Zum Inhalt

Bluso

von jppoulin, 15. August 2012

Beiträge: 6

Sprache: Esperanto

jppoulin (Profil anzeigen) 15. August 2012 21:55:23

Saluton al ĉiuj!
Jen Blusaj gamoj kaj progresioj kaj mp3 specimeno per nekonata kvintona modalo:
http://www.jeanpierrepoulin.com/Muzikgamoj.htm#blu...
Bonan nokton!
jppoulin

maratonisto (Profil anzeigen) 16. August 2012 19:00:20

jppoulin:Saluton al ĉiuj!
Jen Blusaj gamoj kaj progresioj kaj mp3 specimeno per nekonata kvintona modalo:
http://www.jeanpierrepoulin.com/Muzikgamoj.htm#blu...
Bonan nokton!
jppoulin
Mi komprenas nenion en tuta paĝaro. La terminoj kaj desegnoj ne estas klarigitaj. Ĉio estas kiel iu kaŝoskribo.

Koracio (Profil anzeigen) 23. August 2012 17:58:22

Tiu estas mixolida, majoreca kvintona modalo.

maratonisto (Profil anzeigen) 23. August 2012 20:26:23

Koracio:Tiu estas mixolida, majoreca kvintona modalo.
Kie oni uzas miksolidon? Mi lernis en muzika lernejo kaj ni lernis nur maĵoron kaj minoron. Mi ne sentis muzikon en alia tonalo.

jppoulin (Profil anzeigen) 23. August 2012 21:40:51

maratonisto:
Koracio:Tiu estas mixolida, majoreca kvintona modalo.
Kie oni uzas miksolidon? Mi lernis en muzika lernejo kaj ni lernis nur maĵoron kaj minoron. Mi ne sentis muzikon en alia tonalo.
Jen kelkaj ekzemploj:
• Air: Kelly watch the stars
• Yannick Noah: Quand la dance
• Ras Michael & the Sons of Negus: Mr Brown
• Murray Head: Say it ain't so Joe
• Creedence Clearwater Revival: Ramble tamble (senkanta parto en la mezo)
• Status Quo: Living on an island (fino)
• The Beatles: Hey Jude (fino)
• The Beatles: Norvegian Wood (komenco)
• Jacques Dutronc: Et moi et moi et moi
• Michel Polnareff: La poupée qui fait non
• Maurane: L'un pour l'autre
• David Lee Roth: Just like paradise (krom la gitarsoloo)
• Johnny Hallyday: Les coups (trumpetoj)
• The Rolling Stones: Lady Jane (melodio per tiu muzikilo, kiu nomiĝas dulcimer en la angla)
• Led Zeppelin: Your time is gonna come
• Tradicia muziko el Uŝono: Going to Boston
• Tradicia muziko el Uŝono: June Apple
• Tradicia muziko el Irlando: Dinky's Reel

La Mezlida modalo ("Mezlido" laŭ la Muzika Terminaro de M.C. Butler kaj F. Merrick) estas
Sol La Si Do Re Mi Fa Sol aŭ G A B C D E F G (G A H C D D E F G por germanoj).
Ĝi estas Maĵora, sed la septo estas minora ĉar ne estas (intence!) dieso por la noto F.
Jen muzika provo (la akompanaj akordoj estas G F C G):
Mezlida Popo

Tamen mi ne komprenas tion, kion skribis koracio, ĉar Mezlido estas septona modalo, ne kvintona!
Se temas pri la "mp3 specimeno per nekonata kvintona modalo" la modalo estas la 徵 (Ĉe) modalo en G: G A C D E G.

Ĝis!

jppoulin (Profil anzeigen) 26. August 2012 19:55:20

Jen nova ekzemplo por la mezlida modalo en Esperanto (de la rokgrupo Team):
En Kaĉ

Zurück nach oben