Aller au contenu

Kiel francoj rigardas al la angla lingvo?

de მამოჯჩიამგრავას, 7 août 2012

Messages : 57

Langue: Esperanto

მამოჯჩიამგრავას (Voir le profil) 7 août 2012 11:26:40

Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?

codesito (Voir le profil) 7 août 2012 14:30:37

მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?
Ĉu vi opinias ke ili devus Paroli kun vi angle?

cxevino (Voir le profil) 7 août 2012 15:39:30

Francio ne plu estas. Le tiea elito volas paroli nur la anglan, kaj la anglan, ne alian, lernas ĝiaj gefiloj...
La demando estas pri ĉu la angla daŭre havos tian brilon kian tiu de la franca en la pasintaj jardekoj?
Tio dependas de alia demando: ĉu Usono rolos rome aŭ ĉu kartage?
Se rome, ĝia lingvo rolos kiel rolis la latina, kvankam la latina nur ekrolis internacie longan tempon post la punikaj militoj...
Se kartage, ĝi tuj malaperos... favore al la... rusa!
Rilate la franca, ĝi povas roli nur greke, tio estas daŭre restos kia klasika lingvo de intelektuloj...
La dua hipotezo estas pli probabla kaj preferinda, ĉar ĝi lasos plian rolon al aliaj lingvoj inkluzive al esperanto...

მამოჯჩიამგრავას (Voir le profil) 7 août 2012 20:05:35

codesito:
მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?
Ĉu vi opinias ke ili devus Paroli kun vi angle?
Nu, jes. La angla ja estas gravega lingvo.

codesito (Voir le profil) 7 août 2012 20:14:37

მამოჯჩიამგრავას:
codesito:
მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?
Ĉu vi opinias ke ili devus Paroli kun vi angle?
Nu, jes. La angla ja estas gravega lingvo.
Do, tiukaze, mi pensas ke ili parolos al vi nur france.

მამოჯჩიამგრავას (Voir le profil) 8 août 2012 11:43:13

codesito:Do, tiukaze, mi pensas ke ili parolos al vi nur france.
Ĉu por tio, ke ili ne scias la anglan aŭ por tio, ke ili estas obstinaj. Laŭ mi obstineco ne estas virteco. Tio estas stulteco.

მამოჯჩიამგრავას (Voir le profil) 8 août 2012 12:04:36

cxevino:Francio ne plu estas. Le tiea elito volas paroli nur la anglan, kaj la anglan, ne alian, lernas ĝiaj gefiloj...
Do bone faras, se francoj lernas la anglan.

ĉevino:La demando estas pri ĉu la angla daŭre havos tian brilon kian tiu de la franca en la pasintaj jardekoj?
Tio dependas de alia demando: ĉu Usono rolos rome aŭ ĉu kartage?
Se rome, ĝia lingvo rolos kiel rolis la latina, kvankam la latina nur ekrolis internacie longan tempon post la punikaj militoj...
Usono estas grava, sed anglan iom parolas en Hindio kaj tiaj ciferoj de parolantoj de angla en Hindio ne estas malgrangaj. Ankaŭ multe da homoj scias la anglan kiel ne gepatran lingvon kaj tiuj homoj eble destinos la sorton de la angla.

ĉevino:Se kartage, ĝi tuj malaperos... favore al la... rusa!
Junularo en Orienta Eŭropo jam multe pli bone scias la anglan lingvon. Entute la rusa ne estas grava en la mondo. Ĉinoj tuj asimiligos la rusojn. Ankaŭ mi ie legis ke rusoj multe formortas je arda drinkado de sorogatoj de vodko.

ĉevino:Rilate la franca, ĝi povas roli nur greke, tio estas daŭre restos kia klasika lingvo de intelektuloj...
La angla estas la unua lingvo de scienco. Kun franca oni povas nur fari belajn francinojn.

hetinjo (Voir le profil) 8 août 2012 12:27:17

მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?
jes ja, mi bedaŭras ke la franca lingvo preskaŭ malaperas. Hetinjo.

caspian.merlin (Voir le profil) 9 août 2012 00:05:45

მამოჯჩიამგრავას:
codesito:
მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan. Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon. Ĉu mi en Francio povus interparoli angle? Kaj ĉu francoj bedaŭras, ke la angla lingvo venkis la francan?
Ĉu vi opinias ke ili devus Paroli kun vi angle?
Nu, jes. La angla ja estas gravega lingvo.
Oni povus esti pardonata por supozi ke la plejmulto da parolantoj de esperanto ne havus ĉi tiun mentalecon!

Se mi estus franco, mi certe bedaŭrus, ke la angla venkus la francan. Mi iras ĉiujare al Italujo por visiti amikon, kaj estas bonege vidi ke multaj personoj tie ne parolas la anglan - do mi devas paroli ĉiam en la itala. Laŭ mi, tio estas kiel devus esti! Se mi iras al alia lando, mi ne atendas, ke la popolo parolas la anglan, kaj mi parolas en ilia lingvo. Sammaniere, se mi renkontas fremdulon en mia lando, Anglujo, mi atendas ke li provas paroli en la angla.

Scalex (Voir le profil) 9 août 2012 07:42:57

მამოჯჩიამგრავას:Eble ĉiuj konsentos kun tia opinio, ke la angla lingvo venkis la francan.
Venkis? Kio signifa venko, kiam oni parolas pri lingvoj? Ĉu la venko estas kiam lingvo fariĝas internacia aŭ monda lingvo? Mi ne konsciis, ke estis konkurso inter la du lingvo, kaj ke iu povus venki. La estonteco de la homaro ne prognozeblas, eble la lingva situacio en la mondo post cent jaroj estos tute malsame ol nun. Oni ne rajtas diri, ke la angla lingvo "venkis" la francan, ĉar en multaj landoj tra la tuta mondo la franca estas la ĉefa lingvo. Ĝi vere estas internacia lingvo, same kiel la angla lingvo, kiu nur dum lastatempa epoko tiel pli rapide kreskiĝis ol la franca, kiu vere ankoraŭ vivas, kaj estas multe uzata. Ne eblas diri ke unu lingvo "venkas" la alian, krom se lingvo anstataŭas alian, kaj finfine ĉiuj ne uzas la malnovan lingvon kaj nur la novan, alikulturan lingvo, kaj entute ĉesas heredigi kaj uzi ĝin. La termino pri tio estas lingvomorto, kiu ne aplikeblas al la rilato inter la Angla kaj la Franca lingvoj.

მამოჯჩიამგრავას:Ĉu malgraŭ tio francoj lernas la anglan lingvon
Kial ne? Francoj ne estas angloj. La uzado Franca lingvo estas parto de la Franca kulturo, kaj tio estas ties rajto. Kaj simile, laŭ mi, en lernejoj la Skotoj lernu la Skotan aŭ la Skot-Gaelan. La katalunoj devas (laŭ mi) en lernejoj lerni sian propran lingvon kune kun la nacia lingvo, la Hispana.

En viaj afiŝoj estas daŭre la impliko, ke vi pensas ke nun valoras la plej sukcesaj lingvoj - kaj ke aliaj homoj devas lerni, kaj se ne, ili estus stultaj.

Mi ĉiam imagus ke estus montro de respekto, tiel bone lerni la lingvon de alia lando antaŭ vizito tien. Ŝajnas al mi aroganta, la supozo ke aliaj ĉiuj devas lerni la vian lingvon, kaj vi neniom aŭ nemulte da ties - ĉu pro tio, ke via lingvo aŭ kulturo estas pli supera?

Unu de la kernaj ideoj de la kreado de Esperanto, estus ke homoj ĉiuj povus uzi sian propran lingvon, tamen povus komuniki facile per ĉies komprenado de Esperanto. Prezervado de malsamaj kulturoj kaj lingvoj estas kerna celo de Esperanto. La angla ne bone taŭgas por la celo de internacia lingvo, nur estas iomete lingvo internacia pro la historio de la brita impero, pro la invadoj de britio kaj usono al aliaj, ambaŭ kulture kaj milite.

Retour au début