目次へ

"Reveri"

Ilmen,2012年9月2日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Ilmen (プロフィールを表示) 2012年9月2日 21:06:34

Saluton al ĉiuj!

Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭskultis la 192an elsendon de Radio Verda (http://radioverda.com/), kaj mi aŭdis strangan vorton ene. Ĉe la 14:55a sekundo, Arono diras la sekvantan frazon (laŭ kion mi aŭdas):
« La programon hodiaŭ finos reveri per la kanto "plurestantaj memoroj". »

Mi ne tre komprenas kial la akuzativo estas uzata tie, sed pli speciale tion, kio estas tiu vorto "reveri", kiu ne donis al mi trafon kaj en la Reta Vortaro kaj en la PIV.

Ajnan ideon? Eble devus mi rekte demandi al la aŭtoroj per la komentilo. Tion mi faros okaze ke ne heliga klarigo trovatas. ♪

Dankon antaŭe.

alonsososo (プロフィールを表示) 2012年9月2日 21:25:38

Radio Verda estas bonega afero por aŭskulti EO-n.
Koncerne reveri: eble la angla klarigo de la vorto estas helpema.

a state of dreamy meditation or fanciful musing: lost in reverie.
2.
a daydream.
3.
a fantastic, visionary, or impractical idea: reveries that will never come to fruition.
4.
Music . an instrumental composition of a vague and dreamy character.

Do mi pensas jen temas pri la vorto revi.

Hyperboreus (プロフィールを表示) 2012年9月2日 21:28:52

Forigite

alonsososo (プロフィールを表示) 2012年9月2日 21:39:33

Vere, Reverie estas nomo de itala muzikgrupo, kiu ludis ĉi tiun kanton ankaŭ ĉe la UK en Kopenhageno....por revi ?

nigra_rivereto (プロフィールを表示) 2012年9月2日 21:41:01

Jes, temas pri Rêverie, itala muzikgrupo kiu kantas en Esperanto. Jen video de tiu kanto en YouTube: http://www.youtube.com/watch?v=b2lYH_GX2ys

Ilmen (プロフィールを表示) 2012年9月3日 13:02:30

Haaa, do tio estas propra nomo! Tio ne trapasis mian menson. ♪

Se la vorto ja suprhavas ĉapelan akcenton, ĝi probablege devenas de la franclingvo (rêverie = EN:daydreaming, EO:revado).
Tamen en la sonregistraĵo la vorto ne estis elparolata franclingvmaniere (/ʁɛvʁi/), estis prononcata kun rulaj Rj kiel en la italia aŭ Esperanto, kaj ĝia dua E ja estis elparolata (malsimile al la kutima franclingva elparolo). Pro ĉio ĉi mi ne rilatigis ĝin al la franclingva vorto. ♪

Cetere, jes, Radio Verda ŝajnas esti tre bona Esperantlingva aŭskultaĵaro, ili parolas malrapidete kaj klarmaniere, kaj pri interesaj aferoj.
ridulo.gif

 
Dankon al ĉiuj pro via helpo!

cellus (プロフィールを表示) 2012年9月20日 5:32:04

Interese. Mi kredis ke Radio Verda ĉesis. Mi aŭskultis iliajn podkastojn pere de la ifono, kaj de tie ili malaperis.... Nu bone, ke ili ankoraŭ estas.

先頭にもどる