Към съдържанието

Kiel francoj rigardas al la angla lingvo?

от მამოჯჩიამგრავას, 07 август 2012

Съобщения: 57

Език: Esperanto

Djino (Покажи профила) 14 март 2013, 09:24:32

Se vi iras en ju lando, vi penu paroli la lokan lingvon... ĉu tio ne normalas?

hebda999 (Покажи профила) 14 март 2013, 09:57:18

Djino:Se vi iras en ju lando, vi penu paroli la lokan lingvon... ĉu tio ne normalas?
Jes, sed se vi estas turisto kaj vizitas multajn diverslingvajn landojn, tiam estus malfacile por vi kapabli paroli ĉiujn ĉi lingvojn. Tial la komuna lingvo estas tiel grava. Sed kial ĝi estu la malfacila angla?

vincas (Покажи профила) 15 март 2013, 09:04:24

hebda999:Sed kial ĝi estu la malfacila angla?
Ĉiu nacia lingvo estas malfacila. Kulpas ne angla lingvo, se anstataŭ angla nun estus pola aŭ litova aŭ germana la afero estus la sama.

hebda999 (Покажи профила) 15 март 2013, 09:55:29

vincas:
hebda999:Sed kial ĝi estu la malfacila angla?
Ĉiu nacia lingvo estas malfacila. Kulpas ne angla lingvo, se anstataŭ angla nun estus pola aŭ litova aŭ germana la afero estus la sama.
Tial do ĝi ne estu la nacia lingvo - tio signifis mia frazo.

vincas (Покажи профила) 15 март 2013, 09:57:12

hebda999:
diegoami:Mi opinias, ke la Francanoj ne ŝatas paroli la anglan lingvon, eĉ se ili kapablas...
Mi same agas. Se iu komencas paroli al mi angle, sen demandi min, ĉu mi scias la lingvon, tiam mi respondas germane aŭ hispane (iafoje ruse).
Des pli malbone por francoj, ĉar ili montras sian stultan fierecon.
Eble simila situacio estas en Litovio. En litovio rusoj loĝas dum tuta sia vivo sed ĝis nun ne ĉiuj parolas litove aŭ ne volas komenci lerni litove el stulta fiereo pensante ke rusa lingvo estas io mojosa.

hebda999 (Покажи профила) 15 март 2013, 10:31:20

vincas:Des pli malbone por francoj, ĉar ili montras sian stultan fierecon...
Kaj eble ili nur volas konservi sian amatan lingvon, protekti ĝin kontraŭ la senĉesa invado de la angla. Ili estas en sia lando, kial do ili parolus angle? Kaj se iu ĝentile demandas "Excuse me, do you speak English?", tiam eĉ la fiera franco povas lin respondi.

vincas (Покажи профила) 15 март 2013, 14:23:15

hebda999:
Kaj eble ili nur volas konservi sian amatan lingvon, protekti ĝin kontraŭ la senĉesa invado de la angla.
Kial kontraŭstarigi la anglan kaj francan (aŭ alian lingvon).Mi ne komprenas se franco parolos angle kial tio estos danĝero al franca lingvo. Nun estas tre bezonata komuna lingvo. Kaj mem francoj, mi pensas estus tre feliĉaj se nun anstataŭ angla regus la franca. Mi pensas ke francoj sentas nostalgion, ke ilia lingvo malvenkis, tial ili ne ĉiam volas paroli angle eĉ kun turistoj. Ie en alia forumo mi legis, ke litovo estante en francio demandis serviston ĉu li parolas angle? La respondo estis tre mallonga: no. Sed tiu franco scipovis angle.
Ili estas en sia lando, kial do ili parolus angle? Kaj se iu ĝentile demandas "Excuse me, do you speak English?", tiam eĉ la fiera franco povas lin respondi.
Angla jam eble ne estas nacia lingvo, sed fariĝas tutmonda kaj ne indas fieri se iu turisto ekdemandas vin angle. Mi komprenas se iu loĝas en Francio konstante, tiam tiu homo devus paroli france.

Kaj laŭ mi invado de angla lingvo devus esti multe pli granda.

fstphane (Покажи профила) 15 март 2013, 14:55:16

Ĝeneralmaniere, homoj ne ŝatas tion, kion ili ne komprenas. Kiaj ajn estas la lingvoj, angla aŭ aliaj, la problemo venas per tio, ke oni ne lernas ilin iom juna. Do ne haveblas bonan nivelon. Des pli, plejofte la kursoj ne estas bonaj. Ne temas pri fiereco, sed ekzistas tre (tro) granda diferenco inter tio, kion oni studas en la lernejoj, kaj la reala, praktika vivo.

hebda999 (Покажи профила) 15 март 2013, 16:14:49

vincas:...Angla jam eble ne estas nacia lingvo, sed fariĝas tutmonda...
Ne troigu. Se vi volas lerni la anglan dumtutvive, lernu ĝin. Sed ne devigu la tutan homaron fari la samon, ĉar ili eble havas ion pli interesan por fari.

vincas:Ie en alia forumo mi legis, ke litovo estante en francio demandis serviston ĉu li parolas angle? La respondo estis tre mallonga: no. Sed tiu franco scipovis angle.
La servisto diris la veron - li ne parolis angle, li nur sciis la lingvon, kaj tio estas granda diferenco.

PS: miaopinie la plej malsaĝa demando estas jena: "ĉu vi dormas?". ridulo.gif

vincas (Покажи профила) 15 март 2013, 18:47:41

hebda999:Ne troigu. Se vi volas lerni la anglan dumtutvive, lernu ĝin.
Nu, eble mi iom troigas, angla ne estas tiel tutmonda kiel mi volus, sed ĝi estas grava lingvo almenaŭ en Eŭropo. Kaj jes mi volus lerni anglan dum tuta vivo, se mi povus paroli kun multe da homoj. Litovan mi ankaŭ lernas dum tuta sia vivo.
Sed ne devigu la tutan homaron fari la samon, ĉar ili eble havas ion pli interesan por fari.
La mondo neniam estis justa. Ĉu vi tion ne scias? Esperanto estus pli bona elekto, sed (ĉiam estas vorteto sed....) kaj restas angla.

Обратно нагоре