Tästä sisältöön

Regularo de nova lernu!

erinja :lta, 5. syyskuuta 2012

Viestejä: 48

Kieli: Esperanto

erinja (Näytä profiilli) 5. syyskuuta 2012 23.49.21

En la venontaj monatoj, nova regularo por lernu skribiĝos; ĝi lanĉiĝos kun la nova lernu!.

Ene de tiu regularo estos novaj reguloj por la forumoj.

La ĉefaj celoj de la lernu-forumoj estas
- instigi konversaciadon en Esperanto inter lernantoj kaj parolantoj
- oferti lokon kie komencantoj povas nacilingve demandi pri Esperanto kaj pri ĝia kulturo, se ili ankoraŭ ne sufiĉe bone parolas Esperanton por demandi pri tio en Esperanto.

La reguloj devus, klare kaj koncize:
- certiĝi ke diskutado en ĉiu fadeno okazas en la ĝusta lingvo por tiu fadeno
- subteni amikan kaj helpeman etoson en la forumoj
- malsubteni fimesaĝadon de intence ĝenaj uzantoj (troloj) sen tro malhelpi al honestaj uzantoj

Interalie, la reguloj devus doni firman bazon por trakti tre diversan situaciojn en kiuj uzantoj ĝenas aliajn uzantojn - ekzemple, kiam uzantoj kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton venas al nacilingvaj forumoj kun proponoj reformi la lingvon kiun ili eĉ ne parolas, aŭ por propagandi por iu alia planlingvo.

En la novaj forumoj, eblos ŝanĝi temon de fadeno, kaj movi mesaĝon de unu fadeno al alia. Tio jam plifaciligas la aferon.

Sed se vi, la uzantoj, havas ideojn pri reguloj kiuj helpos nin atingi tiujn celojn, aŭ se vi havas aliajn ideojn pri manieroj por plibonigi la funkciadon de la foruma komunumo, bonvolu doni viajn ideojn.

jchthys (Näytä profiilli) 6. syyskuuta 2012 5.00.10

Mi ne havas tre specifajn ideojn. Jen ideo tamen, kiun mi vidis en fadeno en la angla forumo: Ekzistu diversaj kategorioj aŭ temoj, kaj la iganto de la fadeno marku la fadenon per unu (aŭ pli?) de tiuj kategoriojn. La iganto ankaŭ elektas la lingvo, en kiu la fadeneroj skribiĝos.

Eble povus, ke iganto ne povas marki fadenon, kiu rilatas al “Pri ĉio cetera” (aŭ alia afero, kiu estu sole en Esperanto), kiel nacilingva. Tiel oni avertus plurajn problemojn, kiujn oni nun havas.

Mi sugestas ankaŭ, ke oni povu elekti pli ol unu lingvo por fadeno. Ekzemple, se mi volas diskuti iun en la franca (ĉar mi volas pratiki mian scipovon de la franca, aŭ mi havas demandon precipe por francojn—ekzemple demandon pri la franca, al kiu mi volas, ke ne sole francaj Esperantistoj respondi), sed volas ankaŭ, ke oni kiu ne povas skribi en la franca povu partopreni, mi povu marki la fadenon kiel ambaŭ franca kaj Esperanta (aŭ eble angla ankaŭ).

Mi esperas, ke miaj pensoj ne tute frenezas.

Chainy (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 11.10.46

Jen bonega ekzemplo de fadeno, kiu devas ne esti permesata en nacilingva forumo: Intonation

Ĝia stariginto Sudanglo bonege konas Esperanton, do kial komenci fadenon pri tia temo en forumparto por komencantoj?! Ĉu li volas konsilojn de komencantoj ĉi-teme?! Tiu temo eble estas iom interesa al komencantoj, sed ĝi ne vere helpas al ili atingi sufiĉan bonan lingvan nivelon por partopreni en Esperantlingva forumo - ili unue zorgu pri pli bazaj aferoj.

Ne estas surprizo, ke nur spertaj Esperantistoj partoprenas en tiu fadeno pri frazmelodio. La diskuto estus multe pli bona en Esperanto, kaj tiam aliaj spertaj Esperantistoj kiuj ne konas la anglan ankaŭ povus partopreni. Plej verŝajne ne necesas novaj reguloj pri plurlingvaj fadenoj - nur ioma pripensado pri la celpubliko antaŭ afiŝado. Pri tiaj temoj, ni certe devas elekti Esperanton kaj ne iun nacian lingvon.

Vilius (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 16.09.25

vidas vandenis:Ekz. en "konsultejo" oni diskutas pri Esperantaj silaboj. Ĉu indas?
Kial ne? Jen priskribo de tiu forumejo: "Loko por viaj demandoj pri Esperanto kiel lingvo: gramatiko, terminoj, traduk-helpo ktp." Ja ĝuste tion mi faras - pridiskutas Esperanton kiel lingvon.

erinja (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 16.27.37

Chainy:Jen bonega ekzemplo de fadeno, kiu devas ne esti permesata en nacilingva forumo: Intonation.
Laŭ mi, bona regulo estas la plej efika maniero por klare montri la ĝustan lokon por iu fadeno.

Oni devas iel klare difini la linion inter "komencanta demando" kaj "spertula demando". Komencanto eble volas demandi pri kiel uzi -n, kaj tio estu en nacilingva fadeno. Spertulo eble volas demandi pri tre komplika gramatika afero, kaj tio estu en Esperanto-fadeno.

Ĉu iu el vi povas elpensi manieron por klare dividi inter tiuj du specoj de demandoj, kaj vortumi tion, en la formo de nova regulo por la forumoj?

Rugxdoma (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 17.11.59

erinja:

Ĉu iu el vi povas elpensi manieron por klare dividi inter tiuj du specoj de demandoj, kaj vortumi tion, en la formo de nova regulo por la forumoj?
"Se vi povas facile kompreni la gvidadon de la Lingvohelpilo kaj prezenti seneraran tekston laŭ ĝi, tiam vi eble ne aperu en komencantpaĝoj. Se ne, vi bonvolu."

darkweasel (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 17.21.39

vidas vandenis:
Chainy:Jen bonega ekzemplo de fadeno, kiu devas ne esti permesata en nacilingva forumo: Intonation

Ĝia stariginto Sudanglo bonege konas Esperanton, do kial komenci fadenon pri tia temo en forumparto por komencantoj?! Ĉu li volas konsilojn de komencantoj ĉi-teme?! Tiu temo eble estas iom interesa al komencantoj, sed ĝi ne vere helpas al ili atingi sufiĉan bonan lingvan nivelon por partopreni en Esperantlingva forumo - ili unue zorgu pri pli bazaj aferoj.

Ne estas surprizo, ke nur spertaj Esperantistoj partoprenas en tiu fadeno pri frazmelodio. La diskuto estus multe pli bona en Esperanto, kaj tiam aliaj spertaj Esperantistoj kiuj ne konas la anglan ankaŭ povus partopreni. Plej verŝajne ne necesas novaj reguloj pri plurlingvaj fadenoj - nur ioma pripensado pri la celpubliko antaŭ afiŝado. Pri tiaj temoj, ni certe devas elekti Esperanton kaj ne iun nacian lingvon.
Mi konsentas kun vi. Ekz. en "konsultejo" oni diskutas pri Esperantaj silaboj. Ĉu indas? Eble nur por fakuloj.
Nu, jen ekzemplo de tio, kion oni tie ja faru - sed kion oni ne faru en iu nacilingva forumo, laŭ Chainy.

Riano (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 17.46.52

Chainy:Jen bonega ekzemplo de fadeno, kiu devas ne esti permesata en nacilingva forumo: Intonation.
erinja:Oni devas iel klare difini la linion inter "komencanta demando" kaj "spertula demando". Komencanto eble volas demandi pri kiel uzi -n, kaj tio estu en nacilingva fadeno. Spertulo eble volas demandi pri tre komplika gramatika afero, kaj tio estu en Esperanto-fadeno.
Kial oni havu regulojn pri tio, ĉu demando estas komencanta aŭ spertula? Neniel malbonas se komencanto afiŝas demandon en Esperanto pri la akuzativo aŭ se spertulo volas demandi pri iu komplika gramatika afero en sia propra lingvo. Ankoraŭ temas pri Esperanto, ĉu ne? Se temus pri alia lingvo, mi opinius, ke oni ja ne afiŝu en sia nacilingva forumo, ĉar temas pri demandoj pri Esperanto. Eble oni nur celas anglaparolantojn. Neniel malbonas tio, ĉu ne?

raffadalbo (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 18.14.29

Chainy:Jen bonega ekzemplo de fadeno, kiu devas ne esti permesata en nacilingva forumo: Intonation

Ĝia stariginto Sudanglo bonege konas Esperanton, do kial komenci fadenon pri tia temo en forumparto por komencantoj?! Ĉu li volas konsilojn de komencantoj ĉi-teme?! (...) Pri tiaj temoj, ni certe devas elekti Esperanton kaj ne iun nacian lingvon.
Kiel multaj aliaj ĉi tie, mi tute konsentas kun Chainy (Sudanglo pardonu nin!).

Sed mi opinias ke ne ĉiujn okazojn povas mastrumi eĉ bonaj reguloj. Mi proponas ke la administranta teamo ankaŭ konsilu, se la komencanto de la fadeno postulas ĝin, aŭ se la temo de la fadeno ŝanĝas (kelkaj fadenoj estas longaj pli ol 10 paĝojn).

Vilius (Näytä profiilli) 8. syyskuuta 2012 18.59.02

Ĉi tiu fadeno estas pruvo, ke Esperantujo vere bezonas ĝeneralan forumejon, kie homoj povus veni por sia dozo de trolado, venenoplenaj diskutbataloj kaj iom da saĝaj vortoj. Tiam eble Lernu finfine restus al lernantoj, al kiuj ĝi vere devus aparteni.
Fakte, en fejsbuka grupo "Esperanto" de tempo al tempo okazas sufiĉe (almenaŭ laŭ mia gusto) venenaj "diskutoj" (kaj la saĝajn vortojn, kompreneble skribas mi mem ridego.gif). Nuntempe trolado mankas, tamen mi sentas, ke baldaŭ komencos, ĉar kvanto da larĝokulaj iluziuloj vere petegas esti primokataj ridulo.gif

Takaisin ylös