Tin nhắn: 10
Nội dung: Esperanto
Desmut (Xem thông tin cá nhân) 01:32:37 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?
Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?
Demian (Xem thông tin cá nhân) 05:03:06 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
Desmut:Mi pensas ke eble jam oni traktis ĉi-temon antaŭe, tamen mi volas demandi tion ĉi.Mi rare (preskaŭ neniam) vidas arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn (Barato, Pakistano ktp) en tiuj ĉi forumoj. Plejparte da personoj estas el Eŭropo kaj multaj el Nord-Ameriko, Orient-Azio kaj Brazilo.
Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?
Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?
Ĉu tio signifas ke la arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn "simple ne emas lerni strangaĵojn kaj decidas partopreni en la monda familio?"
Ĉu la arabanojn, afrikanojn kaj sud-azianojn "simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?"
Oni neniam diros tiel por tiuj personoj. Do, kial diri tion por virinoj? (iu socia grupo kiu havas nenion komuna krom sekso.)
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 05:23:41 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
Desmut:Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?Mi ankaŭ plurfoje demandis tion mem. Sed ne ricevis konvinkemajn respondojn.
Mi vidis kelkajn (malmultajn) virinojn iam partopreni en iujn forumojn, fari iun demandon, sendi unu aŭ du mesaĝojn, kaj poste tute malaperi. Ŝajnas ke virinoj preferas aliajn okupojn...
Kaj Demian ankaŭ pravas. Kial tiom malmulte da arabanoj, afrikanoj aŭ azianoj partoprenas en ĉi tiuj forumoj? Mistero.
Amike.
whysea (Xem thông tin cá nhân) 05:49:43 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
Kaj ŝi (mi) ankaŭ pensas ke virinoj iome mankas al esperantujo.
Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj...Haha mi ankaŭ iam uzas la vorton "nerda"...Ĉu tiu vorto esperantiĝos baldaŭ?
cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:22:15 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
Cetere estas pli da esperantistoj kaj nombre kaj proporcie en iuj landoj ol en aliaj. Estas sufiĉe interesa legi la landan statistikon de UEA.
codesito (Xem thông tin cá nhân) 10:29:35 Ngày 28 tháng 8 năm 2012
PosmoX (Xem thông tin cá nhân) 21:27:04 Ngày 04 tháng 9 năm 2012
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 08:51:29 Ngày 05 tháng 9 năm 2012
PosmoX:Ĉi tie estas malmultaj virinoj. Sed la prezidentino de la Argentina Esperanto Ligo estas virino.Estus ja fakte zorgige, se la prezidentino estus viro.
PNER (= pardonu, ne eblis rezisti)
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 10:30:40 Ngày 05 tháng 9 năm 2012
Desmut:Mi pensas ke eble jam oni traktis ĉi-temon antaŭe, tamen mi volas demandi tion ĉi.Strange, mia sperto estas la malo. En la grupoj, kiujn mi vidis (ne multajn, verdire), la virinoj estas ofte pli nombraj ol la viroj.
Ĉu la virinoj simple ne emas lerni strangaĵon kaj decidas ne partopreni en la "monda familio" de Esperanto?
Ĉu la plimulto da viroj en Esperantujo estas tion nerdaj kaj strangaj ke la virinoj simple opinias nian aferon tute stranga kaj nelerninda fuŝaĵo?
Mi kredas ke ĉio dependas de:
* en kiu lando? Eble en kelkaj landoj Esperanton ŝatas pli la viroj, en aliaj landoj pli la virinoj
* en kiu medio? Eble la virinoj pli ŝatas la klubojn kaj la viroj pli ŝatas la forumarojn
* en kiu aĝo?
* ktp...
jchthys (Xem thông tin cá nhân) 04:47:34 Ngày 06 tháng 9 năm 2012
Kaj ĝi estas lingvo por virinoj ankaŭ.
Kaj infanoj.