Kwa maudhui

retbiblioteko

ya smonkey, 20 Agosti 2012

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

smonkey (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2012 6:26:50 alasiri

Mi trovis interesa retbiblioteka hodiaŭ. Ĝi havas multajn librojn en espeanto aŭ pri esperanto. ĝi estas en la angla lingvo kaj Ĝi estas senkosta.
Estas bona rimedo.
http://openlibrary.org/

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 22 Agosti 2012 2:03:29 asubuhi

Jes, mi rigardis ĝin. Ŝajnas al mi ke estas tre
bona por tiuj kiuj havas e-libron. Mi havas Nook-n,
sed ĝi ne estas kolora modelo.

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 23 Agosti 2012 11:44:47 asubuhi

galvis:Jes, mi rigardis ĝin. Ŝajnas al mi ke estas tre
bona por tiuj kiuj havas e-libron
... kaj konas la anglan, ĉu ne? okulumo.gif

Ne nur la klarigoj estas nur en la angla; pli malbone, la serĉilo (eĉ "More search options" ) permesas elekti la verkiston aŭ la titolon aŭ la eldoniston aŭ la fakon... sed ne la lingvon.

Komparu kun la simila retpaĝo de Google. Unue, Google donas klarigojn en multaj lingvoj (ekzemple books.google.it donas klarigojn en la itala). Due, la altnivela serĉilo permesas elekti la lingvon, eĉ Esperanton. (Bedaŭrinde Esperanto eblas nur pri la serĉataj libroj - ne pri la klarigoj).

Ekzemploligilo: http://books.google.it/advanced_book_search (klarigoj en la itala).

Makinary (Wasifu wa mtumiaji) 27 Agosti 2012 4:33:50 alasiri

smonkey:Mi trovis interesa retbiblioteka hodiaŭ. Ĝi havas multajn librojn en espeanto aŭ pri esperanto. ĝi estas en la angla lingvo kaj Ĝi estas senkosta.
Estas bona rimedo.
http://openlibrary.org/
Tiu retejo estas bona, sed malfeliĉe ĝi ne havas bonan serĉilon, ni ne povas serĉi per lingvo.
Por kiu voli alian retbibliotekon:
http://www.dominiopublico.gov.br/ La retejo estas en portugala
En "Tipo de mídia" vi devas elekti: "Texto".
En "Idioma" vi devas elekti: "Esperanto"
Vi devas klaki la butonon "Pesquisar"-n

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 27 Agosti 2012 5:45:06 alasiri

Jes, ĉi retejo en la portugala estas taŭga.

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Agosti 2012 5:50:38 alasiri

Makinary:...alian retbibliotekon:
http://www.dominiopublico.gov.br/ La retejo estas en portugala
En "Tipo de mídia" vi devas elekti: "Texto".
En "Idioma" vi devas elekti: "Esperanto"
Vi devas klaki la butonon "Pesquisar"-n
Ho, tiu ligilo estas vere interesa! ridulo.gif Dankon, Makinary!

Ĉu aliulo konas similajn ligilojn?

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2012 1:59:08 asubuhi

raffadalbo:
Ĉu aliulo konas similajn ligilojn?
Provu foliumi Enreta Esperanto-Biblioteko!

Vidu ankaŭ se Biblioteca Nazionale di Esperanto interesas vin.

Makinary (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2012 6:13:13 alasiri

dombola:
raffadalbo:
Ĉu aliulo konas similajn ligilojn?
Provu foliumi Enreta Esperanto-Biblioteko!

Vidu ankaŭ se Biblioteca Nazionale di Esperanto interesas vin.
Bonaj retejoj. Dankon, Dombola.

Kurudi juu