去目錄頁

Reteja Listo -- Disvastiga Fadeno pri Esperantaj Retkomunumoj

whysea, 2012年9月5日

讯息: 8

语言: Esperanto

whysea (显示个人资料) 2012年9月5日下午9:04:55

Ekzistas multe da listoj de eo-lerniloj, retlernejoj, lernanto-grupoj, ktp. Mi volas krei uzindan, plenplenan liston de komunumoj por lernintoj kaj mezniveluloj--ĉar per "interkonekteco", kuneco, interbabilado kaj interligoj, ni povas tiujn komunumojn plukreskigi, plifortigi, kaj plibonigi. Mi elektis Lernu kiel la hejmloko por ĉi tiu listo pro tio ke ĝi estas ŝajne la reta centrejo de esperantistoj ambaŭ novaj kaj spertaj. Do, en ĉi tiu fadeno, ni afiŝu kaj diskutu pri ligiloj al eo-komunumoj retaj, grandaj kaj etaj, kaj mi redaktos ĉi tiun afiŝon unuan por enhavi iom da la plej bonaj/interesaj/grandaj ligiloj. Espereble, ĉi tio agado estonte helpos al ret-Esperantujo ridulo.gif

Babilejoj, Forumoj, Diskutejoj, ktp:

Esperanto.grupo - Facebooka grupo de Esperantistoj. El ties paĝo: "Al vi bonvenon! Tio ĉi estas la ĉefa esperanta grupo ĉe Facebook! Tiu ĉi grupo estas Esperanta rondo; ĝia ĉefa lingvo estas Esperanto. Oni rajtas uzi tie ĉi aliajn lingvojn por doni klarigon pri io, aŭ por fari komparon; sed la ĉefa lingvo de ĉiu afiŝo kaj de ĉiu respondo devas esti Esperanto". Ĉi momente (6/9/12) enhavas ~10,391 uzantojn.

Ŝercoj - Facebooka grupo pri ŝercoj kaj amuzaj bildoj. ~1,253 uzantoj (6/9/12).

/r/esperanto - Reddit paĝo pri Esperanto. Paroli angle kaj esperante bonvenas tie. Ĉi momente (6/9/12) enhavas ~903 uzantojn.

Ĉu vi skajpemas? - Facebooka grupo por "faciligi skajpan (Skype) rendevuon". Enhavas la Esperantista Skajp-adresaron. ~145 uzantoj (6/9/12).

irc://chat.freenode.net/##esperanto - Esperanta IRC-babilejo. TTT-e atingebla tra freenode Web IRC.

Via Tekstmondo - Esperanta paĝo ĉe "Your World of Text". Estas senfina krado/ekrano de teksto, redaktebla per iu ajn. La ŝanĝoj aperas ĉe via ekrano tuj, dum ili okazas. Estas ambaŭ diskutejo, babilejo, kaj ia skribejo. Neeblas kalkuli la uzantojn.

Ĝisdatigita: 6/9/12.

darkweasel (显示个人资料) 2012年9月6日上午11:20:20

whysea (显示个人资料) 2012年9月6日下午10:21:39

Mi aldonis la IRC-on, Ŝercoj, Ĉu vi skajpemas?, kaj Via Tekstmondo.

whysea (显示个人资料) 2012年9月10日下午5:02:45

Mi trovis novan forumon. Ne plenas de membroj jam, sed espereble kreskiĝos!

whysea (显示个人资料) 2012年9月13日上午1:22:32

Esperanto Brasil - Esperantista grupo ĉe Orkut. ~4,906 uzantoj nuntempe. Mi ne metis ĝin en la unua afiŝo ĉar tro da la babilado tie estas krokodile (portugale); tamen mi volis noti la komunumon pro la sufiĉe granda uzantaro.

efilzeo (显示个人资料) 2012年9月21日下午6:32:06

whysea:

Via Tekstmondo - Esperanta paĝo ĉe "Your World of Text". Estas senfina krado/ekrano de teksto, redaktebla per iu ajn. La ŝanĝoj aperas ĉe via ekrano tuj, dum ili okazas. Estas ambaŭ diskutejo, babilejo, kaj ia skribejo. Neeblas kalkuli la uzantojn.
Ĉu ĝi estas la plej stranga retejo ĉiam? Mi trovis la frazon "via fratino suĉas la anasojn"... Kiu kreis ĝin estas geniulo, nedube.

whysea (显示个人资料) 2012年9月24日下午4:36:10

efilzeo:Mi trovis la frazon "via fratino suĉas la anasojn"... Kiu kreis ĝin estas geniulo, nedube.
Hahaha

esocom (显示个人资料) 2012年11月10日下午4:04:17

Mi invitas al PER.

回到上端