ไปยังสารบัญ

Malmultaj virinoj, la granda problemo

จาก codesito, 28 สิงหาคม 2012

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

codesito (แสดงโปรไฟล์) 28 สิงหาคม 2012, 16:33:53

Laste abundas la fadenoj pri la granda problemo: malmultaj virinoj en eo, sed kial estas tiel grandega problemo?
La virinoj malabundas en ŝako, inventistoj, matematiko, futbalo, fiŝkapto, kaj milo da aliaj aktivecoj, tamen ili ne ploretas nek diras ke tio estas problemo.
En eo estas kiuj estas: viroj, virinoj kaj ĉiuj estas bonvenaj, demandi kial tiuj jes kaj tiuj ne, estas ludeto de troloj profesiaj aŭ stultuloj.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 28 สิงหาคม 2012, 16:38:02

codesito:Laste abundas la fadenoj pri la granda problemo: malmultaj virinoj
jes. dankon por krei eĉ plian! ridulo.gif
La virinoj malabundas en ŝako, futbalo, inventistoj, matematiko, futbalo, fiŝkapto, kaj milo da aliaj aktivecoj
jes, en futbalo ili malabundas eĉ dufoje.

codesito (แสดงโปรไฟล์) 28 สิงหาคม 2012, 16:45:11

Futbalo estas la reĝo de la ŝportoj, ĝi meritas duoblan mencion, aldone mi estas hispano, do oni komprenas.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 28 สิงหาคม 2012, 18:15:47

Eble ili estas okupitaj regardi ŝminkajn videojn en vitubo.

nikko (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2012, 08:38:00

Virinoj ne ŝatas reton kaj esperantujon, ĉar ilin tedas ĉiutage akcepti proponojn pri edziniĝo aŭ simpla seksumado.

sukerino (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2012, 09:24:49

efilzeo:Eble ili estas okupitaj regardi ŝminkajn videojn en vitubo.
Eble ni ne ŝatas la antaŭjuĝoj de kelkaj viroj...

Estas socia problemo. Estas tiom multe da virinoj kiuj havas talenton por matematiko, ŝako kaj ion ajn, sed la socio bedaŭrinde havas ankoraŭ antaŭjuĝoj kaj"reguloj" kaj inoj kondutas tiel..
Virinoj ne ŝatas reton kaj esperantujon, ĉar ilin tedas ĉiutage akcepti proponojn pri edziniĝo aŭ simpla seksumado.
Haha, dankon! Fakte, dum Esperantaj aranĝoj kelkfoje veras...

กลับไปด้านบน