Sisu juurde

Tekstujoj kaj malgrandaj ekranoj

kelle poolt Filu, 2. september 2012

Postitused: 9

Keel: Esperanto

Filu (Näita profiili) 2. september 2012 12:41.20

Saluton lernu!-teamo,

Mi deziris kontribui al diskuto en la forumo, sed nun mi havas nur malgrandan ekranon, kaj la tekstujo kiu ebligas al mi tajpi mesaĝon ne aŭtomate malgrandiĝas tiel, kiel mi povus vidi mian tutan tekston sur la ekrano. Anstataŭ, ties rekta flanko kaŝiĝas sub la kolumno da iloj en la rekta parto de la lernu!a paĝo.

Ĉu povus iu vidi kion farindus por aranĝi tion?

Antaŭdankon!

darkweasel (Näita profiili) 2. september 2012 12:56.07

tio estas tre ĝena problemo por poŝtelefonaj uzantoj kiel ofte mi.

mi ĝin jam raportis antaŭ monatoj kaj esperas ke ĝi estos korektita baldaŭ.

erinja (Näita profiili) 2. september 2012 13:34.22

La nova lernu! estos pli bone aranĝita por malgrandaj ekranoj. Sed ĉu vi provis kaŝi la dekstran ilaron de la nuna lernu-paĝo, ĉu tio helpas? aŭ ĉu ne eblas klaki al la sago por kaŝi ĝin, kiam oni uzas lernu! per poŝtelefono?

Ĝuste nun ni ne multe laboras por plibonigi la nunan paĝaron, ĉar krom se problemo vere urĝe bezonas atenton, ni preferas dediĉi niajn fortojn al la nova paĝo, kiu eldoniĝos post nur kelkaj monatoj.

Filu (Näita profiili) 2. september 2012 14:00.45

Dankon Erinja.

Mi ja provis malgrandigi la ilojn uzante la sagojn, kiuj troveblas ĉe ĉiu ilo, sed ĝi nur suprenigis la ilojn subajn, kaj ankaŭ restis la supra parto de ĉiu malgrandigita ilo. Tamen, tiun sagon ĉe la maldekstra flanko de la tuta ilaro mi ne rimarkis. Ĝi ja malaperigas kaj la tutan kolumnon, kaj mian problemon.

Do, ĉio bonegas nun. Denove mi respekteme dankas vin pro via helpo, kaj bondeziras bonan tagofinon al vi.

darkweasel (Näita profiili) 2. september 2012 18:24.54

Fakte la solvo por tiu ĉi problemo estus simplega; mi ne povas imagi, ke tio vere bezonas tiom da tempo.

Jen eltiraĵo el la CSS-kodo de lernu! (/editors/markitup/skins/simple/style.css, linioj 22 ĝis 30), kiu, se miaj esploroj ĝustas, difinas la aspekton de la koncerna tekstujo:

.markItUpEditor {
font:12px 'Courier New', Courier, monospace;
padding:5px;
width:690px;
height:320px;
clear:both; display:block;
line-height:18px;
overflow:auto;
}


Oni vidas, ke kaj la larĝo kaj la alto de la tekstujo estas difinitaj per absoluta nombro da rastrumeroj. Por la alto, tio ne estas tre ĝena, sed absoluta larĝo signifas, ke en ĉiom ajn granda fenestro la tekstujo montriĝas kun larĝo de 690 rastrumeroj. 690 rastrumeroj sur mia granda ekrano tie ĉi estas sufiĉe multe, ke mi vidas mian tutan skribaĵon, sed sur mia poŝtelefono mi nemalofte tajpas blinde - aŭ enmetas nenecesajn novliniojn.

Mi ne povas imagi, ke ŝanĝi tiujn "690px" al "90%" aŭ iu alia elcentaĵo estas vere tiel granda peno.

Chainy (Näita profiili) 21. september 2012 20:09.33

dakweasel:Mi ne povas imagi, ke ŝanĝi tiujn "690px" al "90%" aŭ iu alia elcentaĵo estas vere tiel granda peno.
Do oni ankoraŭ ne faris tiun ŝanĝeton al la kodo?

Eble la nova versio de Lernu estu liberfonta, kio verŝajne plirapidigus la evoluon de la retpaĝaro. Estas troa laboro por nur unu programisto.

darkweasel (Näita profiili) 21. september 2012 20:13.16

Chainy:
Eble la nova versio de Lernu estu liberfonta, kio verŝajne plirapidigus la evoluon de la retpaĝaro.
Eĉ tiam iu devas ankoraŭ instali la ŝanĝitan kodon.

Chainy (Näita profiili) 21. september 2012 20:30.27

darkweasel:
Chainy:
Eble la nova versio de Lernu estu liberfonta, kio verŝajne plirapidigus la evoluon de la retpaĝaro.
Eĉ tiam iu devas ankoraŭ instali la ŝanĝitan kodon.
Kaj tiu estas Jev, ĉu ne? Do li havu kelke da helpantoj. Devas esti sufiĉe facile trovi programistojn inter Esperantistoj! ridulo.gif

Laŭ mia memoro, iu diris, ke ne eblas igi la nunan kodon liberfonta, ĉar ĝi estas ege konfuze skribita, kaj do tio povus kaŭzi sekurec-problemojn ktp... Sed se oni nun skribas novan version, tiam oni havas perfektan okazon igi ĝin liberfonta. Mi mem ne certas, kiel tia sistemo funkcius, sed se Jev havus kelke da helpantoj-programistoj, tiam ili povus kontroli proponitajn kodŝanĝojn...

Mi ankaŭ volus, ke la vortaroj estu libere elŝuteblaj. Povas esti, ke iuj Lernu-vortaroj estas bazitaj sur certaj vortaroj, sed koncerne la angla-Esperantan vortaron ĉi tie, ĝi jam sufiĉe multe diferencas de la origina versio bazita sur la tielnomata "La Vortaro". Do ia problemo pri kopirajto ktp ne vere plu koncernas ĝin.

darkweasel (Näita profiili) 21. september 2012 21:00.34

Chainy:
darkweasel:
Chainy:
Eble la nova versio de Lernu estu liberfonta, kio verŝajne plirapidigus la evoluon de la retpaĝaro.
Eĉ tiam iu devas ankoraŭ instali la ŝanĝitan kodon.
Kaj tiu estas Jev, ĉu ne?
Jes - kaj jen la problemo, ĉar jen tie ĉi ni vidas, ke li ne ŝajnas havi sufiĉan tempon eĉ por io tiel triviala.

Tagasi üles