Więcej

Peto de korektiga helpo

od Ilmen, 4 września 2012

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Ilmen (Pokaż profil) 4 września 2012, 14:16:43

Saluton al ĉiuj!

Mi estas konsideranta korekti la ĉi-postan mallongan Esperantlingvan taglibreron en Lang-8 (retejo por prova fremdlingva verkado kaj korektado fara de denaskaj parolantoj), sed mi havas dubegon pri unu el ĝiaj frazoj.

Tie estas tiu prova verko kaj ĝia angllingva versio:

• "Hodiaŭ estis mia dua tago de kolegio. Ĝi estis bone. Mi ŝatas mia klasoj kaj instruistoj. Mi esperas ke la laboro ne estos tro multe."
• "Today was my second day of college. It went well. I liked my classes and teachers. I hope that my work will not be too much."

Ĉi tie estas la fonta paĝo: Lang-8 :: "Hodiaŭ"

Mia dubo estas pri kiel traduki la parto "It went well". Mi certas, ke ekzistas pli taŭga esprimo por tio. Ajna propono?

Krom tio, mi korektus la skribaĵon tiel:

    ""Hodiaŭ(O) estis mia dua tago de kolegio. [???]. Mi ŝatas miaJN klasojN kaj instruistojN. Mi esperas, ke la laboro ne estos tro multA." 

Ajnaj sugestoj estos bonvenigata!

Dankon.

HaleBopp (Pokaż profil) 4 września 2012, 15:53:14

Saluton!

Mi proponas tion:

Hodiaŭ estis mia dua tago de kolegio. Ĝi pasis bone. Mi ŝatis (liked = pasinta) miajn klasojn kaj instruistojn. Mi esperas, ke la laboro ne estos troa."

Ilmen (Pokaż profil) 4 września 2012, 17:09:12

Saluton HaleBopp! Mi ne vidis vin delonge!

Mi ja pensis uzi la verbon "pasi", sed mi tute ne certis pri ĉu ĝi ja estus taŭga tiakaze (mi ne volus paŭsi blinde anglan aŭ francan lokucion).
ridulo.gif

Kaj jes, vi tute pravas pri "liked = ŝatis", mi ne rimarkis tion, ke la verkinto uzis la estintecon tie.

Rilate al "ke la laboro ne estos tro multa", mi ne vidas la problemon, la adjektivo "multa" ja povas uziĝi sen plurmontrilo laŭ kiom mi scias.
Sed eble "ke ne estos tro da laboro" aŭ "ke ne estos troa laboro" estus iomete pli bona.
Laŭ mi, "ke la laboro ne estos troa" signifus, ke la parolanto esperas, ke la tuta laboro ne estos troa relative al io alia. Tia esprimo ŝajnas al mi iom plurmaniere interpretebla.
=/

Epovikipedio (Pokaż profil) 4 września 2012, 18:05:52

Mi havas mian proponon:
Ilmen:Saluton al ĉiuj!
• "Hodiaŭ estis mia dua tago de kolegio. Ĝi pasiĝis bone. Mi ŝatis miajn klasojn kaj instruistojn. Mi esperas ke ne estos tro da laboro."
Sed estus pli ĝuste tiel:

Ilmen:Saluton al ĉiuj!
• "Hodiaŭ okazis mia dua tago de kolegio, kiu pasiĝis bone. Mi ŝatis miajn klasojn kaj instruistojn. Mi esperas ke mi ne havos tro da laboro."

Ilmen (Pokaż profil) 4 września 2012, 18:53:53

Dankon al vi! Viaj proponoj certe estas tre utilaj. Mi nur ne tre komprenas tion, kial vi aldonis la -iĝ- sufikson al la verbo "pasi". Kian nuancon aldonas ĝi?

Epovikipedio (Pokaż profil) 4 września 2012, 19:12:58

Ilmen:Dankon al vi! Viaj proponoj certe estas tre utilaj. Mi nur ne tre komprenas tion, kial vi aldonis la -iĝ- sufikson al la verbo "pasi". Kian nuancon aldonas ĝi?
Nedankinde.

Pri -iĝ-, la journée s'est bien passée, do, la tago bone pasiĝis. Ne?

darkweasel (Pokaż profil) 4 września 2012, 19:26:19

Epovikipedio:
Ilmen:Dankon al vi! Viaj proponoj certe estas tre utilaj. Mi nur ne tre komprenas tion, kial vi aldonis la -iĝ- sufikson al la verbo "pasi". Kian nuancon aldonas ĝi?
Nedankinde.

Pri -iĝ-, la journée s'est bien passée, do, la tago bone pasiĝis. Ne?
Ne.

Bonvolu ne konkludi de la franca al Esperanto. Simple vidu en vortaro, kion signifas pasi. Tio estas jam se passer, do nenia neceso aŭ utilo aldoni -iĝ.

Epovikipedio (Pokaż profil) 4 września 2012, 19:35:06

darkweasel:
Epovikipedio:
Ilmen:Dankon al vi! Viaj proponoj certe estas tre utilaj. Mi nur ne tre komprenas tion, kial vi aldonis la -iĝ- sufikson al la verbo "pasi". Kian nuancon aldonas ĝi?
Nedankinde.

Pri -iĝ-, la journée s'est bien passée, do, la tago bone pasiĝis. Ne?
Ne.

Bonvolu ne konkludi de la franca al Esperanto. Simple vidu en vortaro, kion signifas pasi. Tio estas jam se passer, do nenia neceso aŭ utilo aldoni -iĝ.
Okej, do nur "Hodiaŭ okazis mia dua tago de kolegio, kiu pasis bone. Mi ŝatis miajn klasojn kaj instruistojn. Mi esperas ke mi ne havos tro da laboro."

darkweasel (Pokaż profil) 4 września 2012, 20:22:14

Jes, tio bonas, kvankam nenio estas problema pri hodiaŭ estis.

Ilmen (Pokaż profil) 4 września 2012, 22:06:20

Perfekte, mi do tuj iras korekti la originalan verkaĵon en Lang-8 laŭ la reviziita versio. Mi ne forgesos citi viajn nomojn. ♪

Dankon novofoje!

Wróć do góry