Sisu juurde

Eŭropeco de esperanto vs latineco de la reformistoj

kelle poolt codesito, 8. august 2012

Postitused: 5

Keel: Esperanto

codesito (Näita profiili) 8. august 2012 14:55.19

Ŝajnas ke multaj personoj kaj planlingvistoj kondamnas eon pro ĝia eŭropeco, sed kial la reformistoj (ido, interlingua, ktp) ĉiam emis al la latinan, eliminante la slavajn elementojn de eo. Ĉu tio estas la maniero neŭtraligi eon? Ĉu vi konas iun interesan planlingvon kun universala vortaro de ĉiuj kontinentoj? Kial nur latinemaj lingvoj sukcesas?

cellus (Näita profiili) 8. august 2012 16:50.04

Estas ne la samaj personoj kiuj opinias ke esperanto estas eŭropa lingvo kaj pledas por pli facile kompreneblaj lingvoj, bazitaj en la latina vortstoko.

Interlingua fakte ne prenas vortojn el la latina lingvo, ĝi prenas vortojn, kun origino en la latina lingvo sed kiuj troviĝas en la fontlingvoj, angla, franca, itala, hispana/portugala : germana kaj rusa. Oni ne prenas pure germanajn aŭ rusajn vortojn en interlinnguaon sed tiajn vortojn kiuj troviĝas en kaj/aŭ la rusa kaj germana sed ankaŭ en aliaj el la fontlingvoj.

italaj kaj iberaj uzantoj de interlingua ne ĉiam komprenas ke la latina lingvo ankaŭ tre forte ĉeestas en la germanaj lingvoj de Eŭropo, kiel ekzemple la skandinavaj.

Okcidental/interlingue havas multe pli da vortoj komunaj kun esperanto ol havas interlingua.

La lingvo novial de Otto Jespersen havas pli grandan parton de sia vortaro el la germanaj, eĉ skandinavaj lingvoj. La kaŭzo estis la komprenebleco kaj funkcio de la lingvo.

Eŭropdevenaj lingvoj estas parolataj kaj havas signifon en la plej granda parto de la mondo. Mi ne kredas je provoj nei tiun fakton.

codesito (Näita profiili) 8. august 2012 20:43.28

Estas klare ke la latinaj vortoj estas en multaj lingvoj de la mondo, sed tio ne faras la latinidajn lingvojn neŭtralaj. Kaj interlingua estas klare latinida lingvo, ĝi tute ne estas originala kiel Ekz. Eo. Kiu havas strukturon propan, ne dependanta de la strukturo de la latinidaj.

cellus (Näita profiili) 9. august 2012 5:18.58

Oni kritikis interlinguaon por ĝia verba sistemo kiun oni rigardas kiel kopion de la ĝermanaj lingvoj. Do, eĉ se la traktado de la personaj pronomoj estas romana, la verba sistemo plie estas ĝermana.

Sed estas ankaŭ interlinguaistoj kiuj ĝuste substrekas la latinan originon de la vortaro kaj volas enkonduki plene latinajn vortojn.

Aliflanke la anoj de okcidental/interlingue estis pli kontraŭ la latina elemento en la lingvo.

La avantaĝo de interlingua estas ke oni povas rekonstrui la lingvon eĉ se oni ne havas vortarojn, se oni nur bone komprenas la metodon kiun uzis IALA por krei la vortaron de la lingvo, kaj poste oni povus uzi la samajn principojn por elpensi la gramatikon.

Kiam mi komencis aktivigi interlinguaon mi ne havis svedan-interlinguan vortaron, sed mi povis uzi svedan-francan, svedan-italan kaj svedan hispanan vortarojn kaj tial elserĉi la vorton kaj poste kompari gin kun la Interlingua-English dictionary. Estis iom peza proceso, sed mi ankaŭ lernis multon per ĝi.

Problemo en interlingua povas esti ke ne troviĝas konsento inter la fontlingvoj. Tiam vi devas iom rompi la principon. Tie esperanto havas avantaĝon. Ĝi estas pro tio pli esprimiva. Oni do devas kompari la avantaĝon de tuja komprenebleco flanke de certaj homoj kontrabu la plej efikiva lernado kaj esprimkapablo de esperanto.

Mi mem sentas interlinguaon iomete pli peza ol esperanto.

cellus (Näita profiili) 9. august 2012 7:07.20

caspian.merlin:Mi opinas ke estas tiom da lingvoj en la mondo, ke estus maleble krei planlingvon kun elementoj de ĉiuj lingvoj. Cetere, ĉu vi ne pensas ke lingvo ke prenas partojn de tia leksiko el lingvoj, en kiuj oni trovus vortojn kiel 'ming tian' kaj ankaŭ el lingvoj en kiuj ekzistas 'muchacha' kaj 'Naturwissenschaften', estus tre malbela lingvo?
Kompreneble. Dividu kaj regu oni nomas tion en aliaj kontekstoj.

Lingvo kun materialo el ĉiuj eblaj lingvoj estos same malfacila kiel apriora lingvo kiun mi mem elpensus.

Tagasi üles