본문으로

Fraŭda meksika balotado

글쓴이: Desmut, 2012년 8월 13일

글: 6

언어: Esperanto

Desmut (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 4:58:46

Kion vi scias pri la fraŭda balotado en Meksiko?

caspian.merlin (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 7:02:58

Desmut:Kion vi scias pri la fraŭda balotado en Meksiko?
Nenion. Klerigu min!

creedelambard (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 7:30:52

Ĉi tie en Usono novaĵo el fremdaj landoj ofte mankas. La plejmulto da usonanoj scias pri Meksiko, nur ke ili faras bongustajn bierojn kaj manĝaĵojn. Pri meksika politiko, aŭ geografio, aŭ historio ili nek scias nek prizorgas. Ĉagrena, sed vera.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 8:51:56

creedelambard:Ĉi tie en Usono novaĵo el fremdaj landoj ofte mankas. La plejmulto da usonanoj scias pri Meksiko, nur ke ili faras bongustajn bierojn kaj manĝaĵojn. Pri meksika politiko, aŭ geografio, aŭ historio ili nek scias nek prizorgas. Ĉagrena, sed vera.
Kaj tio kvankam Meksiko estas unu el viaj nur du najbaraj landoj! En Aŭstrujo oni certe almenaŭ iel flanke mencius en ĵurnaloj novaĵojn almenaŭ el niaj ok najbaraj landoj - speciale la grandaj Germanujo kaj Italujo estas eĉ tre prominente menciataj.

creedelambard (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 10:03:45

darkweasel:Kaj tio kvankam Meksiko estas unu el viaj nur du najbaraj landoj! En Aŭstrujo oni certe almenaŭ iel flanke mencius en ĵurnaloj novaĵojn almenaŭ el niaj ok najbaraj landoj - speciale la grandaj Germanujo kaj Italujo estas eĉ tre prominente menciataj.
Oni pensus ke ĉi tie en Seatlo, nur 125 km for de la ĉefurbo de kanada provinco de Brita Kolombio, oni ricevus novaĵon pri BK; sed tio ne okazas krom se estas tre grava aŭ tre terura novaĵo kiel tremigega murdo, aŭ eble elekto de nova ĉefministro de la BK-estraro. Fojfoje oni aŭdas per la universitata radiostacio pli da novaĵo pri BK, sed se oni vere volas scii, kio okazas en nia norda najbarolando, oni devas aŭskulti al radiostacioj el Viktorio aŭ Vankuvero.

creedelambard (프로필 보기) 2012년 8월 13일 오후 10:17:56

Sed nun revenante al fraŭdo en Meksiko . . .

Post elektoj la malvenkantoj fojfoje akuzas la venkantojn je fraŭdo. Kiel AMLO pruvus fraŭdon? Kian evidentecon ili havas? Kaj se vi povus pruvi fraŭdon, kion oni tiam farus?

다시 위로