본문으로

Ĉu la cirkumcidado estu laŭleĝa aŭ nelaŭleĝa?

글쓴이: Riano, 2012년 9월 4일

글: 3

언어: Esperanto

Riano (프로필 보기) 2012년 9월 4일 오후 2:50:40

Pro la lastatempa malpermeso de la procedo (angla artikolo) en Germanujo, mi scivolis pri tio, kion opinias la Esperantistaro. Ankaŭ, kion diras la leĝoj en via lando pri ĉi tiu temo? Kulture, ĉu ĝi estas populara procedo?

captflint (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 2:26:00

Riano:Pro la lastatempa malpermeso de la procedo (angla artikolo) en Germanujo, mi scivolis pri tio, kion opinias la Esperantistaro. Ankaŭ, kion diras la leĝoj en via lando pri ĉi tiu temo? Kulture, ĉu ĝi estas populara procedo?
Post iomete pensas kaj legas pri la tradicio de cirkumcido, mi opinias ke la rajto de la infano elekti por si estas pli grava ol la rajto de lia gepatroj apliki ilian religion. Infanoj ne estas la posedaĵoj de ilia gefratoj, sed homoj kun homaj rajtoj.

patrik (프로필 보기) 2012년 9월 6일 오전 4:06:25

Riano:Pro la lastatempa malpermeso de la procedo (angla artikolo) en Germanujo, mi scivolis pri tio, kion opinias la Esperantistaro. Ankaŭ, kion diras la leĝoj en via lando pri ĉi tiu temo? Kulture, ĉu ĝi estas populara procedo?
Mialande, en Filipinoj, cirkumcido estas kultura afero ne ligata je religia kredo, kaj estas por dekkelkjaruloj (preksaŭ neniam por infanoj). Por ni, tio estas la rito por atingi kaj provi "virecon" (kio miaopinie estas ridinda, ĉar eĉ gejoj volas esti cirkumcidita, imaginte tion kiel la unuan menstruon, hahaha).

Multaj knaboj libervole cirkumcidiĝas, kaj esti necirkumcidita estas mokinda afero, almenaŭ por Filipinaj viroj kaj gejoj. Fakte, la vorto por "necirkumcidulo" (supót) estas insulta vorto, kaj la vorto por "smegmao" (kupal) estas fivorto, kun ioma ŝerca senco.

다시 위로