Tästä sisältöön

Ĉielarko

galvis :lta, 14. elokuuta 2012

Viestejä: 2

Kieli: Esperanto

galvis (Näytä profiilli) 14. elokuuta 2012 21.07.49

Oni scias ke miraĝo povas esti fotata kvankam ĝi estas
nur optika iluzio.
Ĉu ĉielarko estas ankaŭ iluzio ?
Antaŭ longe, oni aŭdis ke ĉe la piedo de ĉielarko estas
trezoro, kaj la knaboj kuradis post la arkon, sed neniam
povis esti certa pri trezoro ĉar dum la tuta tempo la arko
vidiĝis je la sama distanco.
Mi min demandas ĉu tia bela grupo de koloroj ekzistas, aŭ
estas simpla iluzio loĝanta en nia cerbo.
Oni asertas ke aviadilo neniam povos flugi tra la centro
de ĉielarko.
Alia rimarko estus ke ne ĉiam la homoj povis vidi la arkon
ĉar laŭ antikvaj libroj ĝi komencis esti vidata nur post
la universala diluvo, eble antaŭ iuj 4000 jaroj.
Kion vi opinias ?

sudanglo (Näytä profiilli) 15. elokuuta 2012 8.11.37

Se ĉielarko estas iluzio, tiam la apartigo de koloroj kiam blanka lumo trapasas prismo devas ankaŭ esti nomata iluzio.

Vidu ĉielarko

Takaisin ylös