Sisu juurde

ig/iĝ/i Bonvolu doni ekzemplon

kelle poolt AlexN, 9. august 2012

Postitused: 15

Keel: Esperanto

AlexN (Näita profiili) 9. august 2012 9:33.13

Bonvolu doni ekzemplon de verbo(j) kiu(j) havas sencon ankaŭ kun -ig sufikso, ankaŭ kun -iĝ sufikso, ankaŭ sen sufikso. Naturan sencon, ne fikcian.

Ne-ekzemplo:
veki - senca verbo
vekiĝi - ankaŭ senca verbo
vekigi - oni povas imagi la sencon, sed ĝi ne estas natura.

ruĝigi - senca verbo
ruĝiĝi - senca verbo
ruĝi - ?

darkweasel (Näita profiili) 9. august 2012 10:08.17

AlexN:
ruĝi - ?
~ esti ruĝa

kefga_x (Näita profiili) 9. august 2012 10:23.40

AlexN:ruĝigi - senca verbo
ruĝiĝi - senca verbo
ruĝi - ?
Mi ne scias pri la aliaj ekzemploj sed tio estas sufiĉe klara por mi:

ĝi ruĝas = ĝi estas ruĝa

*mi ne vidis la mesaĝon de darkweasel. Ni diris la samon.

sudanglo (Näita profiili) 9. august 2012 11:09.23

Stultulo! Vi preskaŭ perdigis al mi la vivon
Aj! Denove mi perdis mian okulvitrojn.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ... Ni semas kaj semas konstante (Biblio?)

Subite ĉio mallumiĝis.
Tre mallumis en la strato tiun nokton.
Mallumigu, mi petas, mi volas dormi.

Mustelvulpo (Näita profiili) 10. august 2012 13:19.28

AlexN:Ne-ekzemplo:
veki - senca verbo
vekiĝi - ankaŭ senca verbo
vekigi - oni povas imagi la sencon, sed ĝi ne estas natura.
Mi vekis la infanon.

La infano vekiĝis.

Mi vekigis al ŝi la infanon. (Mi petis aŭ postulis ke ŝi veku ĝin.) En ĉi tiu senco, la frazo "Mi petis ke ŝi veku la infanon" pli plaĉas al mi.

caspian.merlin (Näita profiili) 12. august 2012 9:32.07

AlexN:Ne-ekzemplo:
veki - senca verbo
vekiĝi - ankaŭ senca verbo
vekigi - oni povas imagi la sencon, sed ĝi ne estas natura.

ruĝigi - senca verbo
ruĝiĝi - senca verbo
ruĝi - ?
Ŝajnas al mi ke se 'ruĝi' signifas 'esti ruĝa', 'ruĝiĝi' signifas 'fariĝi ruĝa' kaj 'ruĝigi' signifas 'igi iun ruĝa'...

'Veki' devus signifi 'esti veka', 'vekiĝi' devus signifi 'esti vekigita'/'fariĝi veka', kaj 'vekigi' devus signifi 'igi iun veka'.

Aliavorte, la signifo de 'veki' ne havas sencon por mi. 'Vekigi' devus havi la signifon kiun havas 'veki' jam, ĉu ne?

EldanarLambetur (Näita profiili) 12. august 2012 12:50.05

La malsameco inter "vek-" kaj "ruĝ-", estas ke ilin ĝenerale oni konsideras esti malsamaj specoj de radikoj. Jen PMEG paĝo, kiu eksplikas kion mi diras.

"vek-" estas kion PMEG priskribas kiel "aga radiko", radiko kiu nature havas agan sencon (I-vorto)
"ruĝ-" estas kion PMEG priskribas kiel "eca radiko", radiko kiu nature parolas pri eco de io (A-vorto)

Vi rimarkos ke, kiam ajn PMEG priparolas afiksojn kaj ilian uzon, ĝi ĉiam parolas pri la efiko de la afiksoj sur la malsamaj specoj de radikoj.

Ekz. iru al la paĝo pri "iĝ", kaj legu la sekciojn "Ecaj radikoj" kaj "Agaj radikoj".

REDAKTO:

Se vi interesiĝas, tiu ĉi paĝo (ne PMEG) detale parolas (en la angla) pri vortfarado en Esperanto. Sekcioj 6 kaj 7 priparolas tiun ĉi radikan aferon, kaj kial ĝi fleksebligas Esperanton.

zan (Näita profiili) 17. august 2012 0:18.01

Mi hazarde trovis en certa libro, ke la aŭtoro uzas "veneni ion" kaj "venenigi ion". Mi sentis legante ĝin, ke la du esprimoj signifas same.

laŭ mia rezono
"vinen-" estas O-vorta radiko.
veneni(tr) = Enigi venenon
venena = Enhavanta venenon

venenigi ion = igi ion venena = igi ion enhavanta venenon = (io) ekhavi en si venenon
veneni ion = enigi venenon en ion = (io) ekhavi en si venenon

Sed samtempe mi sentas strange. Se iu vidus sole "venenigi ion", li pensus ke veneni estas ntr-verbo:
venena - venenigi(igi ion venena) - veneni(*esti venena)
ruĝa - ruĝigi(igi ion ruĝa) - ruĝi(esti ruĝa)

sudanglo (Näita profiili) 17. august 2012 10:54.53

Kara Zan, ŝajnas al mi, foje, ke tiuj diskutoj/disputoj pri la gramatiko venenas la plezuron esti Esperantisto.

La baza principo en Esperanto estas ke la signifo de kunmetaĵoj en Esperanto (inkluzive kunmetaĵojn kun la gramatikaj finaĵoj) deriviĝas de la signifo de la baza au kapvorta formo, kiel ĝi listiĝas en la vortaro.

Sed, ne ĉiam la vortaroj elektis kape la plej oportunan formon, se oni konsideras la faktan uzon de la diversaj aliaj derivaĵoj. (Kaj ankaŭ post iom de tempo la kapvorta kategorio povas esti reviziita.) Tiel povas estiĝi iom da dubo.

Foje eĉ la derivaĵoj povas esti ligita al la signifo de jen unu formo jen alia. Notu, ekzemple, ke vestejo povas esti kaj ejo por vesti, kaj ejo por vestoj.

En la kazo de la prikdiskutata vorto, ĝin oni trovos en NPIV kapvorte kiel veneno, ne venena.

La signifo de verboj venantaj de o-vortoj esta iom elasta.Kion do signifu veneni? Ĝi ŝajne uziĝas en la sencoj:

1. la serpento venenis min
2. ŝi venenis la etoson de la kunsidoj.

Estas iom ne-necese, enmeti iun 'ig' por la unua senco. (Tamen kun o-vortoj oni foje derivas verbojn kun pli malpli la sama senco sen aŭ kun 'ig'.)

Mi havas la senton ke dum la evoluiĝo de Esperanto la tendenco estis, kaj estas ankoraŭ, fariĝi pli kaj pli ŝparema kun la vorto-elementoj. Por la senco 1, la uzo de 'venenigi' sentiĝas iom arĥaika.

Ŝajnas al mi ke estas pli da pravigo por 'venenigi' en la senco 2., analizante tion kiel 'igi la etoson veneni/venena'. Sed la Tekstaro forte subtenas per multaj ekzemploj la uzon en tiu senco sen 'ig'.

En la fina analizo, la principo kiu superas ĉion estas ke en Esperanto kunmetitaj vortoj estas oportunaj kunmetoj - en maniero sufiĉa por specifi la signifon. Zamhof mem difinis la vort-konstruan principon kiel 'simpla kunmetado'.

sudanglo (Näita profiili) 17. august 2012 12:00.46

Mi devas plue komenti ke la Esperantistoj (kaj mi inkluzivas min) foje eĉ ne scias aŭ zorgas pri kio estas la kapvorta formo de tiu aŭ alia vorto en la vortaro.

Se mi vidus frazon kiel: La malica sorĉistino venenigis la pomon de Neĝulino.

Mi eĉ ne haltus por momento por pensi ĉu tio estas igi veneno au igi venena. Mi simple kombinas en mia menso la ideon de 'ig' kaj la ideon de 'malbona por manĝi'. Kaj plue mi ne troĝeniĝus se oni dirus anstataŭe ke la sorĉistino venenis la pomon.

Teorie venenigi povus signifi ke la sorĉistino komisiis al iu alia la venenigon.

Oni diskutis lastatempe en alia fadeno pri ambiguo kaj eleganteco rilate al la aldono aŭ forlaso de iu 'ig' koncerne 'purigi' kaj 'riparigi'.

Mi scias ke la gramatikemuloj presigis grandajn vort-torentojn pri la teorio de vort-farado en Esperanto, sed mi tenas min firme al la granda saĝo de tio kion diris Zamenhof mem pri la meĥanismo de la lingvo.

Tagasi üles