ورود به محتوا

lingvoj de la mondo

از Altebrilas, 12 اوت 2012

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 12 اوت 2012،‏ 16:31:00

raffadalbo (نمایش مشخصات) 14 اوت 2012،‏ 12:24:24

Altebrilas:Kiom da homoj parolas kiun?

http://www-958.ibm.com/software/data/cognos/manyey...
Verdire ridulo.gif, pluraj retpaĝoj liveras statistikojn pri la mondlingvoj kaj bedaŭrinde la statistikoj ne enhavas la samajn nombrojn, ekzemple: Ethnologue

raffadalbo (نمایش مشخصات) 14 اوت 2012،‏ 13:06:15

Ekzemple: Kiom da homoj parolas la hispanan denaskaj?

Vikipedio ( Hispana Vikipedio Angla Vikipedio ) diras "431 milionoj", Ethnologue "329 milionoj". Many Eyes diras "438 milionoj" sed ne klarigas ĉu ili parolas la hispanan denaske.

Pri la angla (denaskparolantoj):
Vikipedio: ( Angla Vikipedio ) "375 milionoj" (sed ankaŭ aliaj nombroj aperas en Vikipedio); Ethnologue: 328 milionoj. Many Eyes: 508 milionoj (ne nur denaske?).

Pri la nombroj de parolantoj kiel dua lingvo, la statistikoj estas eĉ pli malcertaj.

Pri Esperanto (ne denaska) Ethnologue donas la nombron "2 milionoj".

Altebrilas (نمایش مشخصات) 15 اوت 2012،‏ 22:29:59

Pri esperanto, la nombroj varias inter 4000 kaj 20000000 (5000-oble!):
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-p...

Ni superas ĉiujn rekordojn!

maratonisto (نمایش مشخصات) 16 اوت 2012،‏ 18:50:11

Altebrilas:Pri esperanto, la nombroj varias inter 4000 kaj 20000000 (5000-oble!):
La nombro 4000 estas ridinda. Tiam ĉu en UK partoprenis unu kvinono de esperantistoj? Tamen la plimulto ne havas monojn por veturi trans kontinentoj.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 19 اوت 2012،‏ 13:08:28

Kompreneble, la ekstremaj nombroj estas ridindaj. Sed des pli ridindaj, ke ili varias laŭ proporcio de unu ĝis kvin mil. Tiel granda variado ne okazas pri aliaj lingvoj.

بازگشت به بالا