შინაარსის ნახვა

Amikoj

luisfader-ისა და 21 აგვისტო, 2012-ის მიერ

შეტყობინებები: 17

ენა: Esperanto

luisfader (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2012 03:11:55

Saluton! Mia nomo estas Luis. Mi estas el Argentino, sed nun mi loĝas en Moskvo, Rusio.

Mi volas amikiĝi par praktiki kaj plibongi Esperanton. Mi atendos novajn amikojn en Lernu
ridulo.gif

rakuten98le (მომხმარებლის პროფილი) 21 აგვისტო, 2012 08:37:11

Saluton Sro. Luisfader, mia nomo estas Yoeng Leh kaj mi estas de lando Malajzio. Mi estas komencanto de Esperanto. Plezuro!
Kial loĝas vi en Moskvo? Laboras tien? Aŭ gepatroj estas Rusoj?
(Sorry if there's error. XD)

luisfader (მომხმარებლის პროფილი) 22 აგვისტო, 2012 17:36:41

Mi loĝas, ĉar mia familio estas ĉi tie. Mia filo estas rusa kaj mia edzino. Mi alvenis en
Rusion en 2009.
Ĉu vi havas Facebook? Mi pensas, ke mi povas praktiki Esperanton tie.

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 22 აგვისტო, 2012 19:14:44

Vi ankaŭ povas praktiki ĝin ĉi tie, en Lernu-forumoj.

Partoprenu en la fadenoj, aŭ kreu vi mem iujn novajn, kiel vi jam faris
kreante tiun ĉi.

Aliflanke, uzu la Tujmesaĝilon (dekstre de via ekrano), aŭ tute simple, sendu personan mesaĝon al iu kiu plaĉas al vi. Vi povos tiel komenci daŭran korespondadon.

Amike el Hispanujo.

MikhailMarkeyev (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2012 08:01:53

luisfader:Mi volas amikiĝi par praktiki kaj plibongi Esperanton.
Saluton, Luis!
Je 27a de Aŭgusto en Moskvo komenciĝos "77a malfermita konferencio" de Klubo da sciencistoj-esperantuloj (ruse). Ĉiu deziranto aliru antaŭ 18:45 al st. Sadovo-Kudinskaja d.18. kaj partoprenu senpage.
Bedaŭrinde mi loĝas ne en Moskvo, en Omsko, kiu estas 2500 km oriente. Tial mi ne ĉeestos.

AlexN (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2012 09:10:57

MikhailMarkeyev:
Je 27a de Aŭgusto en Moskvo komenciĝos "77a malfermita konferencio" de Klubo da sciencistoj-esperantuloj
Interesa afero, mi ne sciis tion. Verŝajne me venos tien.

vmel (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2012 09:59:10

luisfader:Saluton! Mia nomo estas Luis. Mi estas el Argentino, sed nun mi loĝas en Moskvo, Rusio.

Mi volas amikiĝi par praktiki kaj plibongi Esperanton. Mi atendos novajn amikojn en Lernu
ridulo.gif
Saluton, Luis!
Mi konstante loĝas en Moskvo, aktivas en E-o.

Mi NE rekomendas al vi t.n. klubon "Scio" - tie oni malmulte uzas E-on kaj babilas plejparte pri ĉarlatanaĵoj aŭ simple stultaĵoj.

E-klubo "Lev Tolstoj" (la ĉefa en Moskvo) kolektiĝas dufoje monate (krom somero, kiam oni vizitadas kongresojn ktp.) Kutima klub-tago estas lundo, dua k lasta de ĉiu monato, do supozeble 10 sep. ni kunvenos. La loko estas tute proksima al metrostacio Studenĉeskaja (helblua linio).

Por havi ĉiujn aktualajn informojn, abonu dissendolistonn [moskvo] ĉe Yahoogroups. Laŭbezone telefonu al mi: hejma 8-495-433-69-04, ofica 8-499-152-11-61, poŝtelefono 8-916-053-8-916.

Valentin Melnikov

rakuten98le (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2012 13:47:49

luisfader:Mi loĝas, ĉar mia familio estas ĉi tie. Mia filo estas rusa kaj mia edzino. Mi alvenis en
Rusion en 2009.
Ĉu vi havas Facebook? Mi pensas, ke mi povas praktiki Esperanton tie.
Estus bonega!
Ha! Vi estis edziĝinta...? Kiom da jaroj havas via filo? XD

Gerusa (მომხმარებლის პროფილი) 23 აგვისტო, 2012 21:04:50

Do amikiĝu kun mi.
ridulo.gif

eddyh (მომხმარებლის პროფილი) 25 აგვისტო, 2012 09:20:27

Saluton Luis

Mi ankaŭ lernas rusan.

Mi havas lernasociano en Ukrajno (mi helpas lin plibonigi lian anglan).

Mi kredas ke Esperanto povas help oni lerni aliajn lingvojn, ĉar ĝi estas logika kaj regula. Ĝi estas pli komplika trakti kun duan mallogikaj kaj malregulaj lingvoj samtempe.

Bonŝancon

Eddy

ზემოთ დაბრუნება