去目錄頁

Kial diri registritajn markojn?

Ivancillo, 2012年8月12日

讯息: 19

语言: Esperanto

Ivancillo (显示个人资料) 2012年8月12日下午7:29:39

Saluton samlingvanoj!

Ekde Esperanto interesas mian fratinon mi ekhavis novajn demandojn pri kiel diri kelkajn aĵojn en internacia lingvo kiel la registritaj markoj, surtute ĉar oni devas almeti -n finaĵojn kiam ni montras la rektan objekton. Mia dubo aperis kiam ŝi demandis al mi kiel diri "Sprite", "Fanta" aŭ "Pepsi" (trinkaĵoj en mia lando) en esperanto kaj mi nur sciis kiel diri "kokakolaon", mi ne sciias se prononci esperante la markojn almetante -n kaj -o kiam bezonas aŭ prononci ilin kiel originale estas prononcataj (en tiu ĉi okazo en anglan). Kiel vi diras kaj skribas tiujn vortojn?

Dankon!

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月12日下午7:40:26

Mi skribas Sprite, Fanta kaj Pepsi kaj elparolas /sprajt/, /fanta/ kaj /pepsi/.

Ĉu kaj kiel almeti -n, estas demando de persona gusto:
Mi ŝatas Sprite, sed mi ne ŝatas Fanta.
Mi ŝatas Sprite-on, sed mi ne ŝatas Fanta-on
ktp

mschmitt (显示个人资料) 2012年8月13日上午5:58:32

Mi tre malŝatas la -o kaj -on finaĵojn kun propraj nomoj, sed mi trovis ke en granda nombro da frazoj kun propraj nomoj, ili ne estas bezonataj:

Mi ŝatas Coca-Cola. (Ne "Min ŝatas Coca-Cola", do "Mi" estas la subjekto.)
Mi uzas Firefox. (Firefox ne uzas min.)

Pli malfacila:

"Darkweasel trinkas Sprite." (Sprite neniam trinkas iun, sed ĉi tie la koncepto iĝas iomete malbela.)
"Ĵon trinkas Sprite." (Uuups, kion faru?)

Nepre bezonas preterlaborado:

"Muhammad Ali venkis George Forman." -> "Muhammad Ali venkis kontraŭ George Forman."

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年8月13日上午6:43:12

Forigite

mschmitt (显示个人资料) 2012年8月13日上午6:58:06

Estas malbela tasko kontroli diskutfadenojn kaj ĝustigi ilin, sed iu ja devas fari ĝin.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年8月13日上午7:07:46

Forigite

fajrkapo (显示个人资料) 2012年8月13日上午9:14:59

mschmitt: Mi tre malŝatas la -o kaj -on finaĵojn kun propraj nomoj, sed mi trovis ke en granda nombro da frazoj kun propraj nomoj, ili ne estas bezonataj:

Mi ŝatas Coca-Cola. (Ne "Min ŝatas Coca-Cola", do "Mi" estas la subjekto.)
Mi uzas Firefox. (Firefox ne uzas min.

"Muhammad Ali venkis George Forman." -> "Muhammad Ali venkis kontraŭ George Forman."
Mi opinias ke ne estas afero pri persona opcio aŭ gusto, sed ke oni devas uzi la ilojn de la lingvo ajn kiun oni parolas, do, por mi estas pli klara kaj taŭga: mi trinkas kola-on aŭ kola-n, mi uzas firefox-on, M.Ali Venkis George-on forman-on, ktp

kefga_x (显示个人资料) 2012年8月13日上午9:19:05

Mi volas scii kion oni faras en naciaj lingvoj kiuj havas akuzativon. Ĉu oni metas akuzativon kun propraj nomoj?

darkweasel (显示个人资料) 2012年8月13日上午9:31:58

kefga_x:Mi volas scii kion oni faras en naciaj lingvoj kiuj havas akuzativon. Ĉu oni metas akuzativon kun propraj nomoj?
nu, en la germana la akuzativo estas markata ĉe la artikolo kaj ne ĉe la vorto mem.

tamen mi pensas ke en slavaj lingvoj aŭ en la finna mi ja jam vidis lingvospecifajn (kaz)finaĵojn ĉe propraj nomoj. mi tamen scipovas neniun tian lingvon.

kefga_x (显示个人资料) 2012年8月13日上午10:47:53

darkweasel:
kefga_x:Mi volas scii kion oni faras en naciaj lingvoj kiuj havas akuzativon. Ĉu oni metas akuzativon kun propraj nomoj?
nu, en la germana la akuzativo estas markata ĉe la artikolo kaj ne ĉe la vorto mem.

tamen mi pensas ke en slavaj lingvoj aŭ en la finna mi ja jam vidis lingvospecifajn (kaz)finaĵojn ĉe propraj nomoj. mi tamen scipovas neniun tian lingvon.
Do, kion vi pensas pri tiun ideon: anstaŭ havante akuzativajn proprajn nomojn, oni uzas la prepozicion "je".

Mi trinkas je Pepsi.
Mi uzas je Skype.
...

Fakte, mi ne tre ŝatas tion, sed mi scivolas vidi la opiniojn de alioj.

回到上端