Nia okcidenta socio estas psikologie malsana
de codesito, 2 septembre 2012
Messages : 39
Langue: Esperanto
codesito (Voir le profil) 2 septembre 2012 22:45:09
Niaj infanoj vidas en tv ĉiaspecan perforton, murdojn,krimojn. Realaj aŭ fikciaj. Ili vidas kiel niaj soldatoj masakras civilojn en malproksimaj landoj, poste ili ludas ankaŭ masakri soldatojn kaj civilojn en la komputilludoj... Ĉu estas tiel surpriza ke multaj el ili, kiel breivik, freneziĝas kaj faras murdojn kaj aliajn krimojn? Ĉu ni ne estas ĉiuj ankaŭ iom frenezaj, timigitaj, ktp?
Hyperboreus (Voir le profil) 2 septembre 2012 22:50:23
codesito (Voir le profil) 2 septembre 2012 22:55:50
Hyperboreus:Kial estis evidente -nur legante la titolon de ĉi tiu fadeno- kiu estis ĝia aŭtoro...Do, ni jam trovis unu homon tute sana, gratulojn!
Neniam konkludu de unu mem al aliaj.
darkweasel (Voir le profil) 2 septembre 2012 23:14:53
Se temas do pri infanoj, kiujn la socio igas malsana, tio devas jam esti tia de iom pli da tempo.
codesito (Voir le profil) 2 septembre 2012 23:23:07
darkweasel:Breivik naskiĝis en 1979 kaj fariĝis do 18-jara en 1997.Ne, ne temas pri infanoj, temas pri personoj, viroj kaj virinoj kiuj iam estis infanoj.
Se temas do pri infanoj, kiujn la socio igas malsana, tio devas jam esti tia de iom pli da tempo.
Paulinho (Voir le profil) 3 septembre 2012 00:22:39
Mi timas ke pli ol malsana ni estas en vojiro al la suicido.
Ni scias la kuracilon: unuecon, sobrecon, amon. Kontraŭen, ni malpacas, misuzas, kaj malestimas.
Kaj tio monde. Kien ni alvenos?
patrik (Voir le profil) 3 septembre 2012 03:49:02
Demian (Voir le profil) 3 septembre 2012 05:02:09
patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?Filozofia volapukaĵo!!!
patrik (Voir le profil) 3 septembre 2012 05:32:58
Demian:Vi respondas, kvazaŭ vi scias ĉion. Almenaŭ, mi konfesas mian senscion, kaj vi?patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?Filozofia volapukaĵo!!!
codesito (Voir le profil) 3 septembre 2012 09:31:23
patrik:Kiu rajtas diagnozi pri la "malsanoj" de la socio? Ĉu socio havas sian "menson", por ke ĝi bezonos "psikologian" helpon? Kiu rajtas "kuraci" socion, kaj kia estas la naturo de tiu "kuraco"? Ĉu "ideologio"?Mi diras ke la homoj de nia socio, "ni", estas psikologie malsanaj. Se ni povas akcepti tion, eble poste ni povas serĉi ian solvon, se ni ne akceptas tion, malfacile...