "mo jo so"), kaj la literoj signifas "ModernJunStila" aŭ simila.
Al mi ankaŭ pli plaĉas "malaĉa", ĉar ĝi estas vorto farita laŭ la reguloj de Esperanto el ekzistantaj vortoj. Fari neologismojn el mallongigoj estas tre malkutima etimologio, do mi ne tre ŝatas la vorton.
cellus (プロフィールを表示) 2012年8月7日 9:36:25
marinikum (プロフィールを表示) 2012年8月7日 9:51:52
Do, estas evidente, ke "malaĉa" devas signifi "bona".
Kial ne uzi la bonan vorton "bona" anstataŭ "malaĉa"?
russ (プロフィールを表示) 2012年8月7日 10:33:32
Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"PS: "Mi miras" estas eraro, evidente pro 2 malsamaj signifoj de la angla "to wonder". Vi celas diri "Mi scivolas".
En Esperanto, "miri" = "to wonder" en la senco de "senti surprizegon" ("to be amazed, to marvel at"; pli ofte uzata kiel substantivo en la angla, kiel "7 wonders of the world"), ne en la senco de scivoli ("to want to know").