Zum Inhalt

Pri la skribado de nomoj

von cshtarkov, 11. August 2012

Beiträge: 39

Sprache: Esperanto

cshtarkov (Profil anzeigen) 11. August 2012 23:34:02

Saluton karaj,
Mi rimarkis ke multaj kutime skribas sian nomon kiam parolante Esperanton en sia propra lingvo, se ĝi uzas varianton de la latina alfabeto.
Tiu ŝajnas stranga al mi, ĉar en la Esperanta parto de ĉi tiu forumo (kaj ĝenerale en Esperantujo) oni ne povas supozi ke oni parolas aliajn fremdajn lingvojn krom Esperanton kaj ke oni konas aliajn alfabetojn krom la Esperantan. Se polo aŭ germano, ekzemple (nur ekzemple), skribas sian nomon sialingve mi tute ne povas legi ĝin kaj mi tute ne scias kiel ĝin elparoli, ĉar mi konas nek la polan nek la germanan (nek aliajn fremdajn lingvojn krom la anglan).
Kaj kio okazos, se mi decidas, kiel la aliaj, skribi mian nomon mialingve, en
la bulgara? La bulgara estas skribata pere de la cirila alfabeto, kaj do multaj
ne povos ĝin eĉ rekoni. Imagu kio okazos, se ĉino skribos sian nomon propralingve.
Do, ĉu estas bona kialo por la skribado de propraj, homaj nomoj en Esperanto laŭ la skriba sistemo de la propra lingvo? Mi tre interesiĝas pri tiu demando.

Dankon antaŭe.

Demian (Profil anzeigen) 12. August 2012 05:25:53

cshtarkov:Do, ĉu estas bona kialo por la skribado de propraj, homaj nomoj en Esperanto laŭ la skriba sistemo de la propra lingvo? Mi tre interesiĝas pri tiu demando.

Dankon antaŭe.
Kutimo. Kutimo. Estas kutimo en lingvoj, kiuj uzas la latinan skribsistemon, ne ŝanĝi nomojn skribitajn en aliaj latinaboco-uzantaj lingvoj.

Ekz. Oni ne skribas la nomon de la fama franca prezidento Charles de Gaulle kiel "Shahlz de Goal"(?). Parenteze, tie ĉi, estas signo de lerteco povi elparoli eksterlandajn (nekutimajn) nomojn ĝuste.

Pri E-o, oni povas transliteri sian nomon laŭ E-aj abocoj se oni volas.

Legu tiun ĉi por lerni pli. ridulo.gif

dzheyru (Profil anzeigen) 12. August 2012 08:41:48

laŭ mi tio estas stulta eŭropa kanono.ĉia 'harles de gaulles','ĉurĉille','hules
verne','herom k. herom' ktp.

darkweasel (Profil anzeigen) 12. August 2012 09:43:55

Mi tre forte kontraŭas Esperantigon de propraj nomoj de personoj, produktoj kaj entreprenoj (jes, ankaŭ Mikrosofto, Fajrovulpo kaj Linukso mi trovas ekstreme, ekstreme stultaj; temas pri varmarkoj, kiuj ja ĉiam konservu sian literumadon).

Ĉe nomo, la absolute plej grava afero estas rekonebleco. Oni sciu, pri kiu nomo temas, por ke oni povu ankaŭ ekzemple esplori pri ĝi. Certe neniu libro enhavos Esperantigitajn nomojn, kaj per Esperantigita nomo oni certe ne povos akiri pli da informoj pri tiu persono.

Elparolebleco estas kompare al tio vere ekstreme (!) malgrava afero. Eble fojfoje ja indas aldoni ian elparol-indikon, sed kiam ne estas tia indiko, simple elparolu la nomon tiel, kiel vi trovas ĝuste. Vidu: Ne-Esperantaj vortoj — elparolo

Ĉe ne-latinalfabetaj nomoj al mi ŝajnas plej saĝe uzi ian ofte uzatan, ĝenerale akceptatan, transliterigon; tio konservos la transliterigon, sed ankaŭ la latinan alfabeton.

Evidente se iu preferas esti nomata laŭ Esperantigita nomo, tio estas bona; temas tiam simple pri kromnomo. Same kiel mi en tiu ĉi forumo preferas esti nomata "darkweasel", certe ekzemple Bertil Wennergren rajtas preferi esti nomata "Bertilo" en Esperantujo. Tio estas tiuokaze kromnomo.

maximkaaa (Profil anzeigen) 16. August 2012 09:07:15

Ĉe nomo, la absolute plej grava afero estas rekonebleco.
Miaopine sona rekonebleco estas pli grava ke skriba rekonebleco. Se vi dirus al mi: "Mia nomo estas Ŝarl", mi skribus al vi "Kara Ŝarl...". Kiel mi scius ke vi volas ke mi sckribu "Charlles"?

Mi esperante skribas mia nomo Maksim, ne Максим. Kaj mia edzino estas Ĝihjon, ne 지현, ĉar vi nunka rememoros 지현. Kio estas diferenco kun Ĝorĝ kay Ĝon?

fajrkapo (Profil anzeigen) 16. August 2012 09:30:47

maximkaaa:
Ĉe nomo, la absolute plej grava afero estas rekonebleco.
Miaopine sona rekonebleco estas pli grava ke skriba rekonebleco. Se vi dirus al mi: "Mia nomo estas Ŝarl", mi skribus al vi "Kara Ŝarl...". Kiel mi scius ke vi volas ke mi sckribu "Charlles"?

Mi esperante skribas mia nomo Maksim, ne Максим. Kaj mia edzino estas Ĝihjon, ne 지현, ĉar vi nunka rememoros 지현. Kio estas diferenco kun Ĝorĝ kay Ĝon?
Vi tute pravas pri soneco kaj ne rekonebleco: per rekonebleco oni supozas ke devas scii iujn lingvojn kaj ne aliajn, kaj kial?, kiu rajtas?.
Oni tradukas ĉiujn lingvojn aŭ neniujn...Ŝarl de gol, Vaŝinton, Sigmund Frojd, karlos kinto, Mao ce tun, ktp, neniu lingvo estas pli ol alia ajn!!

Demian (Profil anzeigen) 16. August 2012 10:08:57

fajrkapo:Vi tute pravas pri soneco kaj ne rekonebleco: per rekonebleco oni supozas ke devas scii iujn lingvojn kaj ne aliajn, kaj kial?, kiu rajtas?.
Oni tradukas ĉiujn lingvojn aŭ neniujn...Ŝarl de gol, Vaŝinton, Sigmund Frojd, karlos kinto, Mao ce tun, ktp, neniu lingvo estas pli ol alia ajn!!
Neniu rajtas.

Neniu rajtas ordoni ke pluralo de "child" (infano) estu "children" (infanoj). Kaj neniu povas ŝanĝi ĝin.

Same estas al Esperanto. Se vi ne ŝatas uzi Calcutta, uzu Kalkato. Sed estas neeble konvinki ĉiujn e-istojn en la mondo ke ili faru la saman.

E-o estas lingvo. Kaj kiel ĉiuj lingvoj ĝi ne estas perfekta. Simpla, jes. Perfekta, ne. PUNKTO!

antoniomoya (Profil anzeigen) 16. August 2012 16:44:11

Demian:E-o estas lingvo. Kaj kiel ĉiuj lingvoj ĝi ne estas perfekta. Simpla, jes. Perfekta, ne. PUNKTO!
Hej, Demian, vi ŝajnas hispanano! Mi mem, kiam mi asertas ion nerebateble, mi ankaŭ diras "kaj PUNKTO!". ridulo.gif

Koncerne nomojn, mi ĉiam uzas la formon kiun mia korespondanto preferas aŭ uzas mem. Rilate aliajn nomojn, dependas ĉu ili estas vaste konataj aŭ ne. Se mi havas dubon, mi skribas la originalon: Charles de Gaulle, George Washington, Sigmund Freud, ktp.

Amike.

darkweasel (Profil anzeigen) 16. August 2012 18:43:09

fajrkapo:per rekonebleco oni supozas ke devas scii iujn lingvojn kaj ne aliajn, kaj kial?, kiu rajtas?.
Kia sensencaĵo. Mi ne supozas, ke vi devas scii certan lingvon, sed se vi povas legi Esperanton, mi ja povas supozi, ke vi scias la latinan alfabeton.

Cetere, mi deziras al vi bonan ŝancon trovi "Ŝarl de Gol" en enciklopedio aŭ ajna listo de personoj. senkulpa.gif

maximkaaa (Profil anzeigen) 17. August 2012 07:40:48

darkweasel:
fajrkapo:per rekonebleco oni supozas ke devas scii iujn lingvojn kaj ne aliajn, kaj kial?, kiu rajtas?.
Kia sensencaĵo. Mi ne supozas, ke vi devas scii certan lingvon, sed se vi povas legi Esperanton, mi ja povas supozi, ke vi scias la latinan alfabeton.

Cetere, mi deziras al vi bonan ŝancon trovi "Ŝarl de Gol" en enciklopedio aŭ ajna listo de personoj. senkulpa.gif
Ĉu ekzistas bona esperanta encikopedio?

En mia encikolopedio Charles de Gaulle ankaŭ mankas. Sed mi trovas lian nomon en mia lingvo, ne estas problemo trovi "Шарль де Голь"-n. En Esperanto mi trovus Ŝarl de Gol, sed mi ne havas esperantan enciklopedion.

Zurück nach oben