Więcej

Kiu estas/os la lingvo de azio?

od codesito, 18 sierpnia 2012

Wpisy: 13

Język: Esperanto

codesito (Pokaż profil) 18 sierpnia 2012, 21:35:30

Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa, en Ameriko la hispana, en Afriko la araba... Sed kiu estas la plej grava lingvo en Azio?

Djino (Pokaż profil) 18 sierpnia 2012, 21:43:50

La ĉina, evidente

(la araba en Afriko? Vi aludas la araba clasika aŭ vi inkluzivas ĉiuj regionaj -kaj misinterkompreneblaj- dialektoj de la araba?)

codesito (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 00:12:25

codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa, en Ameriko la hispana, en Afriko la araba... Sed kiu estas la plej grava lingvo en Azio?
Do, ŝajnas ke ĉiuj araboj kaj musulmanoj studas la saman norman araban. Oni ne studas dialektojn en la lernejoj.

La ĉina ludis la rolon de lingvo de Azio en la pasinteco. ĉu nuntempe ĝi jam ludas denove tiun rolon, aŭ ĝi ankoraŭ havas fortajn konkurantojn?

Djino (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 01:42:59

codesito:
codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa, en Ameriko la hispana, en Afriko la araba... Sed kiu estas la plej grava lingvo en Azio?
Do, ŝajnas ke ĉiuj araboj kaj musulmanoj studas la saman norman araban. Oni ne studas dialektojn en la lernejoj.

La ĉina ludis la rolon de lingvo de Azio en la pasinteco. ĉu nuntempe ĝi jam ludas denove tiun rolon, aŭ ĝi ankoraŭ havas fortajn konkurantojn?
En la magrebaj landoj la clasika araba estas lerneje lernigita kiel fremda lingvo (kiel la angla). Plie necesas atenti la analfabetonombro en tiuj landoj.
Me konas marokanojn, alĝerianojn kaj tunizianojn, sed neniu el ili parolas la klasikan araban...

- Oni longtempe atendos antaû ol alian azian lingvon superas la ĉina. La nombro de hindiaj, bengalaj, rusaj kaj japanaj parolantoj ne atingas la duono de ĉina parolantoj.

darkweasel (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 08:53:28

codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa
ĉu? mi dirus ke almenaŭ okcidentan eŭropon regas la angla.

Djino (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 12:14:12

Mi kredas ke li parolas pri gepatra lingvo. Tial mi ne konsentas kun la araba klasika... ^^

Djino (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 12:39:38

La rusa fakte estas la plej grava lingvo de la kontinenta Eŭropo, ne de la Eŭropa unio.
Rusa : 135 milono de parolantoj (en la Eŭropa Rusio, Belorusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio...)
Germana : 120 milono (en Germanio, Aŭstrio, Svisio, Danio, Luksemburgio, Liĥtenŝtejno...)

darkweasel (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 13:22:38

Djino:La rusa fakte estas la plej grava lingvo de la kontinenta Eŭropo, ne de la Eŭropa unio.
Rusa : 135 milono de parolantoj (en la Eŭropa Rusio)
Germana : 120 milono (en Germanio, Aŭstrio, Svisio, Danio, Luksemburgio, Liĥtenŝtejno...)
ĉu tiu statistiko estas pri denaskuloj aŭ pri ĉiuj parolantoj?

Djino (Pokaż profil) 19 sierpnia 2012, 13:46:20

Tio tute dependas de la senco donita al vorto "grava". Estas la debato ke mi havas kun codesito.
Mi sole parolas pri denaskaj parolantoj.

codesito (Pokaż profil) 20 sierpnia 2012, 10:56:46

Djino:
codesito:
codesito:Mi vidas ke en Europo la plej grava lingvo estas la Rusa, en Ameriko la hispana, en Afriko la araba... Sed kiu estas la plej grava lingvo en Azio?
Do, ŝajnas ke ĉiuj araboj kaj musulmanoj studas la saman norman araban. Oni ne studas dialektojn en la lernejoj.

La ĉina ludis la rolon de lingvo de Azio en la pasinteco. ĉu nuntempe ĝi jam ludas denove tiun rolon, aŭ ĝi ankoraŭ havas fortajn konkurantojn?
En la magrebaj landoj la clasika araba estas lerneje lernigita kiel fremda lingvo (kiel la angla). Plie necesas atenti la analfabetonombro en tiuj landoj.
Me konas marokanojn, alĝerianojn kaj tunizianojn, sed neniu el ili parolas la klasikan araban...

- Oni longtempe atendos antaû ol alian azian lingvon superas la ĉina. La nombro de hindiaj, bengalaj, rusaj kaj japanaj parolantoj ne atingas la duono de ĉina parolantoj.
La araba kiun oni studas en la lernejoj kaj aŭdas en la tv, oni nomas "moderna norma araba", kaj ĝi estas klasika araba adaptita al la moderna epoko. Sed, ĉar la franca bone funkciis/as kiel "lingua franka" de granda parto de Afriko, la moderna araba malrapide antaŭeniras kaj devos pasi multaj jaroj por ke ĝi estos la ĉefa lingvo de magrebo, tamen mi pensas ke estas ilia volo ke la moderna araba estu ilia ĉefa lingvo kaj fine malgraŭ la malfacilaĵoj ĝi estos.

Wróć do góry