前往目錄

21a-23a Septembro: Nigra Arbaro, Strasburgo, Starveturilo kaj praktiki Esperanton

貼文者: Kornelja, 2012年8月30日

訊息: 2

語言: Esperanto

Kornelja (顯示個人資料) 2012年8月30日下午6:45:41

Al sia seminaro-semajnfino invitas la asocio de sudorienta germana lando Baden-Virtembergo, en Septembro de vendredo 21a ĝis dimanĝo 23a. Ni renkontas en junulargastejo en la grandioza kastelo Ortenberg, proksime de Offenburg, ĉe la orienta flanko de la meza Nigra Arbaro.

La bunto programo ofertas kursojn por diversaj gradoj kaj ekskursojn al Nigra Arbara bieno Vogtsbauernhof aŭ Strasburgo por ŝipveturado kun klarigoj en Esperanto aŭ al veturado per starveturilo (Segway).

Pli da informo pri 34a BAVELO-Seminaro ĉe http://esperanto-bw.de/seminario-eo.

Mi ĝojas renkonti konatajn kaj novajn Esperantistojn tie. Ĉu vi venos?
Kore
Kornelja

raffadalbo (顯示個人資料) 2012年9月30日下午2:30:19

Kornelja:Al sia seminaro-semajnfino invitas la asocio de sudorienta germana lando Baden-Virtembergo, en Septembro de vendredo 21a ĝis dimanĝo 23a. Ni renkontas en junulargastejo en la grandioza kastelo Ortenberg, proksime de Offenburg, ĉe la orienta flanko de la meza Nigra Arbaro (...)
Nu, multaj renkontoj okazis samtempe en septembro, sed tiu ŝajnas interesega kaj bone organizita. Ĉu vi povas sciigi ĉiujn kiel ĝi disvolviĝis?

回到上端