Al la enhavo

Difino en angla-esperanta vortaro

de jchthys, 2012-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-24 15:00:21

Saluton,

Mi rimarkis, ke la difino en la lernu-vortaro por la angla vorto “either” estas “ĉu”. Tio malĝustas; “iu” kaj “aŭ” eble taŭgus. “Ĉu” signifas “whether”.

Chainy (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-24 18:21:02

Nu, 'ĉu' ja povas signifi 'either' en jen tia frazo:

"Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis." = Either due to fear or pride, he made no response.

PMEG klarigas, ke ĉu... ĉu emfazas indiferentecon, dum aŭ... aŭ nur montras alternativojn. (vidu: ĉu...ĉu...)

Sed vi pravas, ke nura 'ĉu' ne estas bona traduko por 'either'. La traduko de Wells estas:
either = unu aŭ la alia; iu (el la du); indiferente ambaŭ, ne gravas kiu (el la du); either...or...: aŭ....aŭ; I haven't bought anything either: Ankaŭ mi nenion aĉetis; on either side ambaŭflanke
Wells ne mencias 'ĉu...ĉu...' sed mi pensas ke tio devas esti en la Lernu-vortaro. Mi pensas, ke ankaŭ indas aldoni mencion pri 'ajna (el la du)'. Jen kiel la Lernu-traduko aspektas nun (diferencoj kompare kun Wells estas ruĝmarkitaj):

either = unu aŭ la alia; iu (el la du); ajna (el la du), ne gravas kiu (el la du), indiferente ambaŭ; either...or...: (to show the alternatives) aŭ....aŭ, (to emphasize indifference) ĉu....ĉu...; I haven't bought anything either: Ankaŭ mi nenion aĉetis; on either side ambaŭflanke

Chainy (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-24 18:36:28

Chainy:Nu, 'ĉu' ja povas signifi 'either' en jen tia frazo:

"Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis." = Either due to fear or pride, he made no response.
Mi nun iom dubas pri tio. Eble ankaŭ en tia kunteksto oni plej bone traduku tion per 'whether'. Mi dume ŝanĝis la vortaro-artikolon al nur 'either or = aŭ...aŭ...'. Kion vi pensas?

jchthys (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-31 21:36:43

Mi kredas, ke la frazo, kiun vi skribis, tradukiĝas "Whether due to fear or pride, he made no response."

Reen al la supro