Meddelelser: 4
Sprog: Esperanto
Demian (Vise profilen) 13. aug. 2012 14.14.58
darkweasel (Vise profilen) 13. aug. 2012 15.25.39
Hyperboreus (Vise profilen) 14. aug. 2012 01.45.51
hebda999 (Vise profilen) 14. aug. 2012 06.15.47
Demian:Programlingvoj kiel Python kaj aliaj estas objektemaj programlingvoj. Mi ne scias kio estas tio. Ĉu vi bonvole povas klarigi?Por kompreni la difino de objektema programado, vi devas scii iom da komputoscienco. En programado ni havas datenoj (informeroj), kiuj entenas la informon (oni nomas ilin variabloj) kaj operacioj. En antaŭaj lingvoj datenoj kaj operacioj estis apartaj. Oni difinis variablojn por enteni la prilaboritan informon kaj poste oni difinis funkciojn aŭ procedurojn, kiuj plenumis la taskon de kalkulado bazante sur la antaŭe difinitaj variabloj. En objektema programado oni enkondukis objektojn (klasojn) - tio estas datenoj kun funkcioj/proceduroj dediĉitaj nur por tiuj ĉi datenoj. Do, datenoj kaj operacioj por tiuj ĉi datenoj jam ne estas apartaj, sed ili formas kompaktan komunon, kiun oni nomatas objekto/klaso. Tio simpligas la programadon - oni kreas objekton kun ĝiaj internaj operacioj - nome la interfejso per kiu la programo komunikiĝas kun la objekto. Do la objekto povas priatenti sin mem. En la reala mondo estas same - se vi aktivigas la televidilon, ne estas por vi necese, ke vi sciu ĉion pri ĝia interna funkciado - vi nur devas scii la funkciojn de butonoj sur ĝia interfejso.
Tio ne estas la sola diferenco. En objektema programado oni povas ankaŭ krei idojn de objektoj, kiuj heredas iliajn datenojn kaj operaciojn kaj povas enkonduki novajn datenojn kaj operaciojn. Same kiel en la naturo. La filo estas simila al siaj gepatroj, sed estas alia persono kun aliaj kapabloj.