Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiel francoj rigardas al la angla lingvo?

ca, kivuye

Ubutumwa 57

ururimi: Esperanto

yyaann (Kwerekana umwidondoro) 18 Ntwarante 2013 23:30:48

vincas:
yyaann:Ĝuste tio klarigas, kial la plimulto ne havas la necesan tempon por lerni naciajn lingvojn.
Nu kiam oni iras al lernejo tiam ni havas tempon por lerni, ĉar lerni en tiu tempo estas nia devo.
Escepte ke, kiel vi mem diris, studi lingvon perklase tute ne sufiĉas, eĉ kelkfoje kontraŭ-efikas ĉar:
  • 80% de la tempon oni aŭdas gramatike malĝustan anglan parolatan de oniaj samklasanoj, per malbona elparolado kaj malriĉa vortprovizo. Do anstataŭ akiri bonajn fraz-modelojn el fidindaj fontoj, onia cerbo pleniĝos per ĉiuj-aspekte malbonaj frazoj.
  • Ĉar estos almenaŭ 20 studentoj, ili povos eldiri po ne pli ol 5 frazoj. Oni do apenaŭ havas iun ajn okazon praktiki.
  • La studaĵaro, kiun la instruisto elektis, verŝajne ne tre multe interesos. Tial, la stud-volo de la lernanto estos malalta kaj sekve ĉi-lasta ne enmemorigos multe.
vincas:
Tial estus nerealisma atendi, ke ĉiuj scipovu la Anglan aŭ iun ajn alian nacian lingvon.
Kial? Tio estas tute realisma.
Vidu supre. Se vi ne povas konvinki ĉiujn, ke la plej bona maniero investi sian liberan tempon estas pasigi horojn legante, aŭskultante kaj praktikante la anglan, vi do neniam faros, ke ili atingu nivelon taŭgan por kunparolado.
Kiel mi jam diris, la personoj, kiuj investas tiom multe da tempo por lerni lingvon aŭ havas multan liberan tempon aŭ amas lingvojn frenez-grade, aŭ ambaŭ. Mi scias, pasintece mi estis unu el ili. okulumo.gif

Tial, mi argumentas, ke devigi lerni la anglan kiel lingvon internacian:
  • nur funkcias por tri specoj de homoj:
    [list=1]
  • La bonŝanca malmulto, kiu amas lingvojn sufiĉe por dediĉi gravan parton de sia vivo al lerni ilin, havas tiel multe da libera tempo por ĉi-tion fari, kaj havas sufiĉan lertecon pri lingvo-akirado.
  • La bonŝanca malmulto, kiu havas sufiĉan monon por vojaĝi kaj vivi en angla-lingva lando dum sufiĉe da tempo por la anglan lerni.
  • La bonŝanca malmulto, kiu parolas la lingvon denaske.
sevke ne kontentige solvas la problemon pri internacia komunikado kaj estas do malefika.[/list]

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 06:46:21

vincas:... Sed ne ĉiuj naskiĝas hispanoj. Konsentu kun mi aŭ malkonsentu, sed angla lingvo almenaŭ en Eŭropo estas la plej grava kaj lerni ĝin tre indas.
Vi sklavas. Same oni diris pri la franca antaŭ 80 jaroj. Eble same oni diros pri la ĉina estontece. Tiuj, kiuj devas, lernu la lingvon dumvive. En Pollando pli valoraj estas nun aliaj lingvoj. Ekzemple la germana, sveda, rusa. La ĉina ankaŭ kreskas. Do la sola scio de la angla jam ne sufiĉas, kaj ni ne havas du vivojn por ellerni la novan lingvon same bone.

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 06:56:15

vincas:Konsentu kun mi aŭ malkonsentu, sed angla lingvo almenaŭ en Eŭropo estas la plej grava kaj lerni ĝin tre indas.
Mi konsentas kun vi, Vincas, ke la angla en Eŭropo estas la plej grava lingvo (pro ekonomiaj kaj militistaj kialoj), sed vi konsentos kun mi ke ĝi estas la plej malfacila el ĉiuj eŭropaj lingvoj (do, la malplej taŭga por esti internacia). Kaj tio lasta estas fakto ree kaj ree pruvita en ĉiuj landoj, kie lernantoj studas ĝin dum jaroj, kaj ne kapablas diri realvive eĉ unu simplan korektan frazon.

Mi scipovas legi la anglan, sed neniam kapablis paroli ĝin. Mi longe pensis ke la angla similas al la ĉina: vi skribas ion, kaj diras ion tute alian kiu havas nenian rilaton kun tio kion vi skribis.

Amike.

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 07:22:20

antoniomoya:Mi scipovas legi la anglan, sed neniam kapablis paroli ĝin. Mi longe pensis ke la angla similas al la ĉina: vi skribas ion, kaj diras ion tute alian kiu havas nenian rilaton kun tio kion vi skribis.
Amike.
Mia kolego (homo, ne granda, longa kolo!), kiu instruas la anglan en Pollando, iam diris al mi, ke la angla skribosistemo estas fonetika, ĝi nur havas multajn centojn da esceptoj.

Mi ellernis Esperanton mem post unu jaro da plezura kaj senpena laboro (du aŭ tri horoj semajne). La anglan mi ne povis bone kompreni dum tri jaroj da lernado. Nur en la kvara jaro mia menso alkutimiĝis al ĝiaj strangaj sonoj kaj iom post iom mi komencis kompreni la frazojn. Eĉ nun, post 30 jaroj da uzado de la lingvo, mi ne ĉiam scias kiel prononci novan vorton, mi devas helpi min per la vortaro (ekzemple, kiel oni prononcas angle "indict", "indictment" ?). Same kun skribado, sen vortaro mi kriplas. Tio ĉi neniam okazis en Esperanto, kvankam mi dediĉis al ĝi nur 1/30 da tempo dediĉita por la angla!!!

Ĉu tia estu la internacia lingvo? Kripliganta la homojn aŭ helpanta ilin komunikiĝi? Kiu estas la ĉefa celo de internacia lingva komunikado? Fariĝi la anglo aŭ komunikiĝi facile kun la aliaj nacianoj? Oni respondu al si mem.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 09:13:12

yyaann: Tial, mi argumentas, ke devigi lerni la anglan kiel lingvon internacian:
nur funkcias por tri specoj de homoj:
La bonŝanca malmulto, kiu amas lingvojn sufiĉe por dediĉi gravan parton de sia vivo al lerni ilin, havas tiel multe da libera tempo por ĉi-tion fari, kaj havas sufiĉan lertecon pri lingvo-akirado.
La bonŝanca malmulto, kiu havas sufiĉan monon por vojaĝi kaj vivi en angla-lingva lando dum sufiĉe da tempo por la anglan lerni.
La bonŝanca malmulto, kiu parolas la lingvon denaske.
sevke ne kontentige solvas la problemon pri internacia komunikado kaj estas do malefika.
Nu, la angla ne estas pli malfacila ol aliaj lingvoj. Vidu Skandinavion tie sufiĉe bone konas la anglan aŭ vidu Litovion. En Litovio 80 % da homoj scipovas ruse. Do ĉu skandinavoj aŭ litovoj estas pli saĝaj ol aliaj, ke ili povas lerni fremdajn lingvojn? Tute ne estas aliaj kialoj, kial ni malbone lernas fremdajn lingvojn:
1. Malbonaj metodoj de lernado;
2. Malbonaj instruistoj;
3. Lernantoj simple ne volas lerni fremdajn lingvojn.

hebda999: Vi sklavas. Same oni diris pri la franca antaŭ 80 jaroj. Eble same oni diros pri la ĉina estontece.
Nu, por mia vivo sufiĉos anglan.
Tiuj, kiuj devas, lernu la lingvon dumvive. En Pollando pli valoraj estas nun aliaj lingvoj. Ekzemple la germana, sveda, rusa. La ĉina ankaŭ kreskas. Do la sola scio de la angla jam ne sufiĉas, kaj ni ne havas du vivojn por ellerni la novan lingvon same bone.
Kiujn lingvojn nuntempe infanoj lernas en Pollando? Mi pensas ke unua lingvo estas angla. En Litovio, se mi ne eraras, 90 % da infanoj ne lernejo lernas anglan.

Mi havas demandon al vi. Ĉu vi konas rusan? Se jes, ĉu vi rusan lernis dum vive? ridulo.gif

antoniomoya: sed vi konsentos kun mi ke ĝi estas la plej malfacila el ĉiuj eŭropaj lingvoj
Kun tio mi ne konsentas. Mi lernis rusan kaj polan kaj ambaŭ lingvoj al mi estas pli malfacilaj ol angla.

antoniomoya: Kaj tio lasta estas fakto ree kaj ree pruvita en ĉiuj landoj, kie lernantoj studas ĝin dum jaroj, kaj ne kapablas diri realvive eĉ unu simplan korektan frazon.
Vidu Skandinavion kaj Nederlandon tie bone konas anglan.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 09:38:53

hebda999:[Eĉ nun, post 30 jaroj da uzado de la lingvo, mi ne ĉiam scias kiel prononci novan vorton, mi devas helpi min per la vortaro (ekzemple, kiel oni prononcas angle "indict", "indictment" ?). Same kun skribado, sen vortaro mi kriplas./quote]En ĉiu lingvo oni povas trovi malfacilaĵojn.

En la pola ankaŭ ridulo.gif

W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie.

Do kiel prononci tion? shoko.gif

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 09:48:24

vincas:En ĉiu lingvo oni povas trovi malfacilaĵojn.

En la pola ankaŭ ridulo.gif

W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie.

Do kiel prononci tion? shoko.gif
Sed tiu lingvo ne intencas esti "internacia". Se ĝi estus internacia, mi same dirus pri ĝi. Mi havas nenion kontraŭ la angla kiel nacia lingvo. Mi nur batalas kontraŭ ĝia internacia uzado. Kial 95% da homaro devas lerni la lingvon de 5%? Se tiu lingvo estus facila, sed ne, kontraŭe, ĝi estas tre malfacila altnivele kaj eĉ post 15 jarojn da uzado la fremdlandanoj kriplas parolante angle.

W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie
f ŝĉebĵeŝinje hĵoŭŝĉ bĵmji f tĵĉinje.

Simpla!

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 12:26:19

hebda999:Sed tiu lingvo ne intencas esti "internacia". Se ĝi estus internacia, mi same dirus pri ĝi. Mi havas nenion kontraŭ la angla kiel nacia lingvo. Mi nur batalas kontraŭ ĝia internacia uzado. Kial 95% da homaro devas lerni la lingvon de 5%? Se tiu lingvo estus facila, sed ne, kontraŭe, ĝi estas tre malfacila altnivele kaj eĉ post 15 jarojn da uzado la fremdlandanoj kriplas parolante angle.
Pliafoje mi kunsentas kun vi. Ankaŭ mi neniam subtenus la hispanan kiel internacia lingvo. Ĉiu nacia lingvo estas, sisteme, ege malfacila. Do, ĝi neniamaniere taŭgas kiel internacia lingvo, malgraŭ ĉiuj argumentoj el siaj defendantoj.

Kiel iam diris Sudanglo, "There is also the problem of the learner constantly being in a one-down position with regard the native speaker. Esperanto puts people on an equal footing."

Amike.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 12:56:30

hebda999:Sed tiu lingvo ne intencas esti "internacia". Se ĝi estus internacia, mi same dirus pri ĝi.
Do mi volas diri, ke ne ekzistas facila nacia lingvo.

hebda999:Se tiu lingvo estus facila, sed ne, kontraŭe, ĝi estas tre malfacila altnivele kaj eĉ post 15 jarojn da uzado la fremdlandanoj kriplas parolante angle.
Sed kiam vi komencis lerni angle? Ĉu en frua infaneco? Kiom da lecionoj de angla lingvo vi havis en lernejo?

Iu diris en la forumo, ke pli bone paroli kriple angle ol paroli en neniu lingvo.
W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie
f ŝĉebĵeŝinje hĵoŭŝĉ bĵmji f tĵĉinje.

Simpla!
Simpla, ĉar pola estas via gepatra lingvo.

hebda999 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ntwarante 2013 13:24:19

vincas:Sed kiam vi komencis lerni angle? Ĉu en frua infaneco? Kiom da lecionoj de angla lingvo vi havis en lernejo?.
Kara Amiko, mi ne parolas ĉi tie pri mi, sed ĝenerale pri lernantoj. Lerni en frua infaneco estas ĉiam la unua paŝo al la perdo de sia nacia lingvo (rigardu la ekzemplojn en Singapuro, Irlando, Belgio). Tiam la infano jam ne estas polo (hispano, ruso), sed ia kvazaŭ-anglo. Ĉu vi proponas al la tuta mondo, ke oni kreskigu la infanojn angle? Kia homo vi estas? Jam oni provis germanigi kaj rusigi polojn. Nun vi proponas, ke ni libervole angligu niajn infanojn. Neniam!

Subira ku ntango