본문으로

Ĉu ĝi estas korekta?

글쓴이: CrisJr25, 2012년 8월 31일

글: 25

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오전 4:48:09

Forigite

nikko (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오전 6:56:51

cellus:
CrisJr25:Mi ŝkribis kanton, kaj mi volas scii se ĝi estas gramatike korekta. Tuj dankas!
Mi skribis (ne ŝkribis)

Mi volas scii, ĉu ĝi estas gramatike korekta.
La rekta demando estas:
Ĉu ĝi estas gramatike korekta.
Mi volas scii ĉu ĝi estas gramatike korekta.

Se komencas ĉiam SUBPROPOZICION. Oni ne povas diri Se ĝi estas gramatike korekta.
Sed: Se ĝi estas gramatike korekta, mi publikigos ĝin.
Mi publikigos ĝin, se ĝi estas gramatike korekta.

Se vi venos, mi ĝjojos.
Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
"Korekta" = "rilata al korektado"

Endus skribi(diri):

Ĉu ĝi estas gramatike ĝusta? ktp

sudanglo (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오전 10:00:40

"Korekta" = "rilata al korektado"
Ĉiam estas kelkaj pedantoj, kiuj insistas ke oni ne uzu 'korekta' en la senco de konforma al la reguloj. Sed tiu senco de la vorto estas tro firme establita, por ĝin eljeti nun.

La princo kondutis tre korekte kun mi. Kia desaponto! Mi volis ke li vipu min pro miaj eraroj! Mi ŝatas viron kiu estas dominema.

nikko (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오전 10:06:51

sudanglo:
"Korekta" = "rilata al korektado"
Ĉiam estas kelkaj pedantoj, kiuj insistas ke oni ne uzu 'korekta' en la senco de konforma al la reguloj. Sed tiu senco de la vorto estas tro firme establita, por ĝin eljeti nun.

La princo kondutis tre korekte kun mi. Kia desaponto! Mi volis ke li vipu min pro miaj eraroj! Mi ŝatas viron kiu estas dominema.
Evidente, ja korekt- estas verbeca radiko(i-radiko). Sed mi tute ne insistas. Ĉiu skribu laŭplaĉe.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오후 12:44:20

nikko:

Tiaj estas ankaŭ FIKS/, FALS/, KOMPLIK/, VEK/ kaj aliaj. Ial tamen nur korekta estas kritikata, sed pri fiksa, veka ktp. neniu plendas.

nikko (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오후 2:11:09

darkweasel:

Fiksa kaj veka estas sufiĉismaj elizioj el fiksita kaj vekita, dum korekta rilatas certe al ago (korekti), sed ne al stato (korektita).

EldanarLambetur (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오후 2:51:21

Legu PMEG de tie malsupren.

tommjames (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오후 2:58:05

nikko:dum korekta rilatas certe al ago (korekti), sed ne al stato (korektita).
Ĝi ja rilatas al stato. Sed la stato ne necese estas "korektita". Ĝi simple signifas "ĝusta", senrigarde de tio, ĉu oni korektis aŭ ne.

Estas same kun "veka". Iu povas esti veka, kvankam neniu vekis lin. Povas esti ke li simple vekiĝis.

sudanglo (프로필 보기) 2012년 9월 3일 오후 3:11:06

Eĉ estas diferenco inter ĝusta kaj korekta.

Vi ŝuldas al mi £100. Frazo korekta, sed eble tio provokus la respondon tio ne estas ĝusta.

cellus (프로필 보기) 2012년 9월 4일 오후 12:21:19

antoniomoya:
cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Mi ne scias ĝuste ĉu temas pri ekzempla frazo, aŭ ĉu profunda deziro de nordulo. ridulo.gif

Mi povas kompreni vin ĉar, se mi havus monon (mi kiu estas sudulo), mi veturus al pli malvarmeta lando.

Amike.
Vi pravas, ĉar la avantaĝo de malvarmo estas ke vi "nur" devaas surmeti pli da vestaĵoj kiam estas malvarme, sed se estas tro varme, vi devas havi klimatigilon de iu speco kaj ĉirkaŭ iri kun klimatiga ekipo estas peze kaj malkomforte

다시 위로