Ir ao conteúdo

Nia okcidenta socio estas psikologie malsana

de codesito, 2 de setembro de 2012

Mensagens: 39

Idioma: Esperanto

Hundies19 (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2012 12:20:58

Mi devas informi ke kvankam estas perforto en amuzo de infanoj viaj, ankaŭ estas malmultigado de perfortaj agoj farataj per geknaboj. Almenaŭ tiel estas en Usono. Geuloj povas vidi la diferenco inter la realo kaj nerealo.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2012 16:53:24

Tamen, en Usono okazas pafadoj en lernejoj kiuj surprizas kaj ŝokas Eŭropanojn. Michael Moore faris filmon pri tio: Bowling for Columbine.

Pri sociologio, ni devas atenti pri la vortoj kaj la konceptoj kiujn ni uzas: ili ŝajnas klaraj en nia menso, sed ne ĉiam korespondas al realo, aŭ devas esti pli detale ekzamenataj. Feŭdismo ne estis la sama afero je la komenco (kontrakto inter kamparano, kiu nutras, kaj militisto, kiu protektas) kaj antaŭ revolucioj (privilegiuloj kiuj uzis sian povon por kumuli rajtojn kaj seniĝi pri siaj devoj). La sama validas pri kapitalistoj, teokratoj, partiestroj, ktp.

cellus (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2012 17:41:54

Pafadoj kiel konate ankaŭ okazas en Eŭropo (en Svedujo, Norvegujo, Finlando, Francujo, se mi bone memoras).

hebda999 (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2012 21:39:39

cellus:Pafadoj kiel konate ankaŭ okazas en Eŭropo (en Svedujo, Norvegujo, Finlando, Francujo, se mi bone memoras).
Ĉu ekzistas eĉ unu nacio/lando, kie neniu pafmortigis iun alian?

dobri (Mostrar o perfil) 16 de setembro de 2012 20:17:03

hebda999:
cellus:Pafadoj kiel konate ankaŭ okazas en Eŭropo (en Svedujo, Norvegujo, Finlando, Francujo, se mi bone memoras).
Ĉu ekzistas eĉ unu nacio/lando, kie neniu pafmortigis iun alian?
Eble Vatikano.

darkweasel (Mostrar o perfil) 16 de setembro de 2012 20:53:22

dobri:
hebda999:
cellus:Pafadoj kiel konate ankaŭ okazas en Eŭropo (en Svedujo, Norvegujo, Finlando, Francujo, se mi bone memoras).
Ĉu ekzistas eĉ unu nacio/lando, kie neniu pafmortigis iun alian?
Eble Vatikano.
Vatikano havas tutmonde unu el plej grandaj nombroj da krimoj relative al la nombro da loĝantoj. Tamen evidente tiuj krimoj estas ĉefe poŝoŝteloj, kie nek la krimulo nek la viktimo estas vatikana civitano. ridulo.gif

Paulinho (Mostrar o perfil) 16 de setembro de 2012 22:29:26

Mi asocias la ideon de "Okcidenta Socio aŭ Kulturo" kun la homa travivaĵo kiu komencis en la malnova Grekio. Laŭ mi la komuna spuro estas ia penso: la penso sin mem kredanta scienca. Ĝia unua sperto estas la antaŭaj Sócrates (Σωκράτης) pensuloj. Post ili la tuta tradicio, kiu ekde la 14a - centjaro kreis la hodiaŭa scienco. Tio estas kondukanta fadeno. Ĉirkaue, estas la vivo de niaj prauloj, niaj gepatroj, niaj vivoj, ktp.

codesito (Mostrar o perfil) 17 de setembro de 2012 20:21:23

Mi malesperas, mi volis paroli ĉi tie pri psikologiaj aferoj sed ŝajnas al mi ke la plej multaj nur parolas pri politikaj kaj similaj aferoj. Mi komencos aron da novaj fadenoj por klopodi trakti la aferon el nova vidpunkto.

cellus (Mostrar o perfil) 8 de outubro de 2012 09:19:13

Mi ne scias pri la psikologio tiom ke mi povus esprimi ian spertulan opinion pri ĝi. Ŝajnas al mi ke ekzemple psikolokiaj, mensaj malsanoj ĉiam ekzistis. Nur ke diversaj socioj traktis ilin diversmaniere. Mi povas eĉ imagi ke tio kio estis vidita kiel malsana en unu societo povus esti rigardata kiel sana en alia.

De volta à parte superior