去目錄頁

Ĉu malaĉa = bona aŭ malaĉa = malbonega

Demian, 2012年8月7日

讯息: 7

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年8月7日上午2:49:07

Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"

Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?

kefga_x (显示个人资料) 2012年8月7日上午3:22:13

Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"

Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?
Kiel mala + aĉa povus esti "malbonega"? la malo de la vorto "aĉa" estus la "bona" laŭ mia scio. Mi ankaŭ pensas ke "malaĉa" estas ofte uzata kiel la vorto "mojosa" volas esti uzata, sed multaj homoj malŝatas "mojosa", kaj la vorto "malaĉa" estas pli malaĉa ol "mojosa". lango.gif

cellus (显示个人资料) 2012年8月7日上午5:03:07

kefga_x:
Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"

Ĉu ĝi signifas "bona" (male de la aĉa) aŭ "malbonega" (mala + aĉa)?
Kiel mala + aĉa povus esti "malbonega"? la malo de la vorto "aĉa" estus la "bona" laŭ mia scio. Mi ankaŭ pensas ke "malaĉa" estas ofte uzata kiel la vorto "mojosa" volas esti uzata, sed multaj homoj malŝatas "mojosa", kaj la vorto "malaĉa" estas pli malaĉa ol "mojosa". lango.gif
Kiu estas la etimologio de "mojosa"?

pohli (显示个人资料) 2012年8月7日上午7:09:06

Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"
Tute klare "malaĉa" = "malo de aĉa". Do pro la forto de la vorto "aĉa" (kiu estas pli ol malbona) la signifo estas laŭ mi ne nur "bona" sed eĉ "bonega".

cellus:Kiu estas la etimologio de "mojosa"?
"mojosa" estas neologismo, kiu konsistigas el la literoj "MJS" (elparolita "mo jo so"­), kaj la literoj signifas "ModernJunStila" aŭ simila.

Al mi ankaŭ pli plaĉas "malaĉa", ĉar ĝi estas vorto farita laŭ la reguloj de Esperanto el ekzistantaj vortoj. Fari neologismojn el mallongigoj estas tre malkutima etimologio, do mi ne tre ŝatas la vorton.

cellus (显示个人资料) 2012年8月7日上午9:36:25

Mi guglis la vorton, kaj mojosa estas kunmeta§jo de la komencaj literoj de la vortoj moderna junulstila mjs kaj laŭ iliaj esperantaj nomoj mo jo so oni formis la vorton mojosa kiu tradukas la anglan vorton cool kiel pozitiva vorto.

marinikum (显示个人资料) 2012年8月7日上午9:51:52

Laŭ mi "aĉa" estas sufiĉa por signifo de "malbonega". Eble oni povas diri "aĉega".
Do, estas evidente, ke "malaĉa" devas signifi "bona".
Kial ne uzi la bonan vorton "bona" anstataŭ "malaĉa"?

russ (显示个人资料) 2012年8月7日上午10:33:32

Demian:Mi miras, kiel oni traduku la vorton "malaĉa?"
PS: "Mi miras" estas eraro, evidente pro 2 malsamaj signifoj de la angla "to wonder". Vi celas diri "Mi scivolas".

En Esperanto, "miri" = "to wonder" en la senco de "senti surprizegon" ("to be amazed, to marvel at"; pli ofte uzata kiel substantivo en la angla, kiel "7 wonders of the world"), ne en la senco de scivoli ("to want to know").

回到上端