去目錄頁

Ĉu nur lingvoj miskomprenoj estas problemo ?

Sub, 2012年9月6日

讯息: 12

语言: Esperanto

raffadalbo (显示个人资料) 2012年9月8日上午6:58:13

黄鸡蛋:Neniu diras ke tio estas la sola problemo, sed tiun problemon Esperanto bone, kvankam ne perfekte, solvas.
Kaj se vi bezonus paroli nur kun samlandanoj, neniu internacia lingvo estus necesa. Komprenas? Tiam neniu lingvo estus lerninda.
+1

raffadalbo (显示个人资料) 2012年9月8日上午7:16:26

Sub:Jes, sed kia utileco ?
Kia estas la utileco de rigardi belan filmon? de kunveni kun la geamikoj ĉe bona restoracio?

Finfine, kia estas la utileco de klopodi por ke la estonteco estu pli bona? Niaj gefiloj eble vidos la fruktojn de nia hodiaŭa laboro, ne ni.

Kompreneble, dependas de la signifo kiun oni donas al la vorto "utileco". Esperanto, laŭ mi, ne taŭgas por homoj kiuj bazas siajn vivojn nur sur la materia utileco. Ĝi estas por homoj kiuj ŝerĉas la justecon, la egalecon, la demokration, la amikemon, la progreson... ktp... multajn specojn de nemateria utileco. ridulo.gif

回到上端