Đi đến phần nội dung

Kiel francoj rigardas al la angla lingvo?

viết bởi მამოჯჩიამგრავას, Ngày 07 tháng 8 năm 2012

Tin nhắn: 57

Nội dung: Esperanto

vincas (Xem thông tin cá nhân) 19:16:44 Ngày 15 tháng 3 năm 2013

hebda999:
La servisto diris la veron - li ne parolis angle, li nur sciis la lingvon, kaj tio estas granda diferenco.
Mi volis diri, ke estas kazoj kiam francoj povas paroli almenaŭ iom angle sed tre tre ne volas paroli en tiu lingvo, ĉar francoj pensas: nu franca ja estas "tutmonda" lingvo do kial kun tiu stulta turisto mi devus paroli angle. Pli bone estus, ke li mem kun mi parolus france.

yyaann (Xem thông tin cá nhân) 23:11:42 Ngày 15 tháng 3 năm 2013

vincas:Mi volis diri, ke estas kazoj kiam francoj povas paroli almenaŭ iom angle sed tre tre ne volas paroli en tiu lingvo, ĉar francoj pensas: nu franca ja estas "tutmonda" lingvo do kial kun tiu stulta turisto mi devus paroli angle. Pli bone estus, ke li mem kun mi parolus france.
Eble ekzistas francoj, kiu kredas la francan tutmonda, sed kiel franco, mi neniam tiajn personojn renkontis. Kion oni kutime diras al mi, tio jenas: "Multe gravas scipovi almenaŭ iomete la anglan sed mi parolas ĝin ege aĉe." aŭ laŭ la francesprimo "mi parolas ĝin kiel hispana bovino".

Se mi lude diras frazon angle meze de franclingva interparolado, la plej ofta respondo estas, ke mi ne parolu tiel anglakcente, ĉar la angla kompreneblas nur se elparolate francece!

Kiam oni scipovas la anglan, oni jen kaj jen emas forgesi, ke tiu lingvo facilas nur al la jamaj scipovuloj de ĝi. Fakte, "veraj" scipovantoj (ekstere de denaske angloparolantaj landoj) tre maloftas.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:31:44 Ngày 15 tháng 3 năm 2013

Mi loĝas en Usono kaj instruas ĉi-tie. Memkompreneble mi devas uzi la anglan - sed la usonan version. Se mi parolus kiel la angloj, miaj amikoj min kredus iomete stranga. Sed miaopinie estas tre, tre malbona afero por la usonanoj kaj la angloj ke ili tiom malofte lernas fremdajn lingvojn. Esploristoj sciencaj ĉiam denove malkovris (kaj ade malkovras) ke du- aŭ multlingvanoj havas pensavantaĝojn kaj ke multlingvanoj normale ne suferas demencon ĝis pli alta aĝo ol unulingvanoj. Sed kiel konvinki miajn kunlandanojn? Ili ege pigras kaj jes, ili kredas ke estas pli agrablaj aferoj por okupi la vivon ol lingvostudado.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 11:04:17 Ngày 16 tháng 3 năm 2013

vincas:...francoj pensas: nu franca ja estas "tutmonda" lingvo ...
La angla lingvo ankaŭ ne estas tutmonde komprenata aŭ uzata, kiel pensas multe da homoj. Pasintece mi multe vojaĝis. Mi estis multfoje en Ĉinio, Rusio kaj aliaj Aziaj landoj. Angle mi povis paroli nur en grandaj hoteloj, okaze ĉe ĉina komisarejo en Bejĝingo. Kun loĝantaro oni ne eblis komunikiĝi angle je la sufiĉa nivelo (mi pli bone parolis la ĉinan ol ili la anglan). Estas vero, ke multege da homoj lernas la lingvon, sed pro ĝia terura malfacileco (prononco, skibosistemo, vasta vortaro kun multaj sinonimoj, miloj da idiotismoj) ili ĝenerale ne sukcesas akiri tre altan nivelon kaj kominikiĝas afaziule kiel sepjaruloj.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 12:47:46 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

hebda999:Estas vero, ke multege da homoj lernas la lingvon, sed pro ĝia terura malfacileco (prononco, skibosistemo, vasta vortaro kun multaj sinonimoj, miloj da idiotismoj) ili ĝenerale ne sukcesas akiri tre altan nivelon kaj kominikiĝas afaziule kiel sepjaruloj.
Laŭ mi ĉiu nacia lingvo estas malfacila kaj angla lingvo ne estas pli malfacila ol aliaj lingvoj. Fremdan lingvon oni devas komenci lerni en frua infaneco kaj uzi tiun lingvon ĉiutage: legi gazetojn, interreton; aŭskulti radion, spekti televidilon, filmojn angle, tiam la fremda lingvo fariĝos pli facila.

yyaann (Xem thông tin cá nhân) 15:30:49 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

vincas:Fremdan lingvon oni devas komenci lerni en frua infaneco kaj uzi tiun lingvon ĉiutage: legi gazetojn, interreton; aŭskulti radion, spekti televidilon, filmojn angle, tiam la fremda lingvo fariĝos pli facila.
Ĝuste tio klarigas, kial la plimulto ne havas la necesan tempon por lerni naciajn lingvojn. Mi bone lernis la anglan ĉar estis tempo en mia vivo, kiam mi nek studis, nek laboris nek havis sufiĉe klarajn celojn. Cetere, lingvoj aparte interesas min. Tial estus nerealisma atendi, ke ĉiuj scipovu la Anglan aŭ iun ajn alian nacian lingvon.

hebda999 (Xem thông tin cá nhân) 16:39:04 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

vincas:Fremdan lingvon oni devas komenci lerni en frua infaneco kaj uzi tiun lingvon ĉiutage: legi gazetojn, interreton; aŭskulti radion, spekti televidilon, filmojn angle, tiam la fremda lingvo fariĝos pli facila.
Kion diri al vi? Ĉiutage mi uzas mian gepatran lingvon, ĉar mi vivas en mia propra lango, ne en Anglio, ne en Ameriko aŭ alia anglalingva ŝtato. Kial mi devas perdi la tempon kaj dediĉi mian infanecon kaj adoleskecon por lerni la anglan tuttempe? Mi ja ne fariĝos anglo aŭ amerikano. Kaj mi preferas legi, aŭskulti kaj spekti pole, ne angle. Mi estas patrioto. Mi ŝatas mian lingvon. Mi ne volas anstataŭigi ĝin. Kaj via metodo kondukas direkte al perdo de la gepatra lingvo. Ĉiuj lernu Esperanton por unu jaro, tiam ni ĉiuj povos interkomunikiĝi pli bone ol per la angla lernata dum 12 jaroj. Kaj neniu estus devigita ĉiutempe legi, aŭskulti kaj spekti angle dum la tuta vivo.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 19:38:26 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

yyaann:Ĝuste tio klarigas, kial la plimulto ne havas la necesan tempon por lerni naciajn lingvojn.
Nu kiam oni iras al lernejo tiam ni havas tempon por lerni, ĉar lerni en tiu tempo estas nia devo.
Tial estus nerealisma atendi, ke ĉiuj scipovu la Anglan aŭ iun ajn alian nacian lingvon.
Kial? Tio estas tute realisma.

hebda999:Kion diri al vi? Ĉiutage mi uzas mian gepatran lingvon, ĉar mi vivas en mia propra lango, ne en Anglio, ne en Ameriko aŭ alia anglalingva ŝtato. Kial mi devas perdi la tempon kaj dediĉi mian infanecon kaj adoleskecon por lerni la anglan tuttempe? Mi ja ne fariĝos anglo aŭ amerikano. Kaj mi preferas legi, aŭskulti kaj spekti pole, ne angle. Mi estas patrioto. Mi ŝatas mian lingvon. Mi ne volas anstataŭigi ĝin. Kaj via metodo kondukas direkte al perdo de la gepatra lingvo.
Se vi bone povos uzi fremdan lingvon kaj uzos ĝin ĉiutage, vi ne perdos sian gepatran lingvon, vi simple bone scios fremdan lingvon. Kaj fremdajn lingvojn oni en lernejo lernas devige, en tiu tempo lerni ja estas nia devo. Kial indus lerni anglan? Ĉar en tiu lingvo estas multe da informo kaj en ĝi parolas multe da homoj. Se mi alveturos en Pollando, mi provus paroli angle ĉar pole mi povus diri nur kiel vi fartas kaj bonan tagon.

Angla lingvo estas uzata ne nur en Anglio aŭ Usono aŭ Kanado, sed ankaŭ en Hindio, Nigerio, Filipinoj.....
Ĉiuj lernu Esperanton por unu jaro, tiam ni ĉiuj povos interkomunikiĝi pli bone ol per la angla lernata dum 12 jaroj. Kaj neniu estus devigita ĉiutempe legi, aŭskulti kaj spekti angle dum la tuta vivo.
Tio estus la plej bone, sed....

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 19:43:09 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

hebda999:Ĉiutage mi uzas mian gepatran lingvon, ĉar mi vivas en mia propra lando, ne en Anglio, ne en Ameriko aŭ alia anglalingva ŝtato. Kial mi devas perdi la tempon kaj dediĉi mian infanecon kaj adoleskecon por lerni la anglan tuttempe? Mi ja ne fariĝos anglo aŭ amerikano. Kaj mi preferas legi, aŭskulti kaj spekti pole, ne angle. Via metodo kondukas direkte al perdo de la gepatra lingvo. Ĉiuj lernu Esperanton por unu jaro, tiam ni ĉiuj povos interkomunikiĝi pli bone ol per la angla lernata dum 12 jaroj. Kaj neniu estus devigita ĉiutempe legi, aŭskulti kaj spekti angle dum la tuta vivo.
Mi tute konsentas kun viaj diroj, Hebda. Vi tute pravas. Mi malŝparis multege da jaroj lernante la francan... por vivi en Hispanujo. Tio estas ridinda! Tio instruis al mi ke oni devas ellerni iun fremdan lingvon NUR se vi iros vivi tiulande, ĉar vi ege bezonos ĝin. Alikaze, lernu Esperanton dum unu sola jaro (eĉ estante jam plenkreskulo), kaj vi povos interkomunikiĝi kun la tuta mondo.

Amike.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:10:39 Ngày 18 tháng 3 năm 2013

antoniomoya:Mi tute konsentas kun viaj diroj, Hebda. Vi tute pravas. Mi malŝparis multege da jaroj lernante la francan... por vivi en Hispanujo. Tio estas ridinda! Tio instruis al mi ke oni devas ellerni iun fremdan lingvon NUR se vi iros vivi tiulande, ĉar vi ege bezonos ĝin. Alikaze, lernu Esperanton dum unu sola jaro (eĉ estante jam plenkreskulo), kaj vi povos interkomunikiĝi kun la tuta mondo.

Amike.
Nu jes, vi parolas hispane, en lingvo kiuj estas tre ganda kaj eble al vi ne indas lerni novajn lingvojn. Sed ne ĉiuj naskiĝas hispanoj. Konsentu kun mi aŭ malkonsentu, sed angla lingvo almenaŭ en Eŭropo estas la plej grava kaj lerni ĝin tre indas.

Quay lại