去目錄頁

Kiu estas la plej populara fremda lingvo en via nacio?

Demian, 2012年9月2日

讯息: 17

语言: Esperanto

Demian (显示个人资料) 2012年9月2日上午11:51:49

Laŭ diversaj fontoj, aŭ la franca aŭ la hispana estas la plej populara fremda lingvo en Barato. Aliaj popularaj eksterlandaj lingvoj estas ĉina, rusa kaj japana.

Kiun fremdan lingvon oni lernas en via nacio?

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月2日下午1:01:29

en aŭstrujo preskaŭ ĉiu lernejano lernas la anglan. ofte ankaŭ aldonajn kiel la francan, la hispanan, la italan aŭ eĉ la rusan, sed la anglan lernas vere preskaŭ ĉiu.

vincas (显示个人资料) 2012年9月2日下午7:31:47

Demian:Laŭ diversaj fontoj, aŭ la franca aŭ la hispana estas la plej populara fremda lingvo en Barato. Aliaj popularaj eksterlandaj lingvoj estas ĉina, rusa kaj japana.

Kiun fremdan lingvon oni lernas en via nacio?
Ĉu anglan ne lernas en Barato?

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月2日下午8:45:53

vincas:
Demian:Laŭ diversaj fontoj, aŭ la franca aŭ la hispana estas la plej populara fremda lingvo en Barato. Aliaj popularaj eksterlandaj lingvoj estas ĉina, rusa kaj japana.

Kiun fremdan lingvon oni lernas en via nacio?
Ĉu anglan ne lernas en Barato?
Ĉu en Barato la angla estas fremda lingvo?

vincas (显示个人资料) 2012年9月2日下午8:45:59

vidas vandenis:
Demian:Laŭ diversaj fontoj, aŭ la franca aŭ la hispana estas la plej populara fremda lingvo en Barato. Aliaj popularaj eksterlandaj lingvoj estas ĉina, rusa kaj japana.

Kiun fremdan lingvon oni lernas en via nacio?
Oni lernas?!En Litovio oni lernas perfekte. Dum Soveta tempo eĉ infanoj kriis "idi naĥuj', nun ili ploras 'fuck you'.
Petu, ke ili vin lernigu pli, ne nur du vortoj.

vincas (显示个人资料) 2012年9月2日下午8:53:41

darkweasel:
vincas:
Demian:Laŭ diversaj fontoj, aŭ la franca aŭ la hispana estas la plej populara fremda lingvo en Barato. Aliaj popularaj eksterlandaj lingvoj estas ĉina, rusa kaj japana.

Kiun fremdan lingvon oni lernas en via nacio?
Ĉu anglan ne lernas en Barato?
Ĉu en Barato la angla estas fremda lingvo?
Fakte, jes.

creedelambard (显示个人资料) 2012年9月2日下午9:34:16

Antaŭ nelonge mi audis per radioprogramo, ke pli ol 350 000 000 baratanoj parolas la anglan. Oficiale elbe en barato la angla estas fremda lingvo, sed ĝi estas tre signifa fremda lingvo, kun pli da parolantoj ol en usono (la plej granda angla-parolanta lando).

Demian (显示个人资料) 2012年9月3日上午4:57:01

vincas:Ĉu anglan ne lernas en Barato?
Oni lernas pere de la angla en Barato. Ĝi ne estas fremda lingvo ĉi tie, ĝi estas lingvo de elito, edukado, komerco, kaj kompreneble la registaro.

creedelambard: Oficiale elbe en barato la angla estas fremda lingvo...
Oficiale Barato ne havas nacian lingvon. Estas du oficilaj lingvoj - angla kaj hinda - je la federa nivelo kaj 14 je provinca nivelo.

creedelambard: Oficiale elbe en barato la angla estas fremda lingvo, sed ĝi estas tre signifa fremda lingvo, kun pli da parolantoj ol en usono (la plej granda angla-parolanta lando).
Tio estas troigo! Kvankam estas prave ke la plej populara angla gazeto en la mondo estas The Times of India, sed la figuro de 350 milionoj fluaj angla parolantoj en Barato estas ridinda!

Mi neniam vidis statistikojn. Mi opinias ke nur 1-2% personoj estas pli komfortaj en la angla ol iu ajn lingvo, 5-6% parolas ĝin flue por fari ion (vere dulingvuloj), 10-15% parolas ĝin flue por legi gazetojn, kaj/aŭ aŭskulti al barataj anglaj (elparolo kaj lingvo uzata de BBC, CNN ktp estas nekomrenebla por multaj) TV-kanaloj kaj/aŭ uzi ĝin por fari hejmtaskon (kolegio, lernejo) kaj/aŭ uzi ĝin je oficejo.

Ĉar Barato estas granda lando, eĉ 10% = 122 milionoj personoj! (pli malpli ekvivalenta figuro al japana parolantoj)

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年9月3日上午5:03:17

Forigite

creedelambard (显示个人资料) 2012年9月3日上午5:55:44

Demian:Tio estas troigo! Kvankam estas prave ke la plej populara angla gazeto en la mondo estas The Times of India, sed la figuro de 350 milionoj fluaj angla parolantoj en Barato estas ridinda!
Vi estas baratano, do vi scius pli bone ol mi. Mi nur rediris numerojn kiujn mi aŭdis en la radioprogramo (el Kanado, ne el Barato). Mi eble memoris malbone. Tio okazas fojfoje.

回到上端