К содержанию

Porvira revuo - La Kojoto

от Desit1, 5 сентября 2012 г.

Сообщений: 4

Язык: Esperanto

Desit1 (Показать профиль) 5 сентября 2012 г., 14:41:39

Saluton viroj kaj virinoj en Esperantujo!

Fine la teamo de "La Kojoto - porvira revuo" finis la unuan eldonon!

Ĉu vi lacas ĉiam vidi la samajn aferojn pri movado kaj pri scienco en la revuoj en Esperanto? Do, sendu mesaĝon al lakojoto@gmail.com kaj petu la revuon "La Kojoto".

En la mesaĝo nur menciu kie vi vidis la reklamon, metu vian unuan nomon, aĝon kaj loĝlokon. Ni plejeble frue sendos al vi la PDFan arĥivon.

Ne hezitu, sendu mesaĝon al ni kaj atendu la respondon.
.
.
.
Se vi jam ricevis la revuon, bonvolu diri en ĉi tiu fadeno kiel ĝi estas, ĉu vi ŝatis, ĉu vi malŝatis, ĉu ĝi estis malplaĉa, ĉu male...diru ion pri ĝi!

Bonan tagon, al vi, karaj samideanoj!

Desit1 (Показать профиль) 5 сентября 2012 г., 22:39:09

Dankon! ridulo.gif ni pretigos baldaŭ la duan eldonon!

Desit1 (Показать профиль) 6 сентября 2012 г., 4:40:12

Se iu ne ricevas la dosieron, bonvolu resendi la mesaĝxon ridulo.gif

glig (Показать профиль) 10 сентября 2012 г., 19:11:16

Strangas ke nur malmultaj komentis tiun ĉi revuon tie ĉi, ŝajne la anonco de ĝia aperigo mistrafis la ĝustan lokon. La revuo alportas ion novan al e-komunumo, finfine ion kio ne nur priparolas la tedigajn esperantajn kongresojn, kaj aliajn maljunaĵojn. Kvankam ĝia enhavo ne tre harmonias kun miaj interesoj, ĝi ĉiuokaze estas ĝojiga ridulo.gif, kaj ridiga. Gratulojn pro io nova kaj refreŝiga!

Наверх