Sadržaj

Volontulu pri la nova lernu!-biblioteko

od erinja, 23. kolovoza 2012.

Poruke: 1

Jezik: Esperanto

erinja (Prikaz profila) 23. kolovoza 2012. 00:09:59

La teamo de lernu! serĉas personojn kiuj helpos pri aldonado de tekstoj al datumbazo por la nova biblioteko de lernu.

Eble vi ĉiam volis iel volontuli pri la paĝaro, sed vi ne sciis kiel - jen bona tasko por vi!

Ni jam havas multajn tekstojn, simple necesas meti ilin en formularon kun iom da informoj, por enigi ilin en datumbazon. Vi ne devas povi paroli Esperanton je alta nivelo. Helpu plibonigi la paĝaron por ĉiuj!

Artikolo pri la biblioteko ĉe Libera Folio

Se vi interesiĝas aŭ se vi havas demandojn, bonvolu skribi al teamo@lernu.net

Volonte traduku ĉi tiun mesaĝon kaj afiŝu ĝin ankaŭ en la nacilingvaj forumoj - eĉ sufiĉe baza nivelo de Esperanto sufiĉas, kvankam eble nula nivelo ne taŭgus (ĉar necesas uzi retan formularon en Esperanto)

Natrag na vrh