Skip to the content

Esperanto en Dua Vivo

by apb, August 20, 2012

Messages: 4

Language: Esperanto

apb (User's profile) August 20, 2012, 9:59:30 AM

Saluton al vi!

Dua Vivo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Dua_Vivo) estas virtuala mondo kie ni povas lerni aŭ plibonigi vian esperanton.

Esperanto-kursoj:

Por komencantoj: Ĉiulunde je la 14.00 GMT kaj ĉiumerkrede je la 20.30 GMT

Por progresintoj: Ĉiumarde je la 21.00 GMT

La ilon por uzi Dua Vivo vi trovas ĉi tie:

http://secondlife.com/support/downloads/

Ĝis revido!

Amike
Anders

jan aleksan (User's profile) September 2, 2012, 11:50:27 AM

Sal,

Ah, kaj krom kursoj ĉu daure okazas babilaj kunvenoj?

Kroma demando: ĉu la softvaro por alŝuti prenas multe da spaco?

antaŭdanke pro viaj respondoj

apb (User's profile) September 3, 2012, 5:46:32 PM

Saluton Jan!

Jes, ofte okazas babilaj kunvenoj vendrede. Pasintan vendredon ni estis 6 homoj.

La softvaro prenas 30MB da spaco.

Amike,

Anders

apb (User's profile) September 28, 2012, 12:46:42 PM

Saluton!

Ĉi-vespere estos babilrondo en Dua Vivo. La temo estas interesaj lokoj en Dua Vivo kaj eble ni ankaŭ faros ekskurson per velŝipo.

Ni renkontiĝos en nia ĉiela Esperanto-Lando je la 21.00 (Mezeŭropa Tempo) / 12.00 DVT / 20.00 GMT

Ĝis revido!

Back to the top