Skip to the content

Oni piratis kaj ŝanĝis la enhavon de unu el miaj mesaĝoj!

by codesito, September 5, 2012

Messages: 17

Language: Esperanto

codesito (User's profile) September 5, 2012, 12:28:33 PM

Oni piratis kaj ŝanĝis la enhavon de unu el miaj mesaĝoj!
Kio diable estas ĉi tio? Ĉu tion faris la teamo de lernu?

Desit1 (User's profile) September 5, 2012, 2:13:22 PM

codesito:Oni piratis kaj ŝanĝis la enhavon de unu el miaj mesaĝoj!
Kio diable estas ĉi tio? Ĉu tion faris la teamo de lernu?
Jes, tre eble. Ili ĉiam ŝanĝas mesaĝojn kiujn ili ne ŝatas.
Ne surpriziĝu vidi ĉi tiun baldaŭ kiel "Ne, ili neniam ŝanĝas mesaĝojn, tion devis fari iu kiu havis kontrolon sur via konto, ne ili fek', ne pensu tiel!"

darkweasel (User's profile) September 5, 2012, 2:42:07 PM

codesito:Ĉu tion faris la teamo de lernu?
Tion eĉ vi mem ne kredas. senkulpa.gif Eble ĝi forigis ion kontraŭregulan el via mesaĝo, sed vi tie ĉi nur tute senpruve ion kalumnian asertas, kaj laŭe mi taksas tion.

codesito (User's profile) September 6, 2012, 10:47:40 AM

Denove mi vidis alian mesaĝon ŝanĝata, teamo de lernu vi estas infanetoj!

chrisim101010 (User's profile) September 7, 2012, 9:08:00 AM

Eblas piratigi iom da mesaĝoj akcidente kiam oni legas per poŝtelefono. mi preskaŭ faris tion ĉiam kiam mi legas per miaj poŝtelefono.

darkweasel (User's profile) September 7, 2012, 10:52:44 AM

chrisim101010:Eblas piratigi iom da mesaĝoj akcidente kiam oni legas per poŝtelefono. mi preskaŭ faris tion ĉiam kiam mi legas per miaj poŝtelefono.
Kiel vi faras tion? Ankaŭ mi ofte lernu!-umas poŝtelefone kaj al mi tio neniam okazis. demando.gif

chrisim101010 (User's profile) September 7, 2012, 3:27:50 PM

De tempo al tempo, mia fingro trafis la "raporti rubmesaĝon" butonon.

darkweasel (User's profile) September 7, 2012, 3:39:45 PM

chrisim101010:De tempo al tempo, mia fingro trafis la "raporti rubmesaĝon" butonon.
Nu, kaj tiam? Tiam oni ricevas peton enskribi kialon, kial oni opinias tiun mesaĝon rubo. Eĉ se oni tiam sendas tion, ankoraŭ la teamo devas fari ion, nenio okazas aŭtomate pri tiu mesaĝo ...

chrisim101010 (User's profile) September 8, 2012, 5:18:17 AM

Bonas scii. La butono ĝenas min ciam kiam mi trafas ĝin

codesito (User's profile) September 23, 2012, 2:02:52 PM

Oni denove ŝanĝis la enhavon de miaj mesaĝoj, lernu komencas odori malbone.

Back to the top