去目錄頁

Ĉu esperanto estas lingvo por viroj?

Desmut, 2012年8月28日

讯息: 10

语言: Esperanto

Desmut (显示个人资料) 2012年8月28日上午1:32:37

Mi pensas ke eble jam oni traktis ĉi-temon antaŭe, tamen mi volas demandi tion ĉi.

Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?

Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?

Demian (显示个人资料) 2012年8月28日上午5:03:06

Desmut:Mi pensas ke eble jam oni traktis ĉi-temon antaŭe, tamen mi volas demandi tion ĉi.

Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?

Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?
Mi rare (preskaŭ neniam) vidas arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn (Barato, Pakistano ktp) en tiuj ĉi forumoj. Plejparte da personoj estas el Eŭropo kaj multaj el Nord-Ameriko, Orient-Azio kaj Brazilo.

Ĉu tio signifas ke la arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn "simple ne emas lerni strangaĵojn kaj decidas partopreni en la monda familio?"

Ĉu la arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn "simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?"

Oni neniam diros tiel por tiuj personoj. Do, kial diri tion por virinoj? (iu socia grupo kiu havas nenion komuna krom sekso.)

antoniomoya (显示个人资料) 2012年8月28日上午5:23:41

Desmut:Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?
Mi ankaŭ plurfoje demandis tion mem. Sed ne ricevis konvinkemajn respondojn.

Mi vidis kelkajn (malmultajn) virinojn iam partopreni en iujn forumojn, fari iun demandon, sendi unu aŭ du mesaĝojn, kaj poste tute malaperi. Ŝajnas ke virinoj preferas aliajn okupojn...

Kaj Demian ankaŭ pravas. Kial tiom malmulte da arabanoj, afrikanoj aŭ azianoj partoprenas en ĉi tiuj forumoj? Mistero.

Amike.

whysea (显示个人资料) 2012年8月28日上午5:49:43

Jen, esperantistino aperas!

Kaj ŝi (mi) ankaŭ pensas ke virinoj iome mankas al esperantujo.
Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj...
Haha mi ankaŭ iam uzas la vorton "nerda"...Ĉu tiu vorto esperantiĝos baldaŭ?

cellus (显示个人资料) 2012年8月28日上午9:22:15

Esperanto kaj interlingua kaj ido estas la solaj helplingvoj kiuj ankaŭ havas uzantinojn.. La proporcio de virinoj estas plej alta en esperantujo.

Cetere estas pli da esperantistoj kaj nombre kaj proporcie en iuj landoj ol en aliaj. Estas sufiĉe interesa legi la landan statistikon de UEA.

codesito (显示个人资料) 2012年8月28日上午10:29:35

La afero estas ke ni klopodas fari revolucion en la mondo, kaj ŝajnas ke tio estas afero de viroj. Mi supozas ke el kiuj klopodas fari ion vere reva kaj revo-lucia malpli ol 1% estas virinoj. Miloj da viroj partoprenis rekte en la revo(lucio) konstrui veturilon sen ĉevaloj, sed ĉu iu virino? Ĉu iu virino partoprenis rekte en la revo(lucio) sendi homojn for de la tero kiam tio estis nur revo? Kiujn virinojn vi konas de aliaj revo(lucioj)?

PosmoX (显示个人资料) 2012年9月4日下午9:27:04

Ĉi tie estas malmultaj virinoj. Sed la prezidentino de la Argentina Esperanto Ligo estas virino.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月5日上午8:51:29

PosmoX:Ĉi tie estas malmultaj virinoj. Sed la prezidentino de la Argentina Esperanto Ligo estas virino.
Estus ja fakte zorgige, se la prezidentino estus viro.

PNER (= pardonu, ne eblis rezisti)

raffadalbo (显示个人资料) 2012年9月5日上午10:30:40

Desmut:Mi pensas ke eble jam oni traktis ĉi-temon antaŭe, tamen mi volas demandi tion ĉi.

Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?

Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?
Strange, mia sperto estas la malo. En la grupoj, kiujn mi vidis (ne multajn, verdire), la virinoj estas ofte pli nombraj ol la viroj.

Mi kredas ke ĉio dependas de:
* en kiu lando? Eble en kelkaj landoj Esperanton ŝatas pli la viroj, en aliaj landoj pli la virinoj
* en kiu medio? Eble la virinoj pli ŝatas la klubojn kaj la viroj pli ŝatas la forumarojn
* en kiu aĝo?
* ktp...

jchthys (显示个人资料) 2012年9月6日上午4:47:34

Jes, Esperanto estas lingvo por viroj.

Kaj ĝi estas lingvo por virinoj ankaŭ.

Kaj infanoj.

回到上端