Al la enhavo

Breivik

de Fuzzy, 2012-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 10:57:55

Kion vi pensas pri la verdikto -- ĉu ĝi estas justa? Ĉu Breivik vere meritas 21 jarojn en malliberejo?

rakuten98le (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 14:13:31

Mi aŭdis ke la malliberejo en Norvegio estas bela! Tre luksa! Estas Vere?
http://4.bp.blogspot.com/_mmBw3uzPnJI/S-HGANeMz4I/...

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 15:41:59

rakuten98le:Mi aŭdis ke la malliberejo en Norvegio estas bela! Tre luksa! Estas Vere?
http://4.bp.blogspot.com/_mmBw3uzPnJI/S-HGANeMz4I/...
estus agrable, kaj tio koncernas ne nur vin, klakebligi tiajn ligilojn.
uzantoj de poŝtelefonoj ne povas facile kopii aferojn.

do jen: laŭdira malliberejo en norvegujo

efilzeo (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 17:12:57

Se mi memoras bone li mortigis pli ol 70 personoj, senkulpa personoj, do mi pensas ke ĝi estas ĝusta. Kaj vi? Kion vi pensas pri tion?

dobri (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 17:21:19

Kiam en Norvegio ne estas mortpuno, tiam severa (ĝismorta) puno pravas.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 17:25:58

21 jaroj eĉ ŝajnas al mi maltro, tia homo ne ŝajnas al mi ankoraŭ havi ŝancojn fariĝi normala, leĝorespektanta civitano.

mi scias tamen ke tutviva malliberigo ne eblas en norvegujo, do jen la plej proksima puno (kvankam laŭ mi pli indas paroli pri prevento kaj ne pri puno).

evidentas ke konformeco al leĝoj estas pli grava ol ies opinio ke li meritus pli. alie morgaŭ oni punos ĉiun laŭ plaĉo.

la mortpunon mi cetere kontraŭas ankaŭ ĉe tia homo.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-28 22:44:44

Forigite

luisfader (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 00:15:30

darkweasel:
rakuten98le:Mi aŭdis ke la malliberejo en Norvegio estas bela! Tre luksa! Estas Vere?
http://4.bp.blogspot.com/_mmBw3uzPnJI/S-HGANeMz4I/...
estus agrable, kaj tio koncernas ne nur vin, klakebligi tiajn ligilojn.
uzantoj de poŝtelefonoj ne povas facile kopii aferojn.

do jen: laŭdira malliberejo en norvegujo
Ne. Mi pensas ke nenie la malliberejo estas bela. Ĉie ĝi ludas la rolon de la puno.
Sed ĝi ne estas vera, ke ni estas egalaj antaŭ la leĝo. Pro tio la riĉaj homoj povas loĝi en la malliberejo, tiel ĝi estas palaco.

Mi pensas, ke ĉie faŝistoj kia Breivik ne meritas punojn, sed mortpunojn. Ĉar il estas murdinto kaj mi ne povas redoni al la mondo la vidojn de la homoj, kiejn il mortigis.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 08:26:00

luisfader:Mi pensas, ke ĉie faŝistoj kia Breivik ne meritas punojn, sed mortpunojn. Ĉar il estas murdinto kaj mi ne povas redoni al la mondo la vidojn de la homoj, kiejn il mortigis.
kaj lin mortigi ja revivigos tiujn homojn? aŭ kion vi celas?

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-aŭgusto-29 20:01:50

Hyperboreus:Ĉu iel povas ekzisti justa puno por 70-obla mortigisto?
Nenio puno al mortigisto lasos la viktimoj revivi.

Reen al la supro