Więcej

Kiel vi prononcas "sed"?

od victornino, 23 sierpnia 2012

Wpisy: 11

Język: Esperanto

victornino (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 12:19:28

Mi rimarkis ke kelkaj esperantistoj aldonas "etan" ferman /e/ post la d el la vorto sed [1], tiel kiel prononcante du silabojn "se" kaj "d(e)". ĉu vi sedə-as? [2]

[1] fakte /ə/ aŭ ŝvao http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cvao
[2] Multaj angloparolantoj agas same kun la angla vorto "and"

hebda999 (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 22:01:04

Poloj ĝenerale ne havas problemojn kun la esperanta elparolo - mi penasas, ke Zamenhof bazis ĝin sur la pola elparolo. Tial mi prononcas "sed" kiel skribite.

darkweasel (Pokaż profil) 23 sierpnia 2012, 22:28:58

mi pensas ke mi emas elparoli tiun ŝvaon, ĉar al germanlingvanoj malfacilas
elparoli "d" kaj ne "t" vortofine. per tiu ŝvao mi certigas ke mi ne diras "set" kio estus eĉ pli malbona. ridulo.gif

Hyperboreus (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 04:45:10

Forigite

creedelambard (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 07:37:37

Kiel multe da usonanoj mi prononcas "and" kiel "an-də" kun kurta, preskaŭ silenta ŝvao; sed mi prononcas "sed" kiel skribata, sen ŝvao. Mi ne scias kial. Certe mi ne intencis ĝin kaj neniam pensis pri ĝi ĝis ĉi tiu temo.

sudanglo (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 09:18:59

Eble, estas iom malelegante prononci 'sed' kiel 'sed+ŝvao', tamen ĉar Esperanto ne rekonas la ŝva-sonon kiel fonemecan - ĉu gravas.

Certe estus malakcepteble prononci 'Sed' kiel 'Zet' ĉar tiel oni ŝanĝas al alia vorto.

antoniomoya (Pokaż profil) 24 sierpnia 2012, 10:37:31

creedelambard:Certe mi ne intencis ĝin kaj neniam pensis pri ĝi ĝis ĉi tiu temo.
Mi ankaŭ neniam pensis pri tiu prononca afero. Ĉar en Esperanto ĉiu litero havas sian difinitan sonon, mi ne trovas specialan problemon prononci tiun aŭ alian esperantan vorton.

Sed eble tio estas ĉar, antaŭ multaj jaroj, kiam mi frontis la francan lingvon, mi devis doni grandan atenton al sia prononcado, kiu tiom diferencias de la hispana. Do, mi jam estis avertita kaj atenta kiam mi eklernis Esperanton.

Amike.

zan (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 00:45:49

Mi penas, ke mia sed ne fariĝu seddu.ridulo.gif
Fakte mi ne komprenas, kiel oni prononcas sed sen ə.
Kiam oni prononcas d, tiam oni malfermas la baron de la lango (plosivo) per voĉa elspiro.
Post la plosivo momente mi devas voĉi kun iomete malfermita buŝo ,kaj tiama sono fariĝas ə-eca sono, laŭ mia provo.
Kiamaniere oni prononcas d sen tia ə?

marcuscf (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 04:09:57

zan:Mi penas, ke mia sed ne fariĝu seddu.ridulo.gif
Fakte mi ne komprenas, kiel oni prononcas sed sen ə.
Kiam oni prononcas d, tiam oni malfermas la baron de la lango (plosivo) per voĉa elspiro.
Post la plosivo momente mi devas voĉi kun iomete malfermita buŝo ,kaj tiama sono fariĝas ə-eca sono, laŭ mia provo.
Kiamaniere oni prononcas d sen tia ə?
Mi scias ke la japana lingvo ne emas uzi tian konsonanton sen vokalo. Ankaŭ mia lingvo ne emas uzi “d” sen vokalo post ĝi (brazilanoj emas aldoni “i” post tiaj konsonantoj...). Do mi kredas ke mi komprenas vian demandon.

Mi opinias ke temas simple pri longeco, flustreco, kaj ligo kun la sekva vorto. Se la “ə” estas sufiĉe mallonga, flustra, kaj malsimila al la kvin vokaloj de Esperanto, oni konsideras ke ĝi ne ekzistas ridulo.gif (aŭ ke ĝi estas parto de la sono “d”). Krome, se la sekva vorto komenciĝas per litero kiu facile ligas sin kun “d” (ekz. vokalo), la “ə” tute malaperas.

Iam mi klopodis lerni kiel prononci “vprckvni” (“vprtskvni” serĉu interreton pri ĝi). Oni diras ke ĝi estas vorto kun nur 1 vokalo, sed kiam mi aŭskultis la son-dosieron, mi aŭskultis multajn “ə” en ĝi. Tamen, mi ne havas “fonetikistan orelon”, mi nur rakontis mian sperton.

Hyperboreus (Pokaż profil) 25 sierpnia 2012, 06:13:56

Forigite

Wróć do góry