Naar de inhoud

Ĉu ĝi estas korekta?

door CrisJr25, 31 augustus 2012

Berichten: 25

Taal: Esperanto

CrisJr25 (Profiel tonen) 31 augustus 2012 02:41:26

Mi ŝkribis kanton, kaj mi volas scii se ĝi estas gramatike korekta. Tuj dankas!

Sola en mondo tio kio ne ŝin estimas
Nenia vorto tio kio ŝi povas kompreni
Ŝi ne scias la veron, sed
Ŝi tenas la elektojn tio kio ili liveris
Ŝi parolas al ŝi mem
"Dankon, mondo, al ĉio"
Kaj, kun timo de mondaj oreloj
"Al la ironio de mia naskiĝo"
Ĉia tago estas tiel ĉi
Ŝi nur esperas per ŝia horo
Kaj mi ne povas fari nenion
Ĉar mi ne scias tio kio mi diros
"Dankon, mondo, al mia malscio!"

sudanglo (Profiel tonen) 31 augustus 2012 10:38:49

Sola en mondo, kiu ne ŝin estimas,
ŝi neniun vorton povas kompreni.
Ŝi ne scias la veron, sed
akceptas la elektojn altruditajn
Ŝi diras al si
"Dankon, mondo, por ĉio"
Kaj, kun timo de mondaj oreloj
flustras pri la ironio de ŝia naskiĝo
Ĉiutage estas tiel.
Ŝi nur esperas en sia koro,
kaj mi povas fari nenion,
ne scias kion diri al ŝi,
pensas 'Dankon, mondon, pro ŝia nescio'

Verdire mi ne komprenis la intencitan signifon de la originalo. Do mi nur divenis - eble malĝuste.

cellus (Profiel tonen) 31 augustus 2012 17:22:51

CrisJr25:Mi ŝkribis kanton, kaj mi volas scii se ĝi estas gramatike korekta. Tuj dankas!
Mi skribis (ne ŝkribis)

Mi volas scii, ĉu ĝi estas gramatike korekta.
La rekta demando estas:
Ĉu ĝi estas gramatike korekta.
Mi volas scii ĉu ĝi estas gramatike korekta.

Se komencas ĉiam SUBPROPOZICION. Oni ne povas diri Se ĝi estas gramatike korekta.
Sed: Se ĝi estas gramatike korekta, mi publikigos ĝin.
Mi publikigos ĝin, se ĝi estas gramatike korekta.

Se vi venos, mi ĝjojos.
Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.

antoniomoya (Profiel tonen) 31 augustus 2012 18:32:01

cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Mi ne scias ĝuste ĉu temas pri ekzempla frazo, aŭ ĉu profunda deziro de nordulo. ridulo.gif

Mi povas kompreni vin ĉar, se mi havus monon (mi kiu estas sudulo), mi veturus al pli malvarmeta lando.

Amike.

darkweasel (Profiel tonen) 31 augustus 2012 21:05:19

antoniomoya:
cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Mi ne scias ĝuste ĉu temas pri ekzempla frazo, aŭ ĉu profunda deziro de nordulo. ridulo.gif

Mi povas kompreni vin ĉar, se mi havus monon (mi kiu estas sudulo), mi veturus al pli malvarmeta lando.

Amike.
kaj en la vintro vi volos reveturi al hispanujo. ridulo.gif

Epovikipedio (Profiel tonen) 31 augustus 2012 21:15:31

cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Unue, oni ne uzu la kondicionalon tuj post uzis ''se''.

darkweasel (Profiel tonen) 31 augustus 2012 21:18:44

Epovikipedio:
cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Unue, oni ne uzu la kondicionalon tuj post uzis ''se''.
demando.gif
tio estas sensenca malĝustaĵo.

antoniomoya (Profiel tonen) 1 september 2012 10:02:51

darkweasel:kaj en la vintro vi volos reveturi al hispanujo. ridulo.gif
Tute eble, amiko. Sed somero ĉi tie estas tiel sufoka, ke oni farus ion
ajn por forkuri de ĝi.

CrisJr25 (Profiel tonen) 2 september 2012 23:28:15

Pardonu min! Mi ne parolas esperanton tre bone! Mi nur tenas dubojn!

黄鸡蛋 (Profiel tonen) 3 september 2012 02:43:40

Epovikipedio:
cellus:Se mi havus monon, mi veturus al pli varma lando.
Unue, oni ne uzu la kondicionalon tuj post uzis ''se''.
En Esperanto oni uzas us-modon kaj en la se-subfrazo kaj en la ĉef-frazo.

Terug naar boven